AMO-SEMINARIO 94

20 views
Skip to first unread message

testu...@gmail.com

unread,
Oct 26, 2022, 1:45:06 PM10/26/22
to bibli...@googlegroups.com
Tre estimataj!
Nome de Triesta Esperanto-Asocio kaj ELF-AREK, mi invitas vin ĉiujn partopreni, ĉeeste aŭ virtuale, en la baldaŭ okazonta AMO-Seminario 94, dum kiu oni parolos pri:
Kolektado kaj arkivado de Esperantaĵoj.

La pritraktota temo estas grava por ĉiuj esperantistoj, en kiu ajn kampo ili estas agantaj, ĉar kolektado, konservado kaj arkivado de ĉiaspeca esperantaĵo havas grandan historian signifon kaj valoron, nune kaj estontece.

Mi dankas vin pro la atento!
Elda Doerfler
Prezidanto de Esperanto-Ligo Filatelista
Amika Rondo de Esperantaĵ-Kolektantoj

Jen ĉi sube tiurilataj informoj:


AMO 94 - Kolektado kaj arkivado de Esperantaĵoj,
Triesto, 28a-29a de oktobro 2022

aligxilo: https://forms.gle/a11fPHkzjhFQ7jxP8

Kompleta programo kaj se necese aldonaj informoj:
https://eventaservo.org/e/d70dd7

------------------------------------------------------------------------

 

-- 
---------------------------
Triesta Esperanto-Asocio
esperant...@gmail.com
www.esperantotrieste.altervista.org
www.karstajtagoj.altervista.org
--------------------------------
ELF-AREK
Esperanto-Ligo Filatelista
Amika Rondo de Esperantaĵ-Kolektantoj
www.kolektado.esperanto.cc

Maria Nie

unread,
Oct 27, 2022, 12:16:48 PM10/27/22
to bibli...@googlegroups.com
Mi malfrue legis cxi-tiun mesagxon kaj ligilo por aligxi ne funkcias. Kiel mi povas auxskulti seminarion?

Maria Niemyjska
Esperanto Libraro
Książnica Podlaska w Białymstoku

--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/ecb0f4c9-84c9-0917-cf9a-83c89c6f4be8%40gmail.com om deze discussie op internet te bekijken.

Miguel Bento

unread,
Oct 27, 2022, 12:36:32 PM10/27/22
to bibli...@googlegroups.com
La samo okazis al mi!

Amike,
Miĥaelo

Philippe Cousson

unread,
Oct 27, 2022, 4:32:36 PM10/27/22
to bibli...@googlegroups.com

Saluton

Kompreneble ke vi ne sukcesis, ĉar ne jam okazis. Atendu la daton.

Tre kore kaj esperplene

----
Philippe Cousson
Χαρις שלום

biblioteko esperanto

unread,
Oct 28, 2022, 1:50:39 PM10/28/22
to bibli...@googlegroups.com, testu...@gmail.com
Karaj,
 
Mi ne povas cheesti, bedaurinde, sed mi deziras al vi plejan sukceson.
 
Amike,
 
--

Lista Stefano

unread,
Oct 28, 2022, 3:12:58 PM10/28/22
to bibli...@googlegroups.com, biblioteko esperanto, testu...@gmail.com
Kara Ana,

Se mi bone komprenis, la prelegoj (kaj la tuta 'zumado') est/is/os registritaj.

Do, vi povos spekti chion en jutubo, se mi ne eraras.

Amike,
Stefano Keller
https://www.cdeli.org/
---------------------------------------------------------------
https://www.facebook.com/internacia.lingvo/
---------------------------------------------------------------

biblioteko esperanto

unread,
Oct 30, 2022, 1:27:02 PM10/30/22
to Lista Stefano, bibli...@googlegroups.com, testu...@gmail.com
Dankon pro la informo, Stefano. Mi klopodos trovi tempon por spekti ĝin.

Rubeno

unread,
Oct 30, 2022, 3:29:58 PM10/30/22
to bibli...@googlegroups.com
Bedaŭrinde la prelegoj ne aperos en interreto. Je la fino de la unua sesio Marija Beloŝeviĉ subite ektimis pri kopirajtoj kaj ne plu volis publikigi ilin; eĉ okazis disputo pri tio. La duan tagon ŝi eĉ ne registris.

Tamen mi estas preskaŭ 100% certa ke montro de iu kopirajtigita artaĵo aŭ foto dum prelego por edukaj aŭ informaj celoj estas permesebla laŭ la 10a artikolo de la Konvencio de Berno kaj la jurisprudenco pri justa uzo. Alie la interreto, la gazetaro, kaj la edukado mem simple ne povus ekzisti.

Eble UEA devus okazigi AMO-seminariojn pri kopirajtoj, aŭtorrajtoj kaj bildorajtoj, ĉar ne estas la unua fojo ke mi rimarkas tian ekstreman timon en Esperantujo. En aliaj kazoj la problemoj estas alispecaj, sed eviteblaj kiam oni bone planas. Ekzemple, prelego de Bernhard Tuider ne povis esti publikigata, ĉar oni ne petis permeson de aperontoj antaŭ la registrado.

Rubeno

Lista Stefano

unread,
Oct 30, 2022, 4:58:09 PM10/30/22
to bibli...@googlegroups.com
Estas bedaurinde, ke oni ne korespondis (entute, kaj ekde la komenco),
uzante la veran titolon de la Zoom-kunveno:

"Kolektado kaj arkivado de Esperantaĵoj"

kaj estis nur 'amo-seminario' en la mesaghsubjekta linio...

Tiel eble pluraj eventualaj interesighantoj ne venis al la evento, ne vidante la realan/konkretan temon de la evento.
Mi malkovris ghin hazarde, en FB, kie en iu grupo oni publikigis detalajn kaj konkretajn informojn pri ghi, tiam ankorau nur okazonta...

- - - - - - - -

Responde al la ne-registrado (video) de la prelegoj,
mi tre bedauras, ke tio ne okazis.
Kopirajta problemo tute ne aperintus, se oni antaue demandintus la prelegontojn, chu ili konsentas pri tio,
kaj la respondo tre certe estintus: jes! (permeso). Kaj pri la cetero, kion la prelegantoj montris, tute ne estas kopirajta regulo.

Nu, tamen - (ghojige) - iuj faris registrajhojn el kelkaj preleg/oj/eroj, kaj iujn mi jam vidis en fb...

Stefano Keller
https://www.cdeli.org/
--------------------------------------------------------------  

https://www.facebook.com/internacia.lingvo/

--------------------------------------------------------------


Rubeno

unread,
Oct 30, 2022, 6:10:10 PM10/30/22
to bibli...@googlegroups.com
Se ne eblis registraĵo, mi tre dankus almenaŭ ricevi la Powerpoint-ajn lumbildarojn de Roland Rotsaert kaj Bernhard Tuider; iliaj prelegoj estis aparte interesaj sed mi devis konektiĝi el mia oficejo dum laborhoroj kaj apenaŭ povis aŭskulti ilin atente.

Amikoj, bonvolu sendi ilin, se ne al la listo, almenaŭ private al ruben3...@yahoo.com.

Amike,
Rubeno


James Rezende Piton

unread,
Oct 30, 2022, 7:13:07 PM10/30/22
to bibli...@googlegroups.com
Prave. Cetere oni povus postuli de ĉiu preleganto subskribi la respondecon pri la libereco de la bildoj uzitaj. Mi ĉiam uzas tiajn bildojn en la miaj.

Amike
James

Grosjean Mireille

unread,
Oct 31, 2022, 3:39:00 AM10/31/22
to bibli...@googlegroups.com
saluton!

mi registris mian voĉon dum mi prezentis la centron CDELI.
mi preparas filmeton kun tiu registraĵo.
bv havi paciencon.

dume mi devas skani grandan kvanton da arkivoj de mia familio Robert, la pentristoj, antaŭ ol liveri ilin al la urba biblioteko de Neuchatel...

elkore

Mireille Grosjean-Robert

Lista Stefano

unread,
Oct 31, 2022, 9:01:43 AM10/31/22
to bibli...@googlegroups.com, Grosjean Mireille
Bona novajho!
Antaudankon,
Stefano
-------------------------------------------------------
Stefano Keller
https://www.cdeli.org/
https://www.facebook.com/internacia.lingvo/
--------------------------------------------------------------

Bert Boon

unread,
Nov 1, 2022, 6:20:58 AM11/1/22
to bibli...@googlegroups.com

Saluton James,

 

Chu vere la demokracio en via lando nun ricevos novan vesperon? Mi havas la impreson ke por la simplaj homoj venos eble nova shanco…Bedaùrinde, kiel en Usono (la nunaj malunuighintaj shtatoj= Mosono) estas du tute malsamaj politikaj grupoj en Brazilo. Kiel vi mem opinias?

 

Amike,

 

Bert

Roland Rotsaert

unread,
Nov 1, 2022, 9:38:02 AM11/1/22
to bibli...@googlegroups.com
Op 30/10/2022 om 23:10 schreef 'Rubeno' via Bibliotekoj:
> Amikoj, bonvolu sendi ilin, se ne al la listo, almenaŭ private al
> ruben3...@yahoo.com.
>
Jen mia prezentaĵo (en formato docx, la konverto al ppt ne estis tute
sukcesa).

Roland
94a AMO - Flandrio - prezentado.docx

Javier Guerrero

unread,
Nov 1, 2022, 9:39:36 AM11/1/22
to bibli...@googlegroups.com
Dankon, Roland!

Javier
> --
> Je hebt dit bericht ontvangen, omdat je je hebt aangemeld bij de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
> Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
> Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/a0bbe834-eddc-59bc-f264-0c027c140965%40gmail.com om deze discussie op het internet te bekijken.
> <94a AMO - Flandrio - prezentado.docx>

biblioteko esperanto

unread,
Nov 1, 2022, 12:17:29 PM11/1/22
to bibli...@googlegroups.com, Grosjean Mireille
Karaj, se tio iel helpas al diskonigado kaj la prelegintoj konsentas, eblus kolekti la diversajn rezultajn materialojn (prezentajn bildarojn, sonregistraĵojn, videojn...) en Bitoteko.
 
Mi restas je via dispono.

James Rezende Piton

unread,
Nov 1, 2022, 12:41:06 PM11/1/22
to bibli...@googlegroups.com
Saluton, Bert!

Vi eble ne rimarkis, sed vi respondis al mesaĝo, kiun mi sendis al tiu
ĉi listo [bibliotekoj]. Mi kun plezuro respondos al vi private, por ne
deturni la diskutliston de ĝia celo (se alia leganto same interesiĝas
pri la temo balotoj en Brazilo, mi volonte respondos private).

Amike,
James
> Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/6360f309.1c0a0220.eeeed.1189SMTPIN_ADDED_BROKEN%40gmr-mx.google.com om deze discussie op internet te bekijken.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages