Fwd: [N-ro 1298] Konkurso “Plej bona reganto de Esperanto” 2026: alvoko al kandidatiĝo

1 view
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
May 27, 2026, 3:15:36 AM (6 days ago) May 27
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen invito partopreni konkurson.

Hier die Einladung an einem Wettbewerb teilzunehmen.

Kore, Julia.


-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1298] Konkurso “Plej bona reganto de Esperanto” 2026:
alvoko al kandidatiĝo
Datum: 2026-05-10 23:18
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
An: juli...@esperanto.de

-------------------------

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1298
2026-05-10
-------------------------

KONKURSO “PLEJ BONA REGANTO DE ESPERANTO” 2026: ALVOKO AL
KANDIDATIĜO

Universala Esperanto-Asocio (UEA) anoncas la konkurson "Plej bona
reganto de Esperanto" 2026, kiu celas rekoni kaj instigi altan lingvan
nivelon inter uzantoj de Esperanto laŭ la plej alta nivelo C2.
Individuoj estas alvokataj partopreni!

La iniciato estas ligita al la unulingvaj Esperanto-ekzamenoj de UEA
laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-ekzamenoj), realigataj de la
KER-Ekzamena Centro (KER-EC) de UEA kunlabore kun la retejo Edukado.net
kaj la Akademio de Esperanto,. Pri la KER-ekzamenoj en 2026 oni legu
detale ĉe uea.org/gk/1297 [1]. Per tiu ĉi konkurso UEA emfazas la
gravecon de preciza, flua kaj nuancoriĉa lingva esprimkapablo en
Esperanto.

La konkurso estas malfermita al ĉiuj, sendepende de devenlando aŭ
profesio. Tamen estas kuraĝigataj partopreni la konkurson:

        * individuoj kun elstara lingva nivelo en Esperanto;
        * personoj tiaj proponitaj de landaj aŭ fakaj asocioj;
        * aktivuloj, instruistoj aŭ verkistoj, kiuj havas la kapablon
altnivele uzi Esperanton.

KIEL KANDIDATIĜI?

Detalaj informoj pri la kondiĉoj kaj la kandidatiĝa procedo troviĝas
ĉe: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/konkurso [2]. Konkursanto devas
aliĝi al la kompleta C2-ekzameno ĝis maksimume la 1-a de julio 2026
pere de la aliĝformularo ĉe https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj
[3]. Okaze de pliaj demandoj skribu al ker-ek...@edukado.net.

UEA aparte alvokas ĉiujn Esperanto-organizaĵojn, landajn asociojn,
instruistojn kaj aktivulojn vaste diskonigi la konkurs-alvokon por ke
ĝi atingu kiel eble plej multajn talentajn kandidatojn tra la mondo.

CELO DE LA KONKURSO

La konkurso celas stimuli aliĝon de reprezentantoj de kiel eble plej
diversaj landoj kaj premii la tri ekzameniĝintojn el malsamaj landoj,
kiuj unuope ricevis la plej multajn poentojn. Intervjuo kun la gajnintoj
de la C2-konkurso en 2025 troveblas ĉi tie:
https://youtu.be/FpYeIAXIuqU [4]

Donaci por la konkurso

Donacoj por subteni eventuale nepagipovajn kandidatojn aŭ la ĝeneralan
laboron de la KER-ekzamenoj bonvenas al la Konto Eduko de UEA:
https://uea.org/alighoj/donacoj/eduko [5].

Pliajn informojn pri la ĝisnunaj C2-ekzamenoj kaj ties trapasintoj vi
povas ekscii el la ĵuspretigita filmeto de la KER-Ekzamena Centro de
UEA: https://www.youtube.com/watch?v=kTtT13EiYJ4 [6].

La C2-nivelaj ekzamenoj okazos ĉi-jare surloke [7] dum 111-a Universala
Kongreso de Esperanto (UK) en Graco, Aŭstrio, aŭ rete [8]. Se vi venos
al Graco, aliĝu al la UK ĉe https://uk.esperanto.net [9].

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [10]

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [11]

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1298
La Gazetaraj Komunikoj estas abonitaj en HTML-formato, kodigo UTF-8.

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [12] (necesas ensaluti)

Links:
------
[1] http://uea.org/gk/1297
[2] https://edukado.net/ekzamenoj/ker/konkurso
[3] https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj
[4] https://youtu.be/FpYeIAXIuqU
[5] https://uea.org/alighoj/donacoj/eduko
[6] https://www.youtube.com/watch?v=kTtT13EiYJ4
[7] https://edukado.net/alighilo?id=2026UK-GRAZ
[8] https://edukado.net/alighilo?id=070826-RETA
[9] https://uk.esperanto.net
[10] https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[11] https://uea.org/aktuale/komunikoj
[12] https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages