Saluton karaj klubanoj, kursanoj kaj amikoj de la Ratkaptista Bando!
Unue mi ŝatas inviti vin al nia hodiaŭa surloka kunveno en la Sumpfblume en Hameln.
Anoncis sin jam ankaŭ gasto el Belgujo! Do, bonvenon al ĉiuj, kiuj ne loĝas tro for!
Due: ankraŭ la 🥂🥳🎶👨🎤🎹ESC:Kantoparadego'26🎺🎸🎷🥇🏆 jam komenciĝas hodiaŭ: ekde nun vi povas aŭskulti la kantojn kaj ankaŭ voĉdoni - ĝis la Zoom-kunveno, la 13-an de majo!
- Jam ekde la 29-a de aprilo vi trovos la ligilojn al la kantoj kaj la ligilon al la paĝo de PollUnit por voĉdoni sur tiu ĉi paĝo de Eventa Servo. Kaj vi ekde tiam havos tempon por aŭskulti la kantojn trankvile kaj ankaŭ jam povos voĉdoni.
- Dum la merkredvespera Zoom-kunveno la 13-an de majo, kiam ankaŭ la proponintoj de la kantoj, eble ankaŭ la muzikistoj aŭ tekstverkistoj mem povas ion aldoni pri siaj kantoj, ni prezentos ĉiujn kantojn kaj la Resuman Filmon kaj fine povos voĉdoni tiuj, kiuj ankoraŭ ne faris tion.
- En majo, la monato de la ESC (Eurovision Song Contest = Eŭrovida Kantkonkurso) ni ofertas al vi specialan Kantoparadon:
Spektu kun ni la 🥂🥳🎶👨🎤🎹ESC(Esperanto SonCelebradon):Kantoparadego'26 kaj voĉdonu kun ni por la kanto de la jaro!🎺🎸🎷🥇🏆 (jun25-apr26)
Vestu vin elegante kaj freneze, invitu viajn amikojn, preparu por vi viajn ĉipsojn kaj fromaĝerinacojn, por ke vi sentu vin kiel esti ĉe vera ESC-vespero!
Ni prezentos al vi ĉiujn gajnintajn kantojn de la pasinta jaro (de junio 2025 ĝis aprilo 2026) kaj ankaŭ la plej sukcesajn sur la aliaj rangoj. Entute vi povas ĝui 19 kantojn kaj havos vesperon plena je muziko! Kaj vi havos entute 14 poentojn por disdoni: maksimume 4 por unu kanto!
Kiu kanto finfine meritas ricevi la titolon "Kanto de la Jaro 2026!"? (jun25-apr26)
Ĉio kuŝas en viaj manoj, ĉio dependas de viaj poentoj. Vi ankaŭ ĉi-foje povos voĉdoni rete antaŭe. Kaj post la merkredvespera Zoom-kunveno vi ekscios la "Kanton de la jaro 2026"! (junio 2025 ĝis aprilo 2026) - Entute vi havas 14 poentojn, kiujn vi rajtas kaj devas disdoni, kaj maksimume 4 poentojn al unu kanto vi rajtas doni! (Eblas doni 4 poentojn al tri kantoj kaj al alia kanto 2 poentojn aŭ eblas doni 1 poenton al po 14 kantoj aŭ eblas ĉiu ebleco inter tiuj du ekstremoj.)
- Atentu: Vi rajtas voĉdoni nur unu fojon! - Rajtas partopreni nur, kiu aŭskultis ĉiujn kantojn kaj povas kompreni almenaŭ bazan Esperanton por iom konatiĝi kun la enhavo de la kantotekstoj. Vi disdonu ĉiujn de viaj 14 poentoj - ne plu validas la poentoj, se nur sole unu kanto estas donacita per eble kvar poentoj.
Multan plezuron!
(Se estus teknikaj problemoj, bonvolu skribi al ham...@esperanto.de)
Jen la ligilo de la paĝo en Eventa Servo, kie vi trovas ĉiujn informojn kaj poste ankaŭ la rezulton:
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno por la merkredvespera kunveno la 13-an de majo ekde la 20-a horo (Berlina horzono) estas:
Kiel pasvorton enmetu la naskiĝjaron de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .
Proponoj por la 🥂🥳🎶👨🎤🎹ESC:Kantoparadego'26🎺🎸🎷🥇🏆 je la 13.05.2026, ligiloj por aŭskulti la kantojn:
Dankon al Klaas pro la realigo de la filmo!
Ligilo al la paĝo de PollUnit por voĉdoni ĝis la fino de la Zoom-kunveno merkredon vespere:
Nun estas tempo por voĉdoni. Iru al unu el tiuj ligiloj:
Vi havas 14 poentojn por disdoni, maksimume 4 al unu kanto vi rajtas doni.
Se ne eblas voĉdoni per la paĝo PollUnit aŭ se vi misklakis, skribu retpoŝton al ham...@esperanto.de kaj detale klarigu, al kiu kanto vi donas kiom da poentoj.
Atentu: la nombro de la voĉdonantoj estas limigita fare de PollUnit al 200!
Multan plezuron!
Pliajn eventojn de nia klubo vi trovas sur niaj retpaĝoj:
Korajn salutojn kaj belajn tagojn,
Heinz
PS:
Kaj jen la aliaj kunvenoj de la Ratkaptista Bando surloke kaj kun la mondo: