Divertemaj novajxoj de Libera Folio

0 views
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Jul 11, 2025, 3:05:18 AM7/11/25
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen diverstemaj novajxoj de Libera Folio.

Hier Neuigkeiten zu verschiedenen Theman von Libera Folio.

Kore, Julia.

Kiu respondecas pri Esperantaj arĥivoj?
Esperantistoj bone elektu siajn batalojn por savi la postlasitajn paperojn de aktivuloj kaj organizaĵoj – ne ĉiuj esperantaj dokumentaroj estas akcepteblaj en arĥivejoj. Aliflanke, ni ankaŭ devas lerni kiel marĉandi ruze por plialtigi ilian valoron, skribas Rubeno Fernández Asensio en sia vidpunkta artikolo.


Pli da membroj pagas malpli al UEA (LF)
“Nu, bonŝance ni savis la asocion.” Tiu estas la konkludo de ĝenerala direktoro Martin Schäffer surbaze de la ekonomia rezulto de Universala Esperanto-Asocio dum la jaro 2024. La asocio laŭ li ŝparis amason da mono malpliigante la oficistaron – sed devis urĝe dungi du pliajn oficistojn por ricevi administran subvencion de EU. Unu el la dungitoj tuttempe okupiĝos pri havigo de subvencioj.


Fernando Maia estos prezidanto de UEA
La sola kandidato por la posteno de prezidanto de UEA estas Fernando Maia, nuna vicprezidanto de la asocio. Kiel unuan vicprezidanton la elekta komisiono proponas Sean Ó Riain. Rekandidatis por estrara posteno ankaŭ alia nuna vicprezidanto, Amri Wandel, sed lin la elekta komisiono ne mencias en sia propono.


Panikaj decidoj, nula informado
La decido pri la venontjara Universala Kongreso estis farita lastmomente, sen ajna publika diskuto aŭ eĉ anticipa informado al la komitato de UEA. Neniam antaŭe du sinsekvaj kongresoj okazis geografie tiel proksime unu al la alia, kaj neniam post Hamburgo 1974 oni tiel malfrue anoncis la kongresurbon.


Ĉu Esperanto fiaskis aŭ sukcesis?
Ĉu Esperanto estas lingvo sen historio kaj kulturo? Ĉu Esperanto fiaskis, aŭ ĉu male ĝi jam sukcesis? En vidpunkta artikolo Liu Xiaozhe pripensas, kion povas fari la Esperantista komunumo por adaptiĝi al la aktuala mondo.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages