Fwd: Invito al la 75-a Kultura Semajnfino de Sarlanda Esperanto-Ligo

0 views
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Feb 22, 2026, 7:40:03 AM (yesterday) Feb 22
to Bavelo aktuell, Martin Thorenz
Karaj,

jen invito al la 75-a Kultura Semajnfino de Sarlanda Esperanto-Ligo.

Hier die Einladung zum 75-a Kultura Semajnfino der Sarlanda Esperanto-Ligo.

Kore, Julia.


---------- Forwarded message ---------
Von: <martin....@esperanto-sarlando.info>
Date: Sa., 21. Feb. 2026, 10:49
Subject: Invito al la 75-a Kultura Semajnfino de Sarlanda Esperanto-Ligo
To: <martin....@web.de>


 
Kara samideanino, kara samideano,
 
vi ricevas tiun ĉi retposhton, ĉar vi jam interesighis pri la Kultura Semajnfino de Sarlanda Esperanto-Ligo en la pasinteco.
 
Sarlanda Esperanto-Ligo okazigos sian 75-an Kulturan Semajnfinon de la 26-a ĝis la 28-a de junio 2026 en la Kardinal-Wendel-Domo en Homburgo. (https://www.kardinal-wendel-haus.de/)

Atendas vin interesa programo (elŝutebla dokumento ankoraŭ ne estas, sed venos) konsistanta el aktivaĵoj, diversaj prelegoj por Esperanto-parolantoj, kursoj por progresintoj kaj komencantoj. En la libroservo de Jean-Luc Thibias vi certe trovos allogan legaĵon kaj esperantaĵojn.

Ni komencos la semajnfinon jam vendrede posttagmeze per via alvojaĝo kaj post la vespermanĝo ni aŭskultos koncerton de JoMo kaj poste ni kunsidos en etosa rondo en la knajpo (sarlande: vertŝaft').

La sabaton ni dediĉos al prelegojatelieroj, lingvokursoj por komencantoj kaj progresintoj kaj busekskurso al interesa sarlanda vidindaĵo , la Aventura Minejo Velsen (rigardu la ligilon: Startseite | Erlebnisbergwerk Velsen)
Post la busekskurso estos ebleco partopreni ekumenan diservon en Esperanto.

La kulmino de la Kultura Semajnfino estos  bela, bongusta, (laŭeble plenaera) bankedo kun kradrostaĵoj en gaja etoso sekvita de koncerto de la konata esperantista muzikisto Kaŝi je sabato vespere.

Dimanĉon matene ni daŭrigos la programon per prelegoj kaj atelieroj ĝis la komuna tagmanĝo.

La aliĝilon vi trovas ĉi-tie: Kultura Semajnfino 2026 | Esperanto in Deutschland
 
Ne maltrafu nian beletosan jubilean eventon kaj aliĝu tuj! Se vi jam aliĝis, des pli bone. 
 
Amike salutas vin
 
Martin Thorenz
(prezidanto de SEL)
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages