Esperanto-semajno 17-24 aŭgusto 2024, Beograd, Serbio
(Pardonu pluroblan ricevon se vi membras en pluraj retgrupoj. Dankon se vi plusendos al aliaj interesatoj en via medio)
La eventon kunorganizas:
Serbia Esperanto-Ligo (SEL) kun sia Instrista Sekcio (ILEI-RS)
Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE)
La tutsemajnan programon konsistigos:
La 88a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE)
IKK-seminario de SEL/UEA: Trejnseminario pri interkultura komunika kompetento, instrukapabligo kaj aktivula lertigo sub gvido de Duncan Charters, Francesco Maurelli, Sara Spano kaj aliaj fakuloj
Tagoj de ILEI: regiona renkontiĝo de instruistoj kaj ILEI-anoj de Balkanio kaj malsupra Danubio
Balkanaj tagoj: kunveno de esperantistoj el Balkanaj kaj najbaraj landoj
Komuna arta, distra kaj ekskursa programo
ĉio per unu aliĝilo kaj unika kotizo. Ĉiu aliĝinto rajtos partopreni ajnan programeron laŭ propra elekto. Pluraj programeroj neeviteble estos paralelaj.
La trejnseminarion finance subtenas:
Erasmus+
UEA
ILEI
Stipendiojn ricevos 12 seminarianoj laŭ la Stipendikonkurso.
Vi povas konkursi per Stipendipetilo.
Legu pli pri la evento
kaj aliĝu per retaliĝilo
Bonvenige salutas vin
Organiza Kongresa Komitato
(nedeljk...@gmail.com, zarkov...@gmail.com )