Fwd: [N-ro 1275] Premio Maertens 2026: Komuniko de la juĝkomisiono

0 views
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Jan 4, 2026, 12:05:06 PM (8 days ago) Jan 4
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen nova premiito.

Hier ein neuer Preisträger.

Kore, Julia.


Alekso Miller, laŭreato de la Premio Maertens 2026
La Premio Grégoire Maertens por 2026 estas aljuĝita al la usona aktoro, reĝisoro kaj esperantisto Alekso Miller (Alexander Vaughn Miller) pro lia laboro sur la kampo de la Esperanta video-arto. Legu prian artikolon https://sezonoj.ru/2026/01/premio-14/ kaj gratulu la laŭreaton!



-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1275] Premio Maertens 2026: Komuniko de la juĝkomisiono
Datum: 2026-01-01 19:50
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
An: juli...@esperanto.de

-------------------------

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1275
2026-01-01
-------------------------

PREMIO MAERTENS 2026: KOMUNIKO DE LA JUĜKOMISIONO

La Premio Grégoire Maertens celas premii esperantistajn organizaĵojn
aŭ individuojn, kiuj per siaj realigoj grave kontribuis kaj
plukontribuos al la evoluigo de la Esperanto-movado. Pri la ricevantoj
de la premio decidas komisiono konsistanta el eksaj prezidantoj de UEA,
eventuale kun la kunlaboro de aliaj eksaj estraranoj de UEA.

Malsame al aliaj movadaj premioj, la Premio Maertens metas emfazon ne
nur al la jamaj atingoj, sed ankaŭ al la potencialaj estontaj
kontribuoj de la premiito; simbole, oni anoncas ĝin en la unua tago de
la nova jaro - kiu ankaŭ, nehazarde, estas la naskiĝtago de la
nomdoninto.

La Premio Grégoire Maertens por la jaro 2026 estas aljuĝita al:

Alekso Miller

pro lia rimarkinda laboro sur la kampo de la Esperanta video-arto, kiu
malfermas novajn vojojn en la informado, instruado, uzado kaj ĝuado de
la lingvo.

Kreskinta en la usona ŝtato Minesoto, Alekso diplomiĝis en orienta
Usono pri teatro kaj nun loĝas en Atlanto, Georgio. Tiu urbo estas la
dua grava centro de filmproduktado en Usono, kaj Alekso ne nur aktoras
en diversaj filmoj kaj teatraj prezentoj, sed akiris la necesajn
kapablojn por mem reĝisori kaj produkti filmojn, kadre de vigla loka
komunumo de kin-laboristoj. Konatiĝinte kun Esperanto en 2013, kaj
spertante ĝian vivantecon en la somera kursaro NASK en 2016, li ekvidis
en ĝi invitan terenon por videokreado. Inter liaj multaj kontribuoj al
la evoluigo de tiu kampo, elstaras la jenaj:

        * la jutuba kanalo Exploring Esperanto [1] ("Esplori Esperanton"), jam
kun pli ol 380 videoj kaj 8200 abonantoj:
https://www.youtube.com/@ExploringEsperanto [1];
        * la Usona Bona Film-Festivalo, kiu jam atingis sian 7-an eldonon kun
pli ol 200 filmoj el la tuta mondo, el kiuj la plej populara atingis jam
pli ol 63.000 spektojn: https://www.youtube.com/@EsperantoUSA [2]
(ludlistoj de la Film-Festivalo troveblas ĉi tie);
        * la realigo de plena profesinivela filmo de la teatraĵo "1910 [3]"
el la Universala Kongreso en Montrealo en 2022:
https://www.youtube.com/watch?v=fbWldQKlfrA [3]

Ĉiu el tiuj diversaj projektoj estas mem plurfaceta, servante kiel
modelo kaj inspiro por vastiĝanta filmkulturo en Esperanto. Ekzemple,
la videoj ĉe Exploring Esperanto uzas diversajn formatojn, inkluzive de
mallongaj vertikalaj videoj por tre mallongaj "kapsulaj" videoj (multaj
el tiuj estas pri la ĝusta vortouzo de iu Esperanta vorto). La filmoj
estas ĉiaspecaj: jen distraj, jen edukaj, jen plene esperante, jen
angle kun esperantaj subtekstoj. Estas aŭdiolibroj, atentokaptaj
mallongaj filmoj, estas registraĵoj de koncertoj, skeĉoj, improvizaj
humuraĵoj. La vigleco kaj vario en si mem kreas allogan bildon pri la
lingvo kaj ĝia kulturo.

Prizorgante la Film-Festivalon, en kiu partoprenas homoj el la tuta
mondo, Alekso ankaŭ helpis plibonigi la filmojn kvalite, per konsiloj
kaj praktika helpo, same per prelegoj pri filmado, muntado, redaktado de
sono, ktp. Li krome zorgis, ke la Festivalo ne dependu de li, kaj
efektive la lastaj du eldonojn organizis aliaj, dum li mem plu senlace
kuraĝigas kaj subtenas kaj la organizantojn kaj hezitemajn filmemulojn.
Enplektante siajn aktorajn amikojn kaj konatojn en la produktado de
filmoj en Esperanto, li cetere signife popularigis la lingvon en la
Atlanta kino-komunumo.

Pinto de tiu filmproduktado ĝis nun estas la filmo de la originala
teatraĵo "1910", por kiu Alekso utiligis kvar kameraojn, redaktis la
sonon, kaj faris la finan muntaĵon, inkluzive de intervjuetoj kun la
aktoroj kaj la verkistino Ĵenja Amis. La fina produkto estas spektebla
ĉe lia jutuba kanalo (jam 7.300 spektoj). Tamen, kredante je la valoro
de fizikaj realigoj, disvastigeblaj sendepende de la retaj entreprenoj,
Alekso krome pretigis la filmon por eldono sur Blu-radia disko kun
multaj aldonaĵoj kaj subtitoloj en ok lingvoj. Pri ties eldono nun
respondecas Esperanto-USA.

Per sia talenta laboro, Alekso Miller signife plialtigas la nivelon de
la Esperanta filmkulturo kaj sendube stimulos ĝian pluan evoluon en la
venontaj jaroj. La aljuĝo de la dua Premio Grégoire Maertens, kun mona
subteno de EUR1.000, celas rekoni lian elstaran kaj daŭrontan
kontribuon.

[En la jutubkanalo de UEA eblas spekti intervjuon kun la premiito, kiun
faris Mark Fettes, eksa prezidanto de UEA kaj ano de la juĝkomisiono:
https://www.youtube.com/watch?v=IncoMT6YmdY [4] - la intervjuo estas
publike spektebla ekde la 1-a de januaro 2025.]

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [5]

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [6]

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1275

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [7] (necesas ensaluti)

Links:
------
[1] https://www.youtube.com/@ExploringEsperanto
[2] https://www.youtube.com/@EsperantoUSA
[3] https://www.youtube.com/watch?v=fbWldQKlfrA
[4] https://www.youtube.com/watch?v=IncoMT6YmdY
[5] https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[6] https://uea.org/aktuale/komunikoj
[7] https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages