jen nova agadkampo de TEJO.
Hier ein neues Arbeitsfeld von TEJO.
Kore, Julia.
-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1264] La Esperanto-movado plu reprezentata en CoNGO: TEJO
en la nova estraro
Datum: 2025-11-06 17:42
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <
g...@co.uea.org>
An:
juli...@esperanto.de
-------------------------
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1264
2025-11-06
-------------------------
LA ESPERANTO-MOVADO PLU REPREZENTATA EN CONGO: TEJO EN LA NOVA ESTRARO
Fine de oktobro 2025, en Novjorko, okazis la ĝenerala asembleo de
CoNGO, la Konferenco de Ne-Registaraj Organizaĵoj (NRO-oj) en Konsulta
Rilato kun Unuiĝintaj Nacioj (UN). Dum ĝi estis elektita nova estraro
por gvidi la Konferencon.
UEA de jardekoj aktivas en CoNGO, reprezentante la Esperanto-movadon kaj
ĝian engaĝiĝon por internacia dialogo kaj lingvaj rajtoj en la kadro
de UN. En 2022 UEA kaj aliaj pli ol 20 NRO-oj kunfondis en CoNGO la
Komitaton de NRO-oj pri Lingvoj (CoLL) por doni pli grandan atenton al
lingvaj aferoj ĉe UN, lingva egaleco kaj forigo de lingva
diskriminacio. La postenojn de prezidanto kaj vicprezidanto de la
komitato okupas la reprezentantoj de UEA ĉe UN en Novjorko, Francis
Hult kaj Humphrey Tonkin.
En la lastaj 6 jaroj UEA estis membro de la Estraro de CoNGO kaj dum la
ĉi-jara asembleo finiĝis la dua trijara mandato de UEA. Laŭ la
statuto de CoNGO organizaĵo povas deĵori sinsekve maksimume dum du
mandatoj, kaj tial UEA finis sian estraran funkcion.
Feliĉe tamen la voĉo de Esperanto ne silentiĝos en tiu kunteksto,
ĉar inter la kandidatoj por la nova estraro estis Tutmonda Esperantista
Junulara Organizo (TEJO), kiu sukcese elektiĝis kiel membro de la nova
estraro de CoNGO. UEA varme gratulas TEJO-n pro tiu atingo kaj deziras
fruktodonan laboron en la nova rolo, al kio UEA plene disponeblos por
kunlabori.
Tiu elektiĝo certigas, ke la Esperanto-movado ne nur daŭre havos
aktivan reprezentadon en la prizorgado kaj fortigado de la neregistara
kampo rilate al la aferoj de UN, sed ankaŭ, ke la kampoj de lingvaj
rajtoj kaj lingva diverseco restos aktualaj en la tagordo de CoNGO,
inkluzive por kreskigo de la konscio pri Esperanto kiel neŭtrala
internacia lingvo - nun per la voĉo de la junularo.
Pliajn detalojn oni povas legi en la raporto de TEJO: TEJO en la Estraro
de CoNGO [1].
Se vi volas subteni TEJO-n, konsideru fariĝi Patrono de TEJO (eblas
cetere fariĝi Dumviva Patrono de TEJO):
https://uea.org/alighoj/alighilo [2]. Ankaŭ eblas aparte aboni (ekde
nur 6 EUR) la revuon _Kontakto_:
https://uea.org/alighoj/abonilo [3].
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [4]
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [5]
La rekta ligilo por la komuniko:
https://uea.org/gk/1264
Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [6] (necesas ensaluti)
Links:
------
[1]
https://www.tejo.org/tejo-en-la-estraro-de-congo/
[2]
https://uea.org/alighoj/alighilo
[3]
https://uea.org/alighoj/abonilo
[4]
https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[5]
https://uea.org/aktuale/komunikoj
[6]
https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu