Diverstemaj novajxoj

1 view
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Nov 5, 2025, 4:01:11 PM (5 days ago) Nov 5
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen diverstemaj novajxoj.

Hier verschiedene Nachrichten.

Kore, Julia.

NASKIĜO DE LA ESPERANTA FAKULTATO DE INTERNACIECO
🌍 Bonvolu legi kaj konsideri ĉi tiun gravan inviton! 🌍 
La Esperanta Fakultato pri Internacieco ĉe la Universitato de la Espero en Demokratia Respubliko Kongo (UEC) bezonas vian helpon kaj partoprenon.
📌 Kio okazas?
Oni volas krei retan fakultaton (neĉeestan), kiu instruos per Esperanto pri temoj kiel:
• Lingvoj kaj interkultura komunikado
• Internaciaj rilatoj kaj mondpaco
• Monda historio kaj edukado
• Esploroj pri internacieco
🎯 Celoj:
•Instrui kaj esplori pri internacieco
• Kreskigi kapablojn por kompreni la mondon el diversaj perspektivoj
• Uzi Esperanton kiel ilon por internacia kunlaboro kaj eduko
• Iom post iom atingi oficialan agnoskon
🤝 Kiel vi povas partopreni?
• Instruantoj kaj prelegantoj povas aliĝi kiel volontulaj profesoroj
• Oni sekvos gvidilon por garantii kvaliton
• Komence, studentoj lernos senpage, poste eblos modesta kotizo por daŭrigi la projekton
💡 Kial gravas?
•Ĝi estas ŝanco por disvastigi Esperanton en Afriko kaj tutmonde
• La projekto estas humila, sed kun klara celo
• Ĝi povas esti modelo por aliaj similaj iniciatoj
👥 Nuna teamo:
Ahmad Reza Mamduhi (Irano)
Elisée Byelongo Isheloke (DRK)
Fransoazo, Françoise Noireau (Francujo)
Viko, Vicente Manzano-Arrondo (Hispanujo)
🕊️ La celo estas krei ion daŭran, kio servu al la mondo per edukado, paco kaj interkompreno — per Esperanto.
👉 Ĉu vi volas aliĝi aŭ scii pli? Kontaktu la teamon aŭ disvastigu la vorton!
#Esperanto #Fakultato #Internacieco #Afriko #Volontulado #Espero
#UEC #Universitato
#Distancainstruado
Se vi konas iun, kiu povus esti interesata por prelegi, bonvolu sendi al li/ŝi/ĝi ĉi tiun mesaĝon. Dankon! 🙏


Alia demando al organizantoj, sed samptempe al ĉiuj:
Ĉu estas iu intereso aĉeti amaseton da Esperanto-kalendaroj el la vendejo de Lulu?
Organizindas anticipe, ĉar ŝi presigas ilin en ekzaktaj kvantoj kaj sendas ilin poŝte.
Ambaŭ faktoroj pli-avantaĝiĝas se oni mendas grupe.
Mi aĉetis tiun por 2025 kaj daŭre uzetas kun plezuro.
Mi imagas ke povus esti bela donaco por novuloj, kaj ke ĝenerale estas interesa Esperantaĵo por aĉeti dum novjara evento.


Studprogramo de EU instruos pri Esperanto
Esperanto kiel interfaka kampo por transnacia novigado estas la temo de nova universitata programo, okazonta kadre de Erasmus+.  Ok universitatoj en ok landoj kunlaboras pri la programo.


Nova plano difinas strategiajn celojn de UEA
Ofta eraro en la historio de la laborprogramoj kaj strategiaj planoj de UEA estas la emo inkluzivi ĉion kion oni faras en la asocio. Tion skribas la prezidanto de UEA, Fernando Maia, en vidpunkta teksto verkita por Libera Folio. La nova plano kun la akronima titolo AKIRI klopodas eviti tion, difinante po tri strategiajn celojn en kvin agadkampoj.


Lernu pri Esperanto – ricevu 6 ECTS 📝
📍8 Eŭropaj universitatoj invitas studentojn el la tuta el la tuta Eŭropo aliĝi al programo BIP-Erasmus+ (Blended Intensive Programme) pri Esperanto – “Esperanto as an interdisciplinary field of transnational innovation”.
📖 La vojaĝkostoj estos financataj de Erasmus, kaj la studentoj povos akiri 6 kredit-poentojn (ECTS) utiligeblajn por validigi en siaj propraj diplomstudoj.
📚Se kandidatoj jam scipovas Esperanton, ili ne bezonos ĉeesti la enkondukan lingvokurson dum la unua parto de la programo.
Kandidatoj povas esti studentoj el la tuta Eŭropo, el diversaj universitataj niveloj (bakalaŭra, magistra, doktora), kaj el iu ajn studfako.
📩 Por partopreni en la programo, interesatoj povas kandidatiĝi per sendo de kandidatiĝletero ĝis la 15-a de novembro 2025 (letero sendebla rekte al la retadreso philippe...@univ-tours.fr).
🔗 Legu plian informon en nia retejo.


🙌 TEJO apartenos al la estraro de CoNGO, ĝi estas organizo kiu reprezentas la intereson de ne-registaraj organizoj en oficialaj rilatoj kun UN.
TEJO estis unu el la dudek ok organizoj kiuj kandidatiĝis kaj ricevis unu el la dudek estraraj postenoj por la nova CoNGO-estraro 2025/29, kaj la nura ekskluvize junulara kaj esperantista organizo. Tio estas historia atingo, estante la unua fojo en la historio de TEJO en kiu ni apartenos al la estraro de CoNGO. 🌟
Ni elkore sekvos la vojon kaj laboron por lingvaj rajtoj kiun UEA konstruis dum la pasintaj du estrarmandatoj de CoNGO.💚
Legu la plenan artikolon en nia retejo. https://www.tejo.org/tejo-en-la-estraro-de-congo/

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages