Flickr

9 views
Skip to first unread message

Roland Rotsaert

unread,
Aug 31, 2025, 2:05:15 AMAug 31
to bibli...@googlegroups.com, An Olijslagers

Karaj kolegoj,

En la epoko de la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet mi dum longa tempo uzis Flickr por aperigi bildojn de la fondaĵo en la reto. Antaŭ kvin jaroj, pro la likvido de la fondaĵo kaj pro teknikaj ŝanĝoj ĉe Flickr, mi ĉesis pagi la jaran kotizon, sed la fotoj kaj poŝtkartoj) restas videblaj je www.flickr.com, kun priskriboj, kapvortoj ktp.

Nun, por la Internacia Esperanto-Arkivo, mi serĉas metodon por igi ĝian bildokolekton konsultebla rete, kaj mi konstatas ke Flickr, el teknika kaj financa vidpunkto, daŭre ŝajnas esti la plej bona solvo. Tamen, mi apenaŭ sukcesas trovi uzantojn de Flickr, kaj tute ne en arkivaj/bibliotekaj rondoj. Estas multaj Flickr-grupoj, sed preskaŭ ĉiam la lastaj kontribuoj estas de antaŭ multaj jaroj.

Ĉu iuj el la listanoj havas aktualajn spertojn kun Flickr?

Roland Rotsaert  www.iespa.eu

Dirk Bindmann

unread,
Sep 2, 2025, 12:44:59 AMSep 2
to bibli...@googlegroups.com
Karaj,

mi ne spertas pri Flickr, sed pri Wikimedia Commons. Tie eblas transpreni fotojn de Flickr.

Mi mem publikigas fotojn nur per Wikimedia Commons. Se viaj fotoj estas kaj estu libere uzeblaj, tio eble taŭgas por vi.

Kore
Dirk Bindmann


Roland Rotsaert en 2025-08-31 je 08:05:
--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/c9b41224-b7b9-41eb-8d17-0b2b609319d4%40gmail.com om deze discussie te bekijken.

Roland Rotsaert

unread,
Sep 2, 2025, 1:35:30 AMSep 2
to bibli...@googlegroups.com

Karaj,

Ankaŭ mi uzas kaj emas pli uzi Wikimedia Commons, sed Flickr estas pli facile uzebla.

Ĉefa problemo estas 'libere uzeblaj'. Imagu ke mi volas fari bildo-arkivon de la pasinta UK. Estas centoj da fotoj pri ĝi en la reto kaj granda plimulto de la fotantoj certe bonvenigus reuzon de siaj fotoj, sed kiel mi pruvu tion?

La propono de Nathalie kandidatiĝi al Flickr Commons estas interesa (pro la senpaga konto kaj aparteno al komunumo de arkivoj). Flickr Commons havas propran licencregulon, eble iom malpli strikta ol tiu de Wikimedia Commons, sed mi ne certas ĉu mi bone komprenas ĝin.

Roland Rotsaert  www.iespa.eu

Op 31/08/2025 om 9:57 schreef 'Dirk Bindmann' via Bibliotekoj:

biblioteko esperanto

unread,
Sep 2, 2025, 1:02:06 PMSep 2
to bibli...@googlegroups.com, Roland Rotsaert
Saluton, Roland.
 
Eble vi povas konsideri la eblecon uzi specifajn programojn kiel Dspace aŭ Omeka.
 
 
Amike,
 

Roland Rotsaert

unread,
Sep 2, 2025, 2:30:42 PMSep 2
to biblioteko esperanto, bibli...@googlegroups.com

Ana,

Mi ne konas tiujn programojn, sed mi rigardis similajn. Unuavide ili estas senpagaj, sed kutime estas 'kaŝitaj' kostoj: retservilo, profesia helpopor adapti ilin al la propraj bezonoj...

La flandra registaro proponas al asocioj 'senpagan' programon, sed ĝi estas nur senpaga ĝis kelkaj centoj da objektoj. Se estas pli, la kosto iĝas sufiĉe alta. Mi taksas ke IEspA nun havas (sen libroj kaj revuoj) ĉirkaŭ 4000 registritajn objektojn kaj miloj atendas registradon.

Wikimedia Commons kaj Flickr Commons estas tute senpagaj kaj ne estas bezonata speciala komputila ilaro. Sufiĉe regule fari rezervajn kopion. Flickr nun kostas 132 eurojn por du jaroj kaj laŭ mia antaŭa sperto ne estas iuj kopirajtaj problemoj.

Roland

Op 2/09/2025 om 19:02 schreef biblioteko esperanto:

biblioteko esperanto

unread,
Sep 3, 2025, 3:44:02 PMSep 3
to bibli...@googlegroups.com, Roland Rotsaert
Kara Roland,
 
En ordo, mi komprenas. Bedaŭrinde, pri Flickr mi ne povas helpi.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages