jen nova premiito.
Hier ein neuer Preisträger.
Kore, Julia.
-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1261] Esperantisto Rafael Zerbetto ricevis la Amikecan
Premion de Ĉinio
Datum: 2025-10-27 18:36
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <
g...@co.uea.org>
An:
juli...@esperanto.de
-------------------------
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1261
2025-10-27
-------------------------
ESPERANTISTO RAFAEL ZERBETTO RICEVIS LA AMIKECAN PREMION DE ĈINIO
Universala Esperanto-Asocio (UEA) gratulas al Rafael Henrique Zerbetto
[1], brazila esperantisto kaj ĵurnalisto de _El Popola Ĉinio_, kiu
ricevis la Amikecan Premion de la Ĉina Registaro. Tiu premio estas
konsiderata la plej alta agnosko de Ĉinio por eksterlandanoj. La solena
premiceremonio okazis la 30-an de septembro 2025 en la Granda Popola
Halo en Pekino.
Zerbetto de pli ol dek jaroj loĝas en Pekino kaj laboras por la
Esperanto-Fako de la Azi-Pacifika Centro de Ĉina Internacia Komunika
Grupo. Li fariĝis ĉefa rubrikisto de la retejo de _El Popola Ĉinio_
kaj ricevis la premion pro sia elstara kontribuo al la interkultura
komunikado inter Ĉinio kaj aliaj landoj.
Li naskiĝis en 1984 en Brazilo, diplomiĝis en 2011 ĉe la Universitato
de Campinas kaj studis de 2014 ĝis 2017 Interlingvistikon kaj
Esperantologion ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano
(Pollando). Li servis kiel redaktoro de la revuo _Momenton!,_ de Brazila
Esperantista Junulara Organizo (BEJO), de kiu li ankaŭ estis prezidanto
(2012-2014). Li estis Komitatano A de UEA por Brazilo. Ekde 2015 li
loĝas kaj laboras en Ĉinio.
Lia laboro inkluzivas ankaŭ redaktadon kaj reviziadon de gravaj verkoj,
viziton al diversaj lokoj en Ĉinio por dokumenti socian progreson,
verkadon de artikoloj kaj partoprenon en internaciaj forumoj por raporti
pri siaj spertoj kaj esploroj pri Ĉinio. Li estis plurfoje elektita
kiel unu el la "Dek Plej Bonaj Eksterlandaj Dungitoj" de Ĉina
Internacia Komunika Grupo.
Zerbetto aktive antaŭenigas amikecon kaj kulturajn interŝanĝojn inter
Ĉinio kaj aliaj landoj, interalie per kunlaboro kun Teamanta
Esperantista Organizo (TEO), faka asocio kunlaboranta kun UEA. En
Brazilo li ankaŭ estas rubrikisto por la revuo _Fórum_ [2], unu la
ĉefaj referencoj por sendependa ĵurnalismo en la lando, ĉe kiu li
kontribuas per la rubriko _China em foco _("Ĉinio en fokuso"). En tiu
rubriko li ofte mencias Esperanton kaj en ĝi aperis pri la premio
aparta artikolo [3]. Ankaŭ ĉe _El Popola Ĉinio_ [4].
> "La Amikeca Premio estas mia plej alta atingo ĝis nun - granda
> honoro! Ĝi ankaŭ estas instigo por ke mi daŭre klopodu por
> plifortigi la amikecon kaj fidon inter Ĉinio, Brazilo kaj la tuta
> mondo" - komentis Zerbetto post ricevo de la premio.
La Amikeca Premio de la Ĉina Registaro estas la plej alta premio donita
de Ĉinio al alilandaj fakuloj. Kreita en 1991 de la Ŝtata Konsilantaro
kaj administrata de la Nacia Administracio por Fremdlandaj Fakuloj.
Ĉiujare ĉirkaŭ 50 eksterlandanoj estas premiitaj. Ekde 1991 pli ol
2000 eksterlandaj fakuloj el pli ol 80 landoj ricevis la premion.
Zerbetto verŝajne estas la unua esperantisto ricevinta tiun premion,
certe la unua, kiu profesie okupiĝas pri Esperanto kaj kiu pro tio
estis agnoskita.
Zerbetto estas dumviva membro de UEA. Li estis premiita en la Belartaj
konkursoj en la branĉo eseo en 2016 (1-a premio, premio Luigi Minnaja)
kaj en 2024 (3-a premio). En 2012 li estis agnoskita de la Estraro de
UEA per la Diplomo pri Elstara Agado pro agado ĉe Rio+20, konferenco de
UN pri daŭripova evoluigo, okazinta tiujare en Rio-de-Ĵanejro. UEA
gratulas lin pro la atingo kaj deziras daŭran sukceson!
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [5]
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [6]
La rekta ligilo por la komuniko:
https://uea.org/gk/1261
Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [7] (necesas ensaluti)
Links:
------
[1]
https://eo.wikipedia.org/wiki/Rafael_Henrique_Zerbetto
[2]
https://revistaforum.com.br/autor/rafael-henrique-zerbetto.html
[3]
https://revistaforum.com.br/global/chinaemfoco/2025/10/1/dia-em-que-recebi-prmio-da-amizade-da-china-por-rafael-henrique-zerbetto-188863.html
[4]
http://esperanto.china.org.cn/2025-10/09/content_118115255.htm
[5]
https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[6]
https://uea.org/aktuale/komunikoj
[7]
https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu