AMO-Seminario kaj Virtuala Kongreso

8 views
Skip to first unread message

Rubeno

unread,
Oct 14, 2023, 3:00:18 PM10/14/23
to Bibliotekista listo

Saluton al ĉiuj,

De la 11a ĝis la 14a de novembro okazos rete la 104a AMO-(Aktivula Maturigo) Seminario de UEA pri Esperanto en bibliotekoj. Eblas aliĝi kaj proponi programeron skribante al hes...@gmail.com.

Mi kontribuos du prelegojn, unu pri CDELI (Centro de Dokumentado kaj Esploro pri Lingvo Internacia) en Ĉaŭdefono (La Chaux-de-Fonds, Svisujo) per kiu mi prezentos parton de mia magistra tezo, kaj alian pri la nuna stato de la Hispana Esperanto-Muzeo en Sant Pau d'Ordal (Katalunujo) kaj pli ĝenerale pri esperantaj kolektoj en katalunaj arĥivoj.

Mi ankaŭ proponis paneldiskuton pri bibliotekoj al la organizantoj de la Virtuala Kongreso de UEA, kaj ŝajne ĝi estas akceptita, sed post preskaŭ unu monato nek alvenis konfirmo nek aperis programo... Se alvenos ia informo mi anoncos ĉi tie.

Via,

Rubeno


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages