jen invitoj al eventoj.
Hier die Einladungen zu Veranstaltungen.
Kore, Julia.
Aliĝu al JES 2025/'26 en Burg (Spreewald)!
La aliĝilo por la venonta Junulara E-Semajno (JES) jam estas malfermita! 🥳 Ĉi-jare ni renkontiĝos en la ĉarma urbo Burg (Spreewald), Germanio, de la 28a de decembro 2025 ĝis la 4a de januaro 2026. Atendas vin internacia etoso, ekskursoj, koncertoj, novjarfesto kaj multe pli! ☃️ Ne maltrafu la eblecon festi la jarfinon kun la Esperanta junularo! Aliĝu nun: 🔗
jes.esperantojugend.de🌍 Retoso 2025 alproksimiĝas! 🎉
De la 9-a ĝis la 12-a de majo 2025, revenas Retoso, la plej mojosa reta evento de TEJO! 🌟 Ĉi tio estas unika ŝanco konekti kun esperantistoj el la tuta mondo, lerni, amuziĝi kaj kontribui per viaj ideoj. Aliĝo jam malfermiĝis, kaj vi jam povas sendi viajn kontribuojn! Ĉu vi volas prezenti, organizi atelieron aŭ proponi interagan programerojn? Ĝi estas senpaga kaj malferma al ĉiuj!
Simple plenigu tiun ĉi formularon por aliĝi:
https://mallonge.net/retoso2025aligxilo kaj sendu ĉi tie viajn kontribuojn:
https://mallonge.net/kontribuu-al-retoso2025 Ne maltrafu la ŝancon esti parto de Retoso 2025! Partoprenu, kundividu kaj ĝuu la magion de Esperanto en dinamika kaj internacia etoso. 🚀💚 pliaj informoj:
http://retoso2025.tejo.org/