Bv. partopreni la UNESKO-enketon, ...

2 views
Skip to first unread message

unie...@posteo.de

unread,
Apr 24, 2021, 9:39:37 AM4/24/21
to Bavelo aktuell
... ĝi estas la unua UNESKO-enketo en Esperanto (danke al Renato Corsetti !!!)
Ĝi estas mallonga kaj ne bezonas pli ol unu minuton de via valora tempo!
Partoprenu ĝin antaŭ fino de aprilo, prefere tuj.


Jen la gazetar-komuniko de UEA (https://uea.org/gk/943a1):


N-ro 943 (2021-04-10)

Unesko unuafoje faras enketon per Esperanto - UEA alvokas ĉiujn esperantistojn partopreni
[ Kun afabla peto republikigi la mesaĝon en viaj lokaj, landaj kaj aliaj komunikiloj. Dankon! ]

La ĉefa celo de Unesko estas kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per kunlaborado inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado. Per tio oni antaŭenigas universalan respekton al justeco, al la regado de leĝo kaj al homaj rajtoj, fundamentaj liberecoj kaj toleremo, kiuj estas konfirmitaj por la popoloj de la mondo, sendepende de raso, sekso, lingvo, aŭ religio, laŭ la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj. Unesko ankaŭ kontribuas al daŭripova disvolviĝo kaj protektado de endanĝerigitaj lingvoj. Por evoluigi la realigon de la celoj, ekde 1971 ĝis 2015, Unesko trifoje publikigis serion de Tutmondaj Raportoj pri Edukado kaj planas publikigi la novan raporton Futuroj de Edukado: Lerni fariĝi (Futures of Education: Learning to Become) en novembro 2021.

Por vaste kolekti ideojn kaj bone prepari la tutmondan raporton, Unesko fondis Internacian Komisionon pri Futura Edukado kun 17 altrangaj fakuloj el diversaj landoj, estratan de s-ino Sahle-Work Zewde, la Prezidento de la Federacia Demokrata Respubliko Etiopio. Unesko publikigis 1-minutan enketilon en 17 lingvoj, inkluzive Esperanton danke al la iniciato kaj traduko de Renato Corsetti.

UEA traktas tion kiel ŝancon por esperantistoj esprimi siajn opiniojn en la tutmonda raporto pri edukado. Tio estos grava ago laŭ la strategiaj planoj disvastigi la idealojn kaj valorojn de Unesko per Esperanto kaj por vidigi al Unesko la utilecon de nia lingvo. Ju pli multaj esperantistoj plenigos la enketilon, des pli klare la lingva valoro estos videbla al Unesko. UEA do alvokas, ke ĉiu esperantisto investu unu minuton plenigi la facilan enketilon laŭ la indiko sur la retejo en.unesco.org/futuresofeducation/top-3-challenges-and-purposes-education/Esperanto  aŭ mallonge: bit.ly/enketounesko2021. Ĉiuj Esperanto-organizoj, grupoj kaj kluboj dissendu anoncojn por instigi esperantistojn partopreni. La enketado finiĝos en la fino de aprilo.

Por doni nian kontribuon kaj influon al la Tutmonda Raporto de Unesko, UEA planas speciale sendi al Unesko proponan raporton, laŭ la indikoj de Unesko: kiel edukado povas esti uzata por formi la futurojn de la homaro kaj la planedo: kio devas esti memorata kaj kio devas esti akcentita pri ĉi tiuj du aferoj. UEA invitas talentajn esperantistojn sendi siajn proponojn al la dua vicprezidanto de UEA, Trezoro Huang Yinbao tre...@qq.com kaj al la ĉefreprezentanto de UEA ĉe Unesko François Lo Jacomo fran...@lojacomo.eu antaŭ la 20-a de aprilo 2021. La proponoj povas esti tre konkretaj aŭ ĝeneralaj. La fina propona raporto devas esti maksimume 1000 vortojn longa.

Atentu: Bonvolu nepre uzi komputilon por plenigi la demandaron, ĉar sur telefono foje ne aperas la fina butono "Sendu".




--
Ursula Niesert
Ursula....@esperanto.de
nova poŝtkesto: unie...@posteo.de
tel (+49) 761 - 289 299
____________________________________
La plej pribatalata tereno de la mondo situas ekzakte inter viaj oreloj.
Das meistumkämpfte Gebiet liegt genau zwischen deinen Ohren.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages