Diversaj novaĵoj

0 views
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Sep 27, 2025, 3:03:12 AM (4 days ago) Sep 27
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen diversaj novaĵoj.

Hier verschiedene Nachrichten.

Kore, Julia.


TEJO preparas deklaron pri Palestino
Kataluna Esperanto-Asocio en aŭgusto diskonigis oficialan komunikon pri la situacio en Gazao. Dum la IJK en Indonezio multaj kongresanoj manifestaciis kontraŭ “genocido en Palestino” kaj alvokis al TEJO aliĝi al la kondamno. Nun TEJO starigis laborgrupon por verki propran deklaron.

IJK 2026 OKAZOS EN TIANA, KATALUNIO
La venonta IJK okazos de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2026, en kongresejo apartenanta al la urbeto Tiana, tre proksima al la ĉefurbo de Katalunio, Barcelono. 💛❤️
☀️ IJK 2026 estos speciala ankaŭ pro unika sperto kiun ĝi proponos al ni: la 12-an de aŭgusto vespere oni povos spekti plenan suneklipson, kiu videblos preskaŭ nur en Iberio.
📍 Rezervu la datojn kaj restu atenta pri novaĵoj, ĉar baldaŭ aperos la aliĝilo kaj aliaj informoj.📅
Legu plian informon en la retejo.


Kie kongresi en 2027
Post Brno (2025) kaj Graco (2026) la Estraro de UEA preferas, ke en 2027 la UK okazu ekster Eŭropo. Ĉar dum la postpandemiaj jaroj UK jam okazis en Ameriko (Montrealo, 2022) kaj Afriko (2024), UK-112 verŝajne okazu en Azio aŭ Oceanio. “La Ondo de Esperanto” publikigis demandilon kun listo de 12 aziaj kaj oceaniaj landoj kun relative forta movado. La demandilo estas respondebla ĝis la fino de septembro. Ni petas respondi: en kiu el ĉi tiuj landoj vi preferus kongresi en la 2027a jaro https://sezonoj.ru/2025/09/demandilo/ Dankon pro via kunlaboremo!
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages