Fwd: [N-ro 1297] KER-ekzamenoj en 2026: plena programo, senpagaj provtestoj

0 views
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
May 19, 2026, 1:56:55 PM (6 days ago) May 19
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen informo por KER-ekzemeniĝi.

Hier.eine Information zum KER-Examen.

Kore, Julia.


-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1297] KER-ekzamenoj en 2026: plena programo, senpagaj
provtestoj
Datum: 2026-05-04 16:11
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
An: juli...@esperanto.de

-------------------------

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1297
2026-05-04
-------------------------

KER-EKZAMENOJ EN 2026: PLENA PROGRAMO, SENPAGAJ PROVTESTOJ

La unulingvaj Esperanto-ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa
Referenckadro (KER-ekzamenoj), realigataj de sia KER-Ekzamena Centro
(KER-EC) kunlabore kun la retejo Edukado.net kaj la Akademio de
Esperanto, estas unu el la plej gravaj servoj de UEA. La KER-EC anoncas
la ekzamensesiojn por la jaro 2026 kaj invitas kandidatojn tra la mondo
trapasi la lingvotestojn. Ekzamensesioj okazos en Ameriko, Azio, Eŭropo
kaj rete. La ĝisdata listo de ĉiuj planitaj sesioj kun detaloj pri
datoj kaj lokoj konsulteblas ĉe:
https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj [1].

La KER-ekzamenoj ekzistas en la niveloj B1, B2, C1 kaj C2 kaj en la
kategorioj nur skriba, nur parola aŭ kompleta (skriba + parola). Ili
donas al la kandidatoj la eblon oficiale atesti sian lingvan kompetenton
en Esperanto.

Dum la 111-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) la skriba kaj
aŭskultkomprenaj testoj [2] okazos vendredon, la 7-an de aŭgusto. La
15-a de junio estas la limdato por aliĝi al la kongresaj ekzamenoj [1]
kaj pagi la kotizon. Koncerne la C2-nivelon: ĝis tiu dato necesas, ke
kuniĝu minimume 12 kandidatoj, aliokaze la sesio en tiu nivelo ne povos
okazi. La ekzamenkotizoj [3] varias laŭ la landkategorioj de la
membrokotizo! j de UEA. Post aliĝo al la ekzamenoj UEA sendos fakturon
kun informoj pri la pagenda sumo kaj pagmanieroj.

Senpagaj provtestoj por kandidatoj

Grava subtenilo por la kandidatoj estas la sistemo de senpagaj
provtestoj, evoluigita kaj administrata de Edukado.net [4] kaj
kunsubtenata de UEA. Tiuj testoj helpas orientiĝi pri la lingva nivelo
kaj samtempe donas valoran ekzamenan sperton antaŭ la reala testo.
Kandidatoj povas mendi provtestojn ĉe:
https://edukado.net/ekzamenoj/ker/provekzamenoj [5]. La interesiĝo pri
tiuj testoj estas tre granda, kio klare montras ilian utilecon. En 2024
kaj 2025 oni mendis 400 testojn (pri la skriba kaj aŭskulta partoj en
ĉiuj niveloj) kaj la sistemo pruvis sian efikecon por prepari
kandidatojn kaj helpi sukcesajn ekzameniĝojn. La financaj rimedoj kiuj
kolektiĝis en 2024 jam elĉerpiĝis, tial UEA kaj Edukado.net
bonvenigas donacojn por financi la korektigon de la testoj. Por ebligi
la daŭripovecon de la sistemo kaj subteni ĉi tiun gravan edukan
agadon, UEA alvokas al donacoj al la Konto Eduko de UEA:
https://uea.org/alighoj/donacoj/eduko [6].

Invito al partopreno

UEA varme invitas ĉiujn interesatojn -- lernantojn, instruistojn kaj
aktivulojn -- partopreni en la KER-ekzamenoj dum la UK kaj en aliaj
okazoj en 2026, utiligi la provtestojn kaj kontribui al la disvastigo de
kvalita lingva edukado en Esperanto. La subteno i.a. al la KER-ekzamenoj
estas inter la prioritatoj de la strategia plano AKIRI de UEA. La
KER-sistemo restas grava ilo por la profesiigo de la lingvouzo kaj por
la plifortigo de Esperanto kiel internacia komunikilo. Ĝia ekzisto,
precipe la lanĉita C2-nivelo kaj la funkciigo de retaj ekzamenebloj,
altiris la agnoskon ankaŭ de la fakuloj dum la konferenco de Asocio de
Lingvo-Testistoj (ALTE) en Eŭropo. UEA membras en ALTE.

Donaci por la ekzamenoj

Donacoj ankaŭ bonvenas por subteni nepagipovajn kandidatojn kaj la
ĝeneralan laboron de la KER-ekzamenoj. Donaci al la Konto Eduko [6] de
UEA: https://uea.org/alighoj/donacoj/eduko [6]. Kaj por aliĝi al la
111-a UK aliru https://uk.esperanto.net [7].

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [8]

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [9]

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1297
La Gazetaraj Komunikoj estas abonitaj en HTML-formato, kodigo UTF-8.

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [10] (necesas ensaluti)

Links:
------
[1] https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj
[2] https://edukado.net/ekzamenoj/ker/uk
[3] https://edukado.net/ekzamenoj/ker/kotizoj
[4] http://edukado.net
[5] https://edukado.net/ekzamenoj/ker/provekzamenoj
[6] https://uea.org/alighoj/donacoj/eduko
[7] https://uk.esperanto.net/
[8] https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[9] https://uea.org/aktuale/komunikoj
[10] https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages