La FAME-Kulturpremio 2024 (Esperanto-Kulturpreis der Stadt Aalen und der FAME-Stiftung für internationale Verständigung) iros al Chiara Raggi - esperantista kantistino el Rimini.
Certe multaj germanaj esperantistoj konas ŝin i.a. pro ŝia koncerto en la jubilea Germana Esperanto-Kongreso 2023 en Braunschweig.
La solena transdono de la 3.000-eŭra premio okazos sabate, la 26-an de oktobro 2024 vespere en la sudgermana urbo Aalen fare de ties ĉefurbesto.
Fine de tiu solenaĵo, kiun esperantistoj povos partopreni senpage post antaŭa anonco, Chiara prezentos kelkajn el siaj kantoj.