Karaj,
jen plia novajxo pri UK.
Hier noch eine Nachricht zum UK.
Kore, Julia.
-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1279] 111-a UK, Graz: Alvoko por la 48-a Esperantologia
Konferenco de CED
Datum: 2026-01-23 19:11
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <
g...@co.uea.org>
An:
juli...@esperanto.de
-------------------------
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1279
2026-01-23
-------------------------
111-A UK, GRAZ: ALVOKO POR LA 48-A ESPERANTOLOGIA KONFERENCO DE CED
La organizantoj alvokas ĉiujn fakulojn, esploristojn kaj ĉiujn
kongresanojn partopreni en la 48-a Esperantologia Konferenco sub
aŭspicio de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj
Problemoj (CED) de UEA. La Konferenco okazos la 6-an de augusto 2026,
kadre de la 111-a Universala Kongreso de Esperanto en Graco, Aŭstrio
(1-a ĝis 8-a de augusto 2026).
La programo enhavos plurajn dudek-minutajn prelegojn kun tempo por
demandoj kaj diskuto. Fine de la tago ni okazigos rondan tablon pri la
nunaj esploraj linioj kaj defioj de esperantologio rilate al la
traktitaj temoj.
Ni bonvenigas proponojn de prelegoj pri Esperanto-rilataj esplorobjektoj
en fakoj kiel lingvistiko, historio, sociologio, ekonomiko, juro,
antropologio kaj literaturaj studoj; ankaŭ bonvenas interfakaj
proponoj.
Gastante en la lando de unu el la plej ampleksaj bibliotekaj kolektoj de
interlingvistiko en la Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno - kun la
Esperanto-Muzeo -, ni deziras inter aliaj temoj aparte fokusi al la
laboro de bibliotekoj kaj arkivoj por la scienca studo de Esperanto kaj
planlingvoj. Ni jam invitis fakajn prelegantojn pri tiuj temoj kaj
bonvenigas pliajn proponojn.
Inter la ricevitaj proponoj ni elektos tiujn, kiujn ni invitos prelegi
en la Konferenco. Surbaze de la prezentoj ni instigos kelkajn el la
prelegintoj verki siajn tekstojn por publikigo kaj submeti ilin por
juĝlego kaj redakto cele al publikigo en la revuo Esperantologio /
Esperanto Studies [1].
Ni invitas ĉiujn fakulojn - precipe junulojn kaj unuafojajn
partoprenantojn - sendi proponojn pri prelegoj. Proponojn, enhavantajn
inter 150 kaj 200 vortojn, bonvolu sendi al la retadreso
ek...@interlingvistiko.net. La limdato por proponoj estas la 30-a de
aprilo 2026.
Por informiĝi pri la programo de antaŭaj Esperantologiaj Konferencoj
kaj pri la revuo Esperantologio / Esperanto Studies, vizitu la retejon
de CED [2]:
https://interlingvistiko.net/interlingvistiko/ [2]
Klaus Schubert kaj Bengt-Arne Wickström
Organizantoj de Esperantologia Konferenco 2026
Ĉiuj estas invitataj aliĝi al la 111-a UK:
https://uk.esperanto.net
[3]. La kotizoj havas rabatojn de la dua aliĝperiodo (ĝis la 31-a de
marto 2026). Donace subteni la 111-an UK-on eblas interalie pere de la
Fondaĵo Partoprenu UK:
https://uea.org/alighoj/donacoj/partoprenu_uk
[4]. UEA dankas al ĉiuj, kiuj rekte aŭ nerekte kontribuas por la
sukceso de la 111-a UK en Graco, Aŭstrio.
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [5]
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [6]
La rekta ligilo por la komuniko:
https://uea.org/gk/1279
Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [7] (necesas ensaluti)
Links:
------
[1]
https://interlingvistiko.net/interlingvistiko/#revuo
[2]
https://interlingvistiko.net/interlingvistiko/
[3]
https://uk.esperanto.net/2026
[4]
https://uea.org/alighoj/donacoj/partoprenu_uk
[5]
https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[6]
https://uea.org/aktuale/komunikoj
[7]
https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu