Saluton!
Se vi legis la artikoleton en la suba ligilo mi tuj volas trankviligi vin cxiujn.
La enhavo estas sensencajxo.
https://www.esperantio.net/index.php?id=4865
Fakto estas ke la ”Esperantogården” en Lesjöfors, Svedio, estas survoje kolapsi. Mankas mono kaj homoj por zorgi pri gxi.
Tial tri anoj de Sveda E-Federacio vojagxis tien pasintsemajne por paki librojn, unuavice librojn de SEF, por transporto al Malmö, kie ni kunligos ilin kun la ekzistanta biblioteko kiun ni dauxre kreskigas. Pri gxi vi povas informigxi en biblioteko.esperanto.se.
Neniu libro estos bruligita sed cxar ili estis stokitaj en humida kelo kie la musetoj kuris feki ni devos pritrakti ilin unuope, tamen kun la celo sxpari ilin se eblas.
En la kelo restas libroj de Eldona Societo Esperanto. Temas pri libroj kiuj ne vendigxas kaj estis presitaj en tro da ekzempleroj. Tamen ecx ilin ni klopodos almenaux grandparte savi. Transportoj kaj luo de stokejo kostas monon, jen problemo kiun ni devas pritrakti. En Malmo kaj Upsalo delonge trovigxas stokejoj de tiuj libroj. Ne estos manko de tiuj libroj.
Sten Svenonius
Skickades från E-post för Windows