invito al Amika Tago

1 view
Skip to first unread message

unie...@posteo.de

unread,
Jun 7, 2025, 9:36:24 PM6/7/25
to Bavelo aktuell

Karaj amikoj, 

(eo) jen por la movigxemaj amikoj inter ni 
la invito al Amika Tago en Staufen, jam venontsabate.
Cxiuj estas kore invitataj.

(de) anbei für die unter uns, die es mögen sich zu bewegen,
hier die Einladung zum Amika Tago (Freundschaftstag) in 
Staufen -- am kommenden Samstag
Alle sind herzlich eingeladen.

Amike, Ursula

--

Ursula Niesert · Ursula....@esperanto.de
nova poŝtkesto: unie...@posteo.de · tel (+49) 761 - 289 299

____________________________________________________

Ne diru, ke vi povas fari nenion. La plej grava batalkampo situas ekzakte inter viaj oreloj.
Sag nicht, Du kannst nichts tun. Das wichtigste Schlachtfeld liegt genau zwischen deinen Ohren.
Alivorte: Ĉiam kaj ĉie atentu pri propagando.
In anderen Worten: Achte immer und überall auf Propaganda.

Invito al Staufen – Amika Tago 14. JUN 2025

Staufen estas belega urbeto, kiun ni ĝuos promenante. Krom tiu beleco estas tri temoj, kiuj en Staufen altrudiĝas per si mem:

  •  

    Faust (esp: d-ro Faŭsto) – La fama alkemisto, kiu – laŭdire – faris kontrakton kun la diablo (Mefistofelo) kaj fine estis forportita/mortigita de la diablo en Staufen.
    pentraĵo sur la muro de gastejo Löwen, ĉe la urba placo

     

Jen la teksto:
En la jaro 1559 mizere mortis en gastejo Leono en Staufen la doktoro Faŭsto, stranga amanto de la nigra arto. Homoj rakontas, ke unu el la plej superaj diabloj, nome Mefistofelo, kiun li dumvive ĉiam nomis sian bofraton, post la fino de la kontrakto post 24 jaroj – rompis lian nukon kaj sendis la kompatindan animon al la eterna damniĝo. ……. Pli surloke.

  •  

    La Badena revolucio de 1848 (gvidata de Friedrich Hecker, Gustav Struve kaj aliaj). La ribelantoj sub la moto „Prospero, edukado, libereco por ĉiuj” direktiĝis tra Staufen al Freiburg.

     

Jen la teksto:
En la jaro 1848. Gastejo Krono.
Mi, la mastro de gastejo Krono en Staufen.
Mi ne toleras, ke oni mortpafu min!

……. Pli surloke.

 

  •  

    fendaĵoj en multaj domoj ĉirkaŭ la urbodomo post geoterma borado

     

En la jaroj2006 komenciĝis kompleta „sanigado” de la malantaŭa parto de la urbodomo. La urba konsilantaro unuanime decidis instali ‚daŭrigeblan‛ hejtadon surbaze de geotermo. De tiam montriĝas fendaĵoj kaj konatigis Staufen landvaste.

……. Pli surloke.

 

Konkrete ni imagas jenon por la Amika Tago, la 14an de junio 2025:

10:30 renkontiĝo ĉe la stacidomo de Staufen

(Frajburganoj alveturos trajne je la 10a15 – foriro el Freiburg 9:42 el kajo 5)

urbopromenado

12:30 gastejo Kornhaus, ĉe la centra placo.

(La manĝoproponojn vi trovas jam interrete: <http://www.kornhaus-staufen.de/page/03_speisekarte>)

 

Poste (proksimume je la 14-a) ni povas – laŭ la vetero ;-)
– decidi la daŭrigon. Ni havas ekzemple jenajn eblecojn:

  • grimpi al la kastelo --- por la sportemuloj inter ni ;-)

  • viziti muzeon pri ceramikaĵoj aŭ pri Badena kulturo

  • daŭrigi la esploradon de la urbo – laŭ unu aŭ alia temo

 

Ni Frajburganoj elkore invitas vin partopreni kaj ĝojas pri komuna entrepreno.

En kazo de surloka perdiĝo aŭ iu alia problemo, vi alvoku
Ursula +49 175 3823 071
Julia +49 176 4100 1481

Estus belege, se vi skribe indikas vian partoprenon al Amik...@posteo.de

Dankon! Ĝis baldaŭa revido!

Ursula

 





Amika Tago 20250614 en Staufen.pdf
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages