---------- Forwarded message ---------
Von:
<juli...@esperanto.de>Date: Sa., 3. Jan. 2026, 11:01
Subject: Fwd: [N-ro 1274] Feliĉan, esperoplenan 2026 – kun la januara numero de la revuo Esperanto senpage elŝutebla!
To: Juliaenoe <
Juli...@gmail.com>
-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1274] Feliĉan, esperoplenan 2026 – kun la januara numero
de la revuo Esperanto senpage elŝutebla!
Datum: 2025-12-31 17:04
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <
g...@co.uea.org>
An:
juli...@esperanto.de
-------------------------
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1274
2025-12-31
-------------------------
FELIĈAN, ESPEROPLENAN 2026 – KUN LA JANUARA NUMERO DE LA REVUO
ESPERANTO SENPAGE ELŜUTEBLA!
Je la jarŝanĝo Universala Esperanto-Asocio (UEA) sendas al la tuta
esperantista komunumo kaj al ĉiuj amikoj de la internacia lingvo siajn
plej sincerajn bondezirojn por paca, sana kaj esperoplena 2026. En mondo
plena je defioj UEA restas firme dediĉita al sia misio: labori por
interkompreniĝo, lingva justeco, internacia kunlaboro kaj solidareco
inter homoj kaj popoloj.
La jaro 2025 estis por UEA periodo de intensa laboro kaj renovigo. Kun
nova Estraro kaj klaraj strategiaj gvidlinioj la Asocio plifortigis sian
agadon en edukado, informado, kultura kaj scienca kunlaboro kaj en la
internacia sfero. Speciale rimarkinda estis la aktiva kaj videbla rolo
de UEA en Unesko, la kreskanta universitata agado, la evoluo de la
biblioteka reto kaj la daŭra subteno al landaj asocioj, junularo kaj
virtualaj iniciatoj. Tio ĉio realiĝis danke al la engaĝiĝo de
membroj, volontuloj, mecenatoj kaj kunlaborantoj tra la tuta mondo. Tio
estas la reto de UEA.
Okaze de la jarŝanĝo UEA atentigas, ke la januara numero de la revuo
_Esperanto_ (n-ro 1/2026) nun estas libere elŝutebla por ĉiuj ĉe
https://uea.org/revuoj/esperanto [1]. Ĉiuj bonvenas legi kaj diskonigi.
La numero malfermiĝas per la novjara mesaĝo de la Prezidanto de UEA,
titolita _"Se nur 365…"_, kiu invitas pensi pri konstanta, ĉiutaga
engaĝiĝo al la valoroj de solidareco, respondeco kaj homa proksimeco -
kaj kiel inteligenta donacprogramo, kiel Alianco 365 [2] povas ŝanĝi
nian estontecon. Inter la aliaj ĉefaj temoj de la numero troviĝas
raportoj pri la progreso de multlingvismo en Unesko, pri la forta
delegacio de UEA en la 43-a Ĝenerala Konferenco de Unesko, intervjuo
kun estrarano Miora Raveloharison, artikoloj pri edukado, landa agado
kaj eventoj, kaj memoroj pri forpasintaj aktivuloj, kiuj lasis profundan
spuron en la movado kaj kiujn ni plu honoru en 2026.
Rigardante antaŭen al 2026, UEA jam intense preparas la 111-an
Universalan Kongreson de Esperanto en Graco (Graz), kie esperantistoj el
la tuta mondo renkontiĝos por interŝanĝi ideojn, spertojn kaj viziojn
por la estonteco de la lingvo kaj la movado. La kongreso estos grava
momento por fortigi internaciajn ligojn kaj por konkrete sperti la
valorojn, kiujn Esperanto reprezentas. Pli ol 620 homoj jam aliĝis! Se
vi ankoraŭ ne aliĝis, vi bonvenas tion fari ĉe
https://uk.esperanto.net [3].
UEA kore dankas ĉiujn, kiuj per membriĝo, donacoj, partopreno kaj
diskonigo subtenas ĝian laboron. Je la fino de 2025 la Asocio kun fido
kaj espero rigardas la venontan jaron kaj invitas ĉiujn daŭre kunvoji.
Restu aliĝinta kaj donacanta al UEA:
https://uea.org/alighoj/alighilo
[2].
UEA estas nia, UEA estas ni [4]. Feliĉan kaj esperoplenan 2026!
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [5]
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [6]
La rekta ligilo por la komuniko:
https://uea.org/gk/1274
Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [7] (necesas ensaluti)
Links:
------
[1]
https://uea.org/revuoj/esperanto
[2]
https://uea.org/alighoj/alighilo
[3]
https://uk.esperanto.net
[4]
https://youtu.be/B5TB6P_ka5M?si=vA_Bd-9hpAI8UpXW
[5]
https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[6]
https://uea.org/aktuale/komunikoj
[7]
https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu