jen alvoko proponi premiotojn.
Hier der Aufruf Preisträger vorzuschlagen.
Kore, Julia.
-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1295] 111a UK, Graz: UEA kaj AIS informas pri la sciencaj
premioj Pirlot kaj Power 2026
Datum: 2026-04-29 19:36
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <
g...@co.uea.org>
An:
juli...@esperanto.de
-------------------------
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1295
2026-04-29
-------------------------
111A UK, GRAZ: UEA KAJ AIS INFORMAS PRI LA SCIENCAJ PREMIOJ PIRLOT KAJ
POWER 2026
La Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) invitas kandidatiĝojn por
la Premio Germain Pirlot 2026 por la plej bonaj sciencaj libroj. Ĝi
estos disdonita dum la 111-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en
Graz, Aŭstrio. La sumoj de la premio estos 500, 300 kaj 200 EUR por
respektive la unua, dua kaj tria lokoj. Kandidatiĝojn por la Premio
Pirlot eblas sendi ĝis la 30-a de junio 2026 al
in...@ais-sanmarino.org.
La regularo [1] de Premio Germain Pirlot konsulteblas en la retejo de
AIS:
https://www.ais-sanmarino.org/regular/2016/Regularo%20Premio%20Pirlot%20rev2016.pdf
[1].
Paralele ankaŭ estos disdonita la Premio Charles Power por scienco 2026
por la plej bonaj sciencaj prelegoj dum la UK. Novaĵo estas, ke
ĉi-jare la UK gastigos ne nur la 79-an Internacian Kongresan
Universitaton (IKU) de UEA, sed ankaŭ la 43-an Sciencan Universitatan
Sesion (SUS) de AIS*. Aŭtomate kandidatas por la Premio Power 2026
ĉiuj prelegoj de IKU kaj SUS en la branĉo longa prelego kaj ĉiuj
prelegoj de la Scienca Kafejo en la branĉo mallonga prelego. En ĉiu el
la du branĉoj oni disdonos po ĝis tri premioj: por longaj prelegoj je
la sumoj de 260, 182 kaj 104 EUR kaj por mallongaj prelegoj je la sumoj
de 200, 150 kaj 90 EUR - por respektive la unuaj, duaj kaj triaj lokoj
de la du branĉoj. La regularo de la Premio Charles Power por scienco
[2] konsulteblas en la retejo de UEA:
https://uea.org/teko/regularoj/regularo_premio_power_scienco [2].
La Premio Germain Pirlot estas aŭspiciata de UEA kaj kunsubtenata de la
fondaĵo Germain Pirlot de AIS per 400 EUR kaj de la Fondaĵo Charles
Power de UEA per 600 EUR. La premion Charles Power por scienco subtenas
la Fondaĵo Charles Power de UEA. Donacoj al la Fondaĵo Charles Power
bonvenas ĉe:
https://uea.org/alighoj/donacoj/power [3]. Tiu agado
kongruas kun la strategia plano de UEA AKIRI, kiu havas inter siaj
prioritataj celoj la fortigon de kulturo kaj scienco en kaj per
Esperanto. Ĉiuj bonvenas donaci por tiu celo kaj partopreni dum la
sciencaj sesioj de la UK. Por aliĝi al la 111-a UK aliru
https://uk.esperanto.net [4].
*Noto: en la revuo Esperanto n-ro 1411 (4) Aprilo 2026 aperis anonco de
AIS laŭ kiu SUS okazos "ĉi-pentekoste kadre de la
Germana-Ĉeĥa-Slovaka kongreso". Intertempe AIS decidis ŝanĝi tion
kaj organizi SUS kadre de la UK. Tiel la aktuala informo estas tio, ke
SUS okazos dum la 111-a UK.
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [5]
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [6]
La rekta ligilo por la komuniko:
https://uea.org/gk/1295
La Gazetaraj Komunikoj estas abonitaj en HTML-formato, kodigo UTF-8.
Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [7] (necesas ensaluti)
Links:
------
[1]
https://www.ais-sanmarino.org/regular/2016/Regularo%20Premio%20Pirlot%20rev2016.pdf
[2]
https://uea.org/teko/regularoj/regularo_premio_power_scienco
[3]
https://uea.org/alighoj/donacoj/power
[4]
https://uk.esperanto.net/
[5]
https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[6]
https://uea.org/aktuale/komunikoj
[7]
https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu