Fwd: [N-ro 1286] #Kalocsay50 – 50 jaroj memore al Kálmán Kalocsay

0 views
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Mar 13, 2026, 12:48:37 PM (2 days ago) Mar 13
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen memore al Kalocsay.

In Erinnerung an Kalocsay.

Kore, Julia.


Kvindek jarojn post Kalocsay
La fama “parnasismo” kiun li kunarkitektis kun Gaston Waringhien ligis la projekton de eksplicita, instruebla poetiko al la praeŭropaj precedencoj. Sed la karno per kiu Kalocsay vestis la parnasajn ostojn manifestis version de tiu projekto tute personan, ne instrueblan. Tion skribas Probal Dasgupta okaze de la kvindeka datreveno de Kálmán Kalocsay (1891–1976).


-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1286] #Kalocsay50 – 50 jaroj memore al Kálmán Kalocsay
Datum: 2026-02-25 16:31
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
An: juli...@esperanto.de

-------------------------

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1286
2026-02-25
-------------------------

#KALOCSAY50 – 50 JAROJ MEMORE AL KÁLMÁN KALOCSAY

2026 markas respektive 50 kaj 20 jarojn post la forpasoj de Kálmán
Kalocsay (1891-1976) kaj William Auld (1924-2006), du el la plej influaj
poetoj, tradukistoj kaj kulturaj organizantoj en la historio de
Esperanto. Okaze de tiu memordatreveno Universala Esperanto-Asocio (UEA)
lanĉas la iniciatojn #Kalocsay50 kaj #Auld20 por instigi la realigon de
serio de kulturaj agadoj tra la jaro omaĝe al la poetoj kaj iliaj
verkaroj kaj heredaĵoj.

#Kalocsay50

Kalocsay estis ne nur elstara poeto, sed ankaŭ stilnormiganto kaj
kunredaktoro de la revuo _Literatura Mondo_, kiu markis epokon en la
evoluo de la Esperanta literaturo. Per siaj tradukoj de mondliteraturaj
klasikuloj kaj per sia propra poezio li montris la esprimkapablon de
Esperanto je plej alta arta nivelo. Samtempe li aktive laboris por
videbligi aliajn verkistojn kaj por konstrui ampleksan panoramon de la
kultura vivo en nia lingvo (kion simile faris ankaŭ Auld).

La 27-an de februaro 2026 ni atingas la 50 jarojn sen la verkanta plumo
de Kalocsay. Kiel unua simbola ago la Libroservo de UEA proponis kiel
specialan oferton de februaro la libron _Izolo_ [1], poemaron eldonitan
en 1977, unu jaron post la morto de la aŭtoro, sed mem preparita por
eldono en 1939, kio ne okazis pro la Dua Mondmilito. Kontribuis por la
finfina eldono Auld mem, pro kio tiu leginda libro bone simbolas la
daton. Ĝis la fino de februaro la Libroservo ofertas _Izolo_ kontraŭ
nur 2,67 EUR.

Jam la 20-an de februaro la Prezidanto de UEA faris specialan kulturan
intervenon en la 10-a Kuba Esperanto-Renkontiĝo, en Havano, kie li
persone partoprenis kiel honora gasto kaj festpreleganto. Maia prezentis
kaj deklamis ne nur el _Izolo_, sed ankaŭ el la libroj _Rimportretoj_
kaj _Rimleteroj_ (ankaŭ lige kun Auld). La 21-an de februaro, Tago de
la Gepatra Lingvo, la Esperanto-klubo de Debrecen renkontiĝis ĉe la
Biblioteko Méliusz por paroli pri Kalocsay kaj lia verkaro. Kaj mem la
27-an de februaro, en Budapeŝto, reprezentantoj de hungaraj
Esperanto-organizaĵoj kaj UEA omaĝos Kalocsay per publika florkronado
ĉe la memortabulo sur lia iama loĝdomo: je 15:00 ĉe strato Nyúl n-ro
4. La organizadon de tiu ago UEA dankas al Szilvási László, kunlabore
kun la Komisiono de UEA pri ZEO-j kaj la Estrarano de UEA pri Kulturo,
Zdravka Boytcheva.

Kadre de #Kalocsay50 UEA kuraĝigas asociojn kaj ĉiujn
Esperanto-grupojn kaj individuojn entrepreni tra la jaro renkontiĝojn
kaj diverstipajn okazojn por omaĝi, memori kaj ĉefe studi la vivon kaj
verkojn de Kalocsay, kio mem estas valora heredaĵo de nia lingvo.
"Kalocsay estas konata kiel poeto kaj tradukisto, sed lia talento estis
pli vasta: li ankaŭ interesiĝis pri muziko kaj eĉ komponis por kelkaj
el siaj poemoj kaj tradukaĵoj. En 2026 ni volas montri Kaloĉajon ne
nur kiel gravan historian figuron, sed kiel vivan inspirfonton por
kreado kaj kleriĝo, por plu sonigi la esperantan kulturon al la nunaj
kaj novaj generacioj", komentis Boytcheva. "El la laboro de Ada
Csiszár, proksima persona kunlaboranto de Kalocsay kaj parta heredanto
de liaj aŭtoraj rajtoj, eblas scii, ke la muzikemon li heredis de sia
patro, kiu elstare bone ludis violonon, kaj ke en siaj studentaj jaroj
Kalocsay lernis ludi pianon kaj lerte ludis fluton", komplementas
Szilvási. Danke al la laboro de Csiszár kaj hungaraj esperantistoj,
estas retejo [2] de kie oni povas senpage legi preskaŭ ĉiujn verkojn
de kaj pri Kalocsay.

Antaŭviditaj pri #Kalocsay50 kaj #Auld20 estas programeroj en la 111-a
Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Graco, Aŭstrio, kaj en la
Virtuala Kongreso, kunlabore kun Akademio Literatura de Esperanto
(aliĝi al la UK eblas per https://uk.esperanto.net). Aldone menciindas,
ke la revuo _Literatura Vivo_, kun kiu UEA kunlaboras, lanĉis la
specialan literaturan konkurson Kalocsay [3].

Krom organizi agadojn, gravas raporti pri ili, pro kio utilas la
kradvorto #Kalocsay50 kaj #Auld20 apud #Esperanto ĉefe en sociaj retoj.
Pri #Auld20 UEA baldaŭ komunikos, samkiel pliaj informoj pri la
programoj tra la jaro estos publikigataj en la retejo de la Asocio kaj
ĝiaj komunikkanaloj, pro kio ĉiuj bonvenas diskonigi kaj senpage aboni
[4] la gazetarajn komunikojn de UEA.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [5]

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [6]

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1286
La Gazetaraj Komunikoj estas abonitaj en HTML-formato, kodigo UTF-8.

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [7] (necesas ensaluti)

Links:
------
[1] https://katalogo.uea.org/?inf=1697
[2] https://egalite.hu/kalocsay/
[3] https://www.sinoatlantic.com/vivo/konkurso.html
[4] https://uea.org/via/retlistoj?listo=gk
[5] https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[6] https://uea.org/aktuale/komunikoj
[7] https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages