La 17an de aprilo 2021, de la 15:00 ĝis la
17:15, okazis la membrokunveno de BAVELO por la jaroj 2020 kaj
2021 en virtuala formo. Eblis partopreni eĉ telefone.
Partoprenis 24 personoj.
En la raporto de la estraro Alois Eder
bedaŭris, ke en 2020 la Esperanto-tago en Freiburg kun la
membrokunveno ne povis okazi pro la pandemio, nek la bone
preparita Esperanto-seminario de Bavelo aŭtune en Rottweil.
Ankaŭ ke la klubkunvenoj en la kutima formo ne eblis. Aliflanke
ekfloris interretaj kunvenoj, kiuj, se anoncite en Eventa servo,
allogas internacian partoprenantaron. La klubo Freiburg ekzemple
intencas post la ĉeso de pandemiaj restriktoj daŭrigi la
kunvenojn alterne en fizika kaj virtuala formo.
Elstara aktiveco de la asocio Bavelo estas
la evolu-kunlaboro kun Esperanto-kluboj en Afriko, kiun Manfred
Westermayer gvidas, kaj kiu estas samtempe socialhelpa kaj apoga
por la Esperanto-movado kreskanta en nia najbara kontinento.
La
senŝarĝiĝo de la estraro kaj de la kasisto fariĝis unuanime.
Ankaŭ novelektoj okazis virtuale. Ĉiuj
ĝisnunaj estraranoj denove elektiĝis plus nova estrarano
Christoph Frank, Rottweil. Same denove elektiĝis la ĝisnunaj
kaskontrolantoj Gisela Michel, Villingen, kaj Frank Vogler,
Tuttlingen.
La estraro proponis al la asembleo, nomumi
Manfred Westermayer honora membro de Bavelo. Tio trovis
unuaniman akcepton. La meritoj de la honorito konsistas en
longdaŭra agado per-esperanta por la konservado de la naturo kaj
por la homaj rajtoj. Liaj regulaj esperantlingvaj mesaĝoj de
AVE, Asocio de Verdaj Esperantistoj, estas ĉiam legindaj kaj
aktualaj.
Ĉu aŭ kiam venontaj aranĝoj ĉi-jare eblos,
vi legos pri ĝi en Bavelo aktuell.
Alois Eder