Ernesto E. Guerra, poŝtestro, Tampico, Meksiko

9 views
Skip to first unread message

Roland Rotsaert

unread,
Mar 9, 2021, 3:30:35 AM3/9/21
to esp...@googlegroups.com, bibli...@googlegroups.com, Joost Vander Bauwhede
Karaj,

En la poŝtkartokolekto de la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet estas deko da poŝtkartoj senditaj al Ernesto E. Guerra, poŝtestro en Tampico (kaj ankaŭ en Vera Cruz kaj Tampier), Meksiko, inter la jaroj 1916 kaj 1961. La kartoj estis senditaj interŝanĝe kaj ne enhavas multajn informojn.

Ernesto Guerra estis en Belgio en 1927 kaj en kelkaj lokoj prelegis (laŭ revuo Belga Esperantisto 153 kaj 154, novembro kaj decembro 1927). Eblas ke li estis malrekte ligita al la kreo de Esperantogrupo La Konkordo en belga urbo Kortrijk en 1927. Unu al la revigligantoj de la esperanta vivo en Kortrijk ekde 1923 estis Frans Vandommele, naskita ĉ. 1905. Laŭ informo kiun mi ĝis nun ne sukcesis kontroli, lia edzino estis Celina Guerra.

Ĉu iu havas biografiajn informojn pri Ernesto Guerra?

Roland Rotsaert


Javier Guerrero

unread,
Mar 9, 2021, 3:53:38 AM3/9/21
to esp...@googlegroups.com, bibli...@googlegroups.com, Joost Vander Bauwhede
Kara Roland:

Enciklopedio de Esperanto nur mencias lin sub artikolo Meksiklando.
Gazeto Ni Ĉiuj (januaro 2009) enhavas informojn pri li. Legu artikolon «Por la historio de Esperanto en Meksiko. Pri la nova monero de kvin pesoj» sur paĝoj 11-12.
Mi alŝutas la PDF-dosieron:

Amike,

Javier

--
--
Vi ricevis tiun cxi mesagxon, cxar vi estas membro de Google Groups "Esphist".
Mesagxon al la grupo vi povas sendi pere de esp...@googlegroups.com
Por malaboni la grupon, vi sendu mesagxon al
esphist+u...@googlegroups.com
Pli vi trovas sur http://groups.google.com/group/esphist
 
La enhavo de tiu cxi grupo ne estas videbla al negrupanoj.

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Esphist" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to esphist+u...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/esphist/aa62ad0d-4396-f200-0145-8f794f102175%40gmail.com.

TUIDER Bernhard

unread,
Mar 9, 2021, 4:05:21 AM3/9/21
to bibli...@googlegroups.com, esp...@googlegroups.com, Joost Vander Bauwhede

Kara Roland,

 

en la diĝitaj periodaĵoj de la Esperantomuzeo estas 32 notoj pri Ernesto E. Guerra.

 

Amikajn salutojn,

Bernhard

 

______________________________________________________

Mag. Bernhard Tuider

Teamleiter

Sammlung für Plansprachen und Esperantomuseum

Österreichische Nationalbibliothek

 

Palais Mollard, Herrengasse 9, 1010 Wien

Tel.: (+43 1) 534 10-731

bernhar...@onb.ac.at

www.onb.ac.at

Diĝitaj dokumentoj

Katalogo Trovanto

FN221029v

FBG Handelsgericht Wien

 

Poŝtadreso:

Sammlung für Plansprachen und Esperantomuseum

Österreichische Nationalbibliothek

Josefsplatz 1, Postfach 25, 1015 Wien

--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/aa62ad0d-4396-f200-0145-8f794f102175%40gmail.com om deze discussie op internet te bekijken.

Roland Rotsaert

unread,
Mar 9, 2021, 8:26:20 AM3/9/21
to Carlo Minnaja, esp...@googlegroups.com, bibli...@googlegroups.com, Joost Vander Bauwhede
Karaj,

Iom post iom la informoj envenas.

La fianĉiĝo kun Mathilde Jaquel estis anoncita en la revuo Esperanto de 1921 (178 (30) numero 9/10).

La revuo Ni Ĉiuj (januaro 2009, p. 11-12, enhavas historian artikolon pri Meksiklando en kiu Ernesto Guerra estas menciita kiel partoprenanto de la meksika revolucio (1910). Mi tamen demandas min ĉu eble estas du malsamaj personoj kun la sama nomo: revoluciano/militisto/generalo kaj poŝtestro estas tute malsamaj profesioj. Aŭ ĉu 'poŝt-' estis uzata ne kiel 'distribuanto de leteroj' sed kun signifo de '(ĉef)oficejo, kazerno', kiel ĝi ekzistas en franca kaj germana?

La profesio 'poŝtestro' regule estas uzata sur la poŝtkartoj kiujn mi havas ĉe mi kaj ankaŭ en la multaj anoncetoj per kiuj li serĉas korespondantojn. Mi aldonas bildon de karto el 1916.

Intertempe mi ankaŭ trovis la mortanoncon de Frans Vandommele (1900-1987). La adreso korespondas kun tiu de la kortrijka esperantisto, sed la menciita edzino ne nomiĝas Celina Guerra. Kiel tiuj poŝtkartoj alvenis en Kortrijk?

Roland

Op 09/03/2021 om 12:07 schreef Carlo Minnaja:
En la fino de la Kvardekaj jaroj la itala instruistino Mirza Marchesi, (klaku Kirza Marchesi kaj vi trovos vikipedian artikolon, kie estas erara la dato de ŝia morto 1953 anst. la ĝusta 1958) tradukintino de "Pinokjo", edziniĝis al vidvo, meksika esperantisto , kies nomo estis Ernesto Guerra (konfirmita en E. Migliorini "Pionieri dell'esperanto in Italia", Roma, 1982); tamen li estis tiam klasita kiel "emerita generalo", do eble ne temas pri nia koncernato, krom se en la malprecizaj terminoj dirataj tiam inter unu kaj la alia flanko de Atlantiko, estis konfuzo inter armea estro kaj poŝta estro. Ŝia edzo mortis, post tiam ŝi revenis en Italion kie ŝi forpasis en 1958.
Carlo Minnaja


Il giorno mar 9 mar 2021 alle ore 11:46 D-ro Bernd Krause <espe...@geschichtswissenschaften.com> ha scritto:
Kara Roland,

jen plua informo:
Franca Esperantisto, 1921, p. 134:

(Sept.-Okt.-kajero)

Amike kaj kolege,
Bernd
Guerra_1916.jpg

Claude Nourmont

unread,
Mar 9, 2021, 2:50:29 PM3/9/21
to esp...@googlegroups.com, bibli...@googlegroups.com

Karaj,

 

Kun intereso mi sekvas la debaton pri Ernesto Guerra.

La nomon Mirza Marchesi mi konas, pro tio ke Carlo raportis pri Sen Rodin kaj lia esperantistigxo.

 

Kio mankas, fine, estas la kompletaj aktoj pri geedzigxoj kaj forpaso de Ernesto Guerra. Mi ne scias, kiel statas civilaj arkivoj en Meksikio. Tio povus helpi. En Enciklopedio de Esperanto li estas menciita ne sub propra nomo, sed la artikolo pri »Meksiklando » p.367.  inter la « nunaj laborantoj » .

 

La du profesioj menciitaj estas malsamaj. Tamen, cxu ne temas pri unuflanke profesio kaj aliflanke titolo (grado en la armeo) ?

Ernesto Guerra en Meksikio estas eble banala nomo. Sed ke du malsamaj esperantistoj havus la saman nomon ? Tio sxajnas apenaux kredebla.

 

Por mi estas la sama persono. Sed cxiujn aliajn indikojn pri la afero mi volonte legus. Fine ni ne solvis : kial tiuj posxtkartoj alvenis en Flandrio ?

 

Kore,

 

Claude Nourmont

 

 

De : esp...@googlegroups.com <esp...@googlegroups.com> De la part de Carlo Minnaja
Envoyé : mardi 9 mars 2021 16:25
À : Roland Rotsaert <roland....@gmail.com>
Cc : esp...@googlegroups.com; bibli...@googlegroups.com; Joost Vander Bauwhede <Joost.B...@gmail.com>
Objet : Re: [esphist] Ernesto E. Guerra, poŝtestro, Tampico, Meksiko

 

Alia fonto: Carmen Cassinis (patrino de Filippo Franceschi): "Vivovero de virino", eldonita private en 2013 de padovano Giancarlo Rinaldo, diras 1953 kiel mortodaton de Mirza Marchesi, kora adoptoonklino de Filippo Franceschi (Sen Rodin); do "1953" kongruas pli multe kun aliaj elementoj pri ŝia edziniĝo kun Ernesto Guerra, vidviniĝo, malsaniĝo kaj rapida reveno al Italio, kie ŝi forpasis. Pri armea rango de Ernesto Guerra ne tro strange, ke en revolucia milito, sen agnoskitaj regulaj armeoj, li povis atingi la nomon "generalo", kvankam ne la oficialan nomumon, kiun revolucia strukturo tre verŝajne ne havis.

Carlo

 

--

--
Vi ricevis tiun cxi mesagxon, cxar vi estas membro de Google Groups "Esphist".
Mesagxon al la grupo vi povas sendi pere de esp...@googlegroups.com
Por malaboni la grupon, vi sendu mesagxon al
esphist+u...@googlegroups.com
Pli vi trovas sur http://groups.google.com/group/esphist
 
La enhavo de tiu cxi grupo ne estas videbla al negrupanoj.

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Esphist" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to esphist+u...@googlegroups.com.

image001.png

Bert Boon

unread,
Mar 9, 2021, 5:17:22 PM3/9/21
to bibli...@googlegroups.com

Kara Claude,

 

En Esperantujo estas/ estis (unu forpasis) ech du samideanoj-samlandanoj (Belgio) kies nomo  estas D-ro Paul Kempeneers!

 

Bert Boon

--

Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.

image001.png

Roland Rotsaert

unread,
Mar 11, 2021, 5:21:42 AM3/11/21
to esp...@googlegroups.com, bibli...@googlegroups.com, Joost Vander Bauwhede
Karaj,

La poŝtkartoj nun estas je Flickr, https://www.flickr.com/photos/22366608@N00/albums/72157718603527988 . Se iu havas problemojn por vidi ilin, mi povas ankaŭ sendi tra WeTransfer.

Espereble tio liveros sufiĉe da reagoj por ke iuj povu verki Vikipedio-paĝo(j)n (ne nur pri Guerra, sed ekzemple ankaŭ pri la 'Friedenglocke' kiu estas sur unu el la kartoj).

Korektoj kaj aldonoj por la priskriboj de la bildoj bonvenas.

Roland


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages