---------- Forwarded message ---------
Von:
<juli...@esperanto.de>Date: Do., 22. Jan. 2026, 00:01
Subject: Fwd: [N-ro 1278] 111- a UK, Graz: Partoprenu UK-on - alvoko por volontuloj en Graco, 2026
To: Juliaenoe <
Juli...@gmail.com>
-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1278] 111- a UK, Graz: Partoprenu UK-on - alvoko por
volontuloj en Graco, 2026
Datum: 2026-01-21 17:49
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <
g...@co.uea.org>
An:
juli...@esperanto.de
-------------------------
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1278
2026-01-21
-------------------------
111- A UK, GRAZ: PARTOPRENU UK-ON - ALVOKO POR VOLONTULOJ EN GRACO, 2026
La helpo de volontuloj estas nemalhavebla por la glata funkciado de la
Universala Kongreso de Esperanto (UK) kaj por la agado de Universala
Esperanto-Asocio. Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 111-a UK,
kiu okazos en Graco (Graz), Aŭstrio (de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto
2026), anoncu vin pere de tiu formularo [1]:
https://forms.gle/pjuuMuo388mzhGfXA [1] .
Subvencioj por partopreni la UK-on eblas danke al la Fondaĵo Partoprenu
UK-on de UEA. Pere de ĝi UEA povas subteni la aliĝkotizojn de kelkaj
kongresanoj, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝ- kaj loĝad-kostojn en la
plej malaltaj kategorioj kaj en esceptaj okazoj la vojaĝkostojn. Homoj
el iu ajn lando, kiuj deziras volontuli kaj bezonas tian helpon, povas
kandidatiĝi por subvencio.
La kondiĉoj por kandidatiĝi al la subteno "Partoprenu UK-on" estas:
* esti preta ricevi kaj realigi kongresrilatajn taskojn antaŭ, dum
kaj post la UK;
* esti individua membro aŭ akcepti esti individua membro de UEA;
* plenigi ĉi tiun formularon [1] ĝis la limdato, la 15-a de februaro
2026.
En pasintaj UK-oj volontuloj helpis pri fotado, filmado, helpoj en
prelegejoj (teknika kaj kunordiga) kaj en la Libroservo de UEA, sed la
taskoj povas esti tre variaj. En la formularo vi havas la eblon prezenti
por kiu(j) tasko(j) vi pli emas helpi.
UEA antaŭdankas al kandidatoj pro la interesiĝo kaj varme invitas
donacemulojn kontribui al Fondaĵo Partoprenu UK-on, kiu helpas
diversigi kaj demokratiigi nian plej gravan kongreson:
https://uea.org/alighoj/donacoj/partoprenu_uk [2].
La 2-a aliĝperiodo de la UK daŭros ĝis la 31-a de marto 2026. Se vi
ankoraŭ ne aliĝis, ne maltrafu la okazon aliĝi, daŭre kun rabato:
uk.esperanto.net [3] (eblas donaci dum la aliĝo).
UEA, nome de la monda esperantistaro, kore dankas la sindonemon de
volontuloj kaj la solidaron kaj malavaron de la donacantoj al la
Fondaĵo "Partoprenu UK-on [2]".
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [4]
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [5]
La rekta ligilo por la komuniko:
https://uea.org/gk/1278
Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [6] (necesas ensaluti)
Links:
------
[1]
https://forms.gle/pjuuMuo388mzhGfXA
[2]
https://uea.org/alighoj/donacoj/partoprenu_uk
[3]
https://uk.esperanto.net
[4]
https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[5]
https://uea.org/aktuale/komunikoj
[6]
https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu