Revuo Litova Stelo 1914

9 views
Skip to first unread message

Roland Rotsaert

unread,
Jun 18, 2025, 3:07:49 AMJun 18
to bibli...@googlegroups.com

Karaj kolegoj,

Plurloke en interreto estas mencioj ke de Litova Stelo en 1914 aperis unu aŭ pluraj numeroj, sed nenie estas klara konfirmo de tio.

Numero de 1914 estis menciita en la revuo-katalogo de Internacia Esperanto-Arkivo, sed okaze de informpeto mi konstatis ke tio estas eraro. La mencio ne estu en la katalogo, sed en listo de 'serĉataj revuoj'.

Mi serĉis en pluraj retaj katalogoj, sed nenie trovis la jaron 1914 de Litova Stelo. Ĉu iu biblioteko posedas la revuo(j)n kaj pretas disponigi skanitan version?

Roland Rotsaert  www.iespa.eu

Utho Maier

unread,
Jun 18, 2025, 5:41:45 AMJun 18
to bibli...@googlegroups.com, roland....@gmail.com
Kara Roland,
mi ankaŭ ne havas pliajn informojn ol tiuj, kiujn vi verŝajne jam havas.
BPE (https://bibliotekoj.org/bpe.pdf) donas tiun informon, sed al mi ne estas klare, kiu biblioteko do devus havi la solan ekz. kaj informis Máthé pri ĝi:
9083. Litova Stelo. Lietuvos Zvaigzdé. Kaunas (RU/LT). Propaganda eldono por disvastigo de internacia lingvo «Esperanto» inter litovoj. Eldono de S. Joffe, J. Kaplan kaj G[eorg] Davidov.
Unua jaro/serio: Libava/Liepaja (RU/LT). 1914, 8 p. 26x17, en litova lingvo. Sola kajero, la dua estis redaktita, sed verŝajne ne aperis pro la milito.
 
Klare estas nur, ĝi nek en Aalen nek en Vieno haveblas.
 
Amike,
Utho Maier, Deutsche Esperanto-Bibliothek Aalen

FreeMail powered by mail.de - mehr Sicherheit, Seriosität und Komfort

Néia Lúcia Souza

unread,
Jun 19, 2025, 9:12:23 AMJun 19
to bibli...@googlegroups.com
Saluton!

Ni ne havas ĝin Ĉe Biblioteko Carlos Domingues.
La unua numero de Litova Espero estas de januaro 1922.

Neia Lucia 

Enviado do meu iPhone

Em 18 de jun. de 2025, à(s) 06:41, 'Utho Maier' via Bibliotekoj <bibli...@googlegroups.com> escreveu:


--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/8e9f1ad6da8b1c74e5ab47b3a3defd2969dee6f3%40mail.de om deze discussie te bekijken.

UMR8560 militrakonto

unread,
Jun 21, 2025, 2:02:45 AMJun 21
to bibli...@googlegroups.com

Eble pridemandu la bibliotekon de VDU Vytautas Magnus Universitato en Kaunas, kiu laùkontrakte ricevis la kolekton de Litova Esperanto-asocio en 2023. Tio estas bona okazo montri al la bibliotekistoj ke ekzistas intereso por tiu kolekto kaj ili devas pritrakti/katalogi ghin kiel eble plej rapide. 

Elkore,

Pascal Dubourg Glatigny




De : 'Utho Maier' via Bibliotekoj <bibli...@googlegroups.com>
Envoyé : mercredi 18 juin 2025 11:41
À : bibli...@googlegroups.com; roland....@gmail.com
Objet : Re: [bibliotekoj] Revuo Litova Stelo 1914
 
--

Roland Rotsaert

unread,
Jun 21, 2025, 2:43:14 PMJun 21
to bibli...@googlegroups.com
Op 21/06/2025 om 8:02 schreef UMR8560 militrakonto:
Eble pridemandu la bibliotekon de VDU Vytautas Magnus Universitato en Kaunas, kiu laùkontrakte ricevis la kolekton de Litova Esperanto-asocio en 2023. Tio estas bona okazo montri al la bibliotekistoj ke ekzistas intereso por tiu kolekto kaj ili devas pritrakti/katalogi ghin kiel eble plej rapide.

Karaj,

Laŭ la priskribo kiu sekvas la numero estas en la kolekto (kvankam rigardante la postan paĝon kun detala priskribo mi ekdubas)

Mi intencis peti skanaĵon, sed se mi alklakas la koverteton por sendi retmesaĝon, nenio ekazas. Ĉu alia listano provos?

Roland

Christian Lavarenne

unread,
Jun 22, 2025, 1:42:01 PMJun 22
to bibli...@googlegroups.com
Saluton,

se vi ricevos skanaĵon, ĉu vi bonvolos (se vi rajtos) ankaŭ transsendi tion al ni ? 
Se jes, antaŭdankon !  ĉar nia kolekto (en BELO) komenciĝas nur ek de la n-ro 77 (1991).

Kolege kaj amike

D-ro Christian Lavarenne

--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.

UMR8560 militrakonto

unread,
Jun 24, 2025, 12:36:35 AMJun 24
to bibli...@googlegroups.com, pjego...@yahoo.com, graz...@yahoo.com

Laù mia kompreno, la stato de la kolekto estas 1914; 1922-1926; 1935-1940; 1991-2010. Sed vi ankaù rimarkas ke ghi trovighas ne en la kolekto de VDU sed en tiu de Biblioteko  Lukšienės en Vilnius. Do indas rekte pridemandi la bibliotekon de VDU kaj ghian direktoron. 


Supozeble en la kolekto de LEA trovighas kompleta serio de la periodajho. Kiam ghi estos pritrakti de la biblioteko de VDU tio estas la demando. 


Klopodu kiel eble plej ofte rekte rilati kun la publikaj bibliotekoj tiel ke ili sciu ke intereso por iliaj esperanto-kolektoj ekzistas. 


Elkore, 


Pascal




De : bibli...@googlegroups.com <bibli...@googlegroups.com> de la part de Christian Lavarenne <chlav...@gmail.com>
Envoyé : dimanche 22 juin 2025 19:41
À : bibli...@googlegroups.com

Objet : Re: [bibliotekoj] Revuo Litova Stelo 1914

Roland Rotsaert

unread,
Jun 24, 2025, 12:41:11 AMJun 24
to bibli...@googlegroups.com
Op 23/06/2025 om 9:24 schreef UMR8560 militrakonto:
Sed vi ankaù rimarkas ke ghi trovighas ne en la kolekto de VDU sed en tiu de Biblioteko  Lukšienės en Vilnius. Do indas rekte pridemandi la bibliotekon de VDU kaj ghian direktoron.

Pasintan dimanĉon vespere mi rekte skribis al respondeculo de Biblioteko  Lukšienės (laŭ adreso trovita sur la retpaĝo de VDU), petante disponigi bitan version de la numero de 1914 sur la retpaĝo. Mi atendas respondon.

Roland Rotsaert

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages