Fwd: [N-ro 947] UK en Belfasto nuligita: anstataŭe okazos duafoje la Virtuala Kongreso

0 views
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Jun 8, 2021, 2:24:51 PMJun 8
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen invito por la 2a VK. Se vi estas UEA- / TEJO-membro, vi povas senpage aligxi gxis la 4an de julio. Poste ankaux membroj pagas kotizon.

Kore, Julia.

---------- Forwarded message ---------
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
Date: Mo., 26. Apr. 2021 um 22:30 Uhr
Subject: [N-ro 947] UK en Belfasto nuligita: anstataŭe okazos duafoje la Virtuala Kongreso
To: <juli...@esperanto.de>



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 947
2021-04-26


UK EN BELFASTO NULIGITA: ANSTATAŬE OKAZOS DUAFOJE LA VIRTUALA KONGRESO

Konsiderante la plej lastatempajn evoluojn kaj prognozojn, la Estraro de UEA decidis kun bedaŭro nuligi la ĉeestan 106-an Universalan Kongreson (UK) en Belfasto. Anstataŭe okazos duafoje la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) dum la tagoj antaŭviditaj por la UK, nome de la 17-a ĝis la 24-a de julio, kaj sub la sama temo: “Paco kaj konfido: universalaj valoroj” (uea.org/gk/920).

La decidon motivigis la daŭraj problemoj pri la pandemio, kies evoluo estas pli negativa ol atendite. Aldoniĝas la necertecoj pri la tiamaj vojaĝkondiĉoj kaj pri la postulotaj pagendaj testoj aŭ kvaranteno kaj la nesufiĉa progreso de la vakcinado en Eŭropo kaj internacie. Sed ankaŭ kondukis al tio, ke la nord-irlandaj instancoj, pro la pandemio, bezonis okupi la planitan kongresejon. Dum nedifinita periodo la kongresejo estos uzata por vakcini homojn en Belfasto, sen la eblo uzi ĝin por aliaj celoj. La tuta situacio riskas malebligi la partoprenon en la UK por homoj el multaj landoj. Cetere oni deziras protekti la sanon de la partoprenantoj kaj ne endanĝerigi niajn gastigantojn. Tiuj motivoj postulis la nuligon.

Kiel indikite, ĉiuj aliĝkotizoj por Belfasto estos repagitaj minus 15 EUR pro administraj kostoj; alternative aliĝintoj povos plene konservi sian aliĝkotizon por unu el la du venontaj UK-oj. Ĉiuj kongresaj mendoj (kiel hoteloj kaj ekskursoj) faritaj pere de UEA aŭtomate nuliĝos; la pagitaj sumoj restos en la UEA-konto de la koncernaj kongresanoj je ilia dispono. Ĉiu aliĝinto estos rekte informita de la Kongresa Fako de UEA. Pro tio, ke la nuligo povus forte negative influi la financojn de la Asocio, aliĝintoj ankaŭ povas konsideri rezigni pri siaj aliĝkotizoj kiel donaco al UEA, informante al la Kongresa Fako.

Kvankam oni devis alveni al tiu decido, la Estraro de UEA esperas, ke la 2-a VK iugrade kompensos la nuligon de la 106-a UK. La Estraro agnoskas la laboron de la Loka Kongresa Komitato, nome Tim Owen (prezidanto), Lorna Flanagan (sekretario), Michele Gazzola (rektoro de Internacia Kongresa Universitato), Gordon Flanagan, Frank Dobbs, James McMurray kaj Movado Junulara Skota (junulara programo). Kiel en 2020 la Virtuala Kongreso klopodos honori la laboron de la ĉi-jara LKK per multaj programeroj rilataj al la 106-a UK. La formularo por aliĝi al la VK baldaŭ disponeblos; aliĝo estos senpaga por individuaj membroj de UEA, kiuj frue aliĝos. Ĉiuj bonvenas aliĝi al UEA per la reta aliĝilo: uea.org/alighoj/alighilo.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA: uea.org/aktuale/komunikoj

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/947

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu https://uea.org/via/retlistoj (necesas ensaluti)



--

-- 

Julia Noe
Wildtalstraße 20
79108 Freiburg
0049 (0) 761-47095377

---------------------------------------------------------------------------------------------------------


PS Bitte denken Sie an die Umwelt, bevor Sie diese E-Mail drucken / Pripensu medion antaux ol presi tiun retposxton. / Please think about our Environment before printing this e-mail.

  .---------.
 / _        |\______________________
| (_)       | _PGP_Key-ID:_3A4296C6_)
 \           |/                       |  | |_| |  |
  `---------'                         |_|      |_|                
CE7E 67D5 A898 6A24 0983 58B0 308B 39D0 3A42 96C6
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages