Fwd: [N-ro 1310] 111-a UK, Graz: kongresa libro kaj programo publike haveblas – daŭre eblas aliĝi… kaj kontribui per fulmprelegoj!

1 view
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Jul 24, 2026, 5:40:59 PM (2 days ago) Jul 24
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen pliaj informoj pri UK.

Hier weitere Infos zum UK.

Kore, Julia.

---------- Forwarded message ---------
Von: <juli...@esperanto.de>
Date: Mi., 8. Juli 2026, 20:18
Subject: Fwd: [N-ro 1310] 111-a UK, Graz: kongresa libro kaj programo publike haveblas – daŭre eblas aliĝi… kaj kontribui per fulmprelegoj!
To: Juliaenoe <Juli...@gmail.com>




-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1310] 111-a UK, Graz: kongresa libro kaj programo publike
haveblas – daŭre eblas aliĝi… kaj kontribui per fulmprelegoj!
Datum: 2026-07-07 20:22
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
An: juli...@esperanto.de

-------------------------

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1310
2026-07-07
-------------------------

111-A UK, GRAZ: KONGRESA LIBRO KAJ PROGRAMO PUBLIKE HAVEBLAS – DAŬRE
EBLAS ALIĜI… KAJ KONTRIBUI PER FULMPRELEGOJ!

La kongresa libro kaj programo de la 111-a Universala Kongreso de
Esperanto (UK) estas nun publike disponeblaj ĉe:

        * https://uk.esperanto.net/2026/kongresalibro;
        * https://uk.esperanto.net/2026/programo.

La kongresa libro prezentas la organizantojn de la kongreso kaj
kunlaborantojn de UEA, la ĉi-jaran imponan kongresejon, ĉiujn gravajn
informojn pri Graz (Graco) kaj priskribojn de la riĉa programo, kiu
faras el la 111-a UK unu el la plej grandaj internaciaj kulturaj kaj
lingvaj renkontiĝoj de la jaro, kun pli ol unu semajno da unikaj
prelegoj, koncertoj, kursoj kaj interagoj. Pli ol 1070 homoj el 63
landoj jam aliĝis! Kaj daŭre eblas tion fari ĉe
https://uk.esperanto.net.

La ĉi-jara programo montras la eksterordinaran diversecon de la UK.
Krom aparta serio de programeroj ligita al la kongresa temo "Volontulado
en la servo al daŭripova evoluigo", dum la ok tagoj de la UK okazos:

        * sciencaj prelegoj kadre de la Internacia Kongresa Universitato
(IKU);
        * diskutoj pri artefarita intelekto, edukado, lingvopolitiko,
internacia kunlaborado kaj daŭripova evoluigo;
        * koncertoj, teatraĵoj, ekspozicioj kaj literatura programo;
        * kursoj kaj ekzamenoj por diversaj niveloj de Esperanto kaj enkonduka
kurso pri la (aŭstra) germana lingvo;
        * programo por la junularo;
        * programo por infanoj;
        * futbala matĉo;
        * strategiaj forumoj kaj kunvenoj de dekoj da fakaj kaj landaj
asocioj;
        * unikaj ekskursoj, vesperoj kaj multaj neformalaj renkontiĝoj.

Inter la elstaraj temoj troviĝas prelegoj pri artefarita intelekto,
kosmologio, biologio, psikologio, historio, muziko, klimato,
volontulado, internaciaj rilatoj kaj kultura heredaĵo, montrantaj la
amplekson de Esperanto kiel laborlingvo por internacia interŝanĝo de
ideoj kaj solidareco. Krome, konstante dum la UK funkcios la kongresa
libroservo, kie vi povos aĉeti multajn Esperantajn librojn.

Ĉu plaĉus al vi prezenti ion interesan en kvin minutoj? Se jes, elektu
la temon vi; la sola regulo estas, ke vi prezentu _mallonge _en
Esperanto. Jen do okazo por ekzerci vin pri Esperanto kaj kontribui al
la UK, rakontante dum mallonga tempo ion pripensigan al amikema
spektantaro. La sesio okazos posttagmeze en vendredo kaj estos perfekta
unua paŝo por tiuj, kiuj ankoraŭ ne prelegis en nia lingvo. Por
fariĝi fulmprelegonto bonvolu plenigi la formularon ĉe
mallonge.net/fulmprelegoj [1].

Krom la eblo kontribui per fulmprelegoj, daŭre eblas aliĝi ankaŭ al
kelkaj tuttagaj kaj duontagaj ekskursoj en Graz kaj ĝia ĉirkaŭaĵo.
Aparte rekomendata estas la postkongresa ekskurso, dum kiu oni vizitos
la najbaran landon - Slovenion - kaj la sudan parton de Aŭstrio. La
lokoj rapide elĉerpiĝas! Eksciu ĉiujn detalojn pri la ekskursoj en la
Dua Bulteno: https://uk.esperanto.net/2026/duabulteno.

Graz estas urbo facile atingebla, aparte se vi venas el Aŭstrio,
Germanio, Francio, Italio, Slovenio, Hungario, Slovakio, Ĉeĥio,
Pollando kaj aliaj najbaraj landoj, kio faras ĝin daŭre alloga por
novaj partoprenontoj. Eksciu pli pri la alvenebloj kaj transport-rabatoj
por kongresanoj ĉe https://uk.esperanto.net/2026/alvenebloj.

Ne maltrafu la okazon daŭre aliĝi al la 111-a UK kaj partopreni tiun
unikan semajnon de internacia dialogo, kulturo kaj amikeco:
https://uk.esperanto.net. Ni antaŭgojas revidi vin en Graz!

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [2]

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [3]

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1310
La Gazetaraj Komunikoj estas abonitaj en HTML-formato, kodigo UTF-8.

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [4] (necesas ensaluti)

Links:
------
[1] http://mallonge.net/fulmprelegoj
[2] https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[3] https://uea.org/aktuale/komunikoj
[4] https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages