Fwd: [N-ro 1245] Premio Deguĉi 2025 al Mónika Molnár

1 view
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Aug 17, 2025, 5:14:57 AMAug 17
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen plia premiito. Gratulojn al Monika.

Hier noch eine Preisträgerin.

Kore, Julia.

---------- Forwarded message ---------
Von: <juli...@esperanto.de>
Date: Mi., 6. Aug. 2025, 23:38
Subject: Fwd: [N-ro 1245] Premio Deguĉi 2025 al Mónika Molnár
To: Juliaenoe <Juli...@gmail.com>




-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1245] Premio Deguĉi 2025 al Mónika Molnár
Datum: 2025-08-02 22:20
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
An: juli...@esperanto.de

-------------------------

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1245
2025-08-02
-------------------------

PREMIO DEGUĈI 2025 AL MÓNIKA MOLNÁR

La Premio Onisaburo Deguchi aŭ simple Premio Deguĉi estas monpremio
administrata de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kiu celas regule
distingi la plej meritajn projektojn kaj agantojn (individuojn aŭ
organizaĵojn), kiuj aktivas sur la kampo de utiligo de Esperanto kiel
potenca rimedo por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo
de L. L. Zamenhof, la instruoj de Deguĉi Onisaburo kaj la Statuto de
UEA, kiu listigas inter siaj celoj (art. 3ĉ) "kreskigi inter siaj
membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili la komprenon
kaj estimon por aliaj popoloj".

La premio Onisaburo Deguchi estis fondita en 1987, okaze de la Centjara
Jubileo de Esperanto, kaj tiel titolita honore al la japano Deguĉi
Onisaburo, kunfondinto de la Oomoto-movado, kiu en 1923 enkondukis en
sian agadon Esperanton kiel internacian komunikilon por la disvastigo de
la ideoj pri universala homamo kaj monda paco. Spegule al la ideoj de
Zamenhof kaj Deguĉi la premio celas honori tiujn, kiuj pleje kontribuas
al la realigo de la bazaj celoj de UEA. Ĝi konsistas el diplomo kaj
monsumo. Pri la aljuĝo respondecas sola la Estraro de UEA laŭ specifa
regularo.

La premio Deguĉi por 2025 estas aljuĝita al Mónika Molnár (Hungario
/ Svislando).

Mónika Molnár naskiĝis la 28-an de julio 1975 en Hungario kaj loĝas
ekde 2003 en Svislando. Diplomita instruisto pri informadiko, italaj
lingvo kaj literaturo, kino, esperantologio kaj interlingvistiko. De
jaroj laboras en malgranda fondaĵa lernejo "La Granda Ursino" en La
Chaŭ-de-Fonds (www.grande-ourse.ch [1]), kie ŝi instruas matematikon,
sciencojn, manlaborojn kaj Esperanton al 6-15 jaraj gelernantoj.

Eklernis Esperanton en 1993 kaj ekde tiam okupiĝas pri la lingvo
diversmaniere kaj diversterene, membras en ILEI /1994/, UEA /1995/, HEJ
(Hungara E-Junularo) /1994/, SES (Svisa Esperanto Societo), IRE
(Internacia Rajtigita Ekzamenantaro) /2005/, IEK (Internacia Ekzamena
Komisiono) /2007/ kaj estas rajtigita ekzamenanto laŭ la KER-sistemo
/2009/.

Plenumis arkiv-laborojn en/por la biblioteko de CDELI en La
Chaŭ-de-Fonds, kunlaboris kaj ilustris la librojn "Okulo" kaj
"Okulo-Gvidilo" (E-lernolibro por infanoj kaj gvidlibro por instruistoj,
ILEI, Budapeŝto), kunlaboras (ilustrado, rubrik-redaktado) en Juna
Amiko (E-revuo por lernejanoj kaj komencantoj, ILEI), organizis
esperantajn lingvokursojn, kunlaboras ĉe edukado.net (paĝaro por
Esperanto-instruistoj, kursorganizantoj kaj memlernantoj), kadre de IRE
(Internacia Rajtigita Ekzamenantaro, ILEI) preparis ILEI-ekzamenojn,
kunlaboris pri KER-ekzamenoj.

Gvidis kursojn en/pri Esperanto, itala kaj hungara lingvoj en pluraj
landoj, ekzamenas laŭ ILEI- aŭ KER-sistemoj kaj ekde 2003 instruas
interalie Esperanton en la lernejo "La Granda Ursino" kaj korespondigas
siajn gelernantojn kun diverslandaj samaĝuloj. La 15-an de decembro
2012 Mónika Molnár eniris la panteonon de la retejo edukado.net [2].
Fonto de la informoj:
https://edukado.net/biblioteko/panteono?iid=111&s=1e5f2fd4afe83c3cfc2c7764b3c0c98d
[3]

Ŝia laboro por edukado de infanoj cele al mondcivitaneco per Esperanto
plene meritigas ŝin por la Premio Deguĉi 2025. UEA varme gratulas al
Mónika kaj dankas ŝin pro tiu laboro.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [4]

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [5]

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1245

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [6] (necesas ensaluti)

Links:
------
[1] https://www.grande-ourse.ch
[2] https://edukado.net
[3]
https://edukado.net/biblioteko/panteono?iid=111&s=1e5f2fd4afe83c3cfc2c7764b3c0c98d
[4] https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[5] https://uea.org/aktuale/komunikoj
[6] https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages