Fwd: [N-ro 1250] Eŭropa Tago de Lingvoj (26 sep. 2025) iĝas Semajno de Lingvoj kaj Paco: kontribuu

0 views
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Sep 6, 2025, 2:43:09 AM (3 days ago) Sep 6
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen invito al partopreno en la semajno de lingvoj kaj la paco.

Hier die Einladung zur Teilnahme an der Woche der Sprache und des Friedens.

Kore, Julia.


-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1250] Eŭropa Tago de Lingvoj (26 sep. 2025) iĝas Semajno
de Lingvoj kaj Paco: kontribuu
Datum: 2025-08-31 23:18
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
An: juli...@esperanto.de

-------------------------

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1250
2025-08-31
-------------------------

EŬROPA TAGO DE LINGVOJ (26 SEP. 2025) IĜAS SEMAJNO DE LINGVOJ KAJ
PACO: KONTRIBUU

De 2001 Konsilio de Eŭropo, en kiu membras 46 ŝtatoj kun ĉ. 700
milionoj da loĝantoj, okazigas la Eŭropan Tagon de Lingvoj (ETL) ĉiun
26-an de septembro. Ĝi celas instigi al malkovro de pliaj lingvoj, ĉar
lingva diverseco estas rigardata kiel ilo por atingi pli grandan
interkulturan komprenon kaj kerna elemento de la kultura heredaĵo de la
kontinento.

UEA kadre de sia Eŭropa Komisiono kunlabore kun Eŭropa Esperanto-Unio
[1] (EEU) kaj Eŭropo Demokratio Esperanto [2] (EDE) [_e-d-e.org_ [2]]
kontribuas ĉiujare al tio kaj instigas la landajn asociojn de UEA,
aparte en Eŭropo, al efika agado tiucele. Pasintjare EEU proponis
kunligi la Internacian Tagon de Paco (21 sep.) kun ETL por krei la
Semajnon de Lingvoj kaj Paco. Neniam pli bezonatis paco en la mondo ol
nun, kiam militoj kaj malamo tragike mortigas kaj vundas homojn
ĉiuhore. La temo e! lektita d e la Konsilio kaj Eŭropa Komisiono por
la 25a datreveno de ETL estas aparte alloga, ĉar vere kongrua kun niaj
celoj, vivmaniero kaj aliro al la monda interkompreniĝo: "Lingvoj
malfermas korojn kaj mensojn!" (vidu ĉe _edl.ecml.at_ [3] informojn en
pluraj naciaj lingvoj). Ĝi tute taŭgas do ankaŭ por la Tago de Paco,
ĉar donas la veran esencon de nia ekzisto, tia, kian imagis, bildigis
kaj puŝis Zamenhof mem. Krom tio la instanco, kiu ĉiujare aranĝas
ETL-on, havas sian sidejon en Graco, urbo gastigonta la 111-an
Universalan Kongreson de Esperanto [4].

Jen sugesto pri mesaĝo akompana al peto por publikigo en
amaskomunikiloj:

_Por taŭge festi la ĉi-jarajn Internacian Tagon de Paco kaj Eŭropan
Tagon de Lingvoj (respektive 21 kaj 26 sep.) la {Landa Asocio} volonte
kaj ĝoje kun aliaj organizaĵoj en Eŭropo iniciatas la Semajnon de
Lingvoj kaj Paco (21-26 sep. 2025). La temo de la ĉi-jara Tago de
Lingvoj, "__Lingvoj malfermas korojn kaj mensojn!__", priskribas tre
efike la influon de la lernado de la internacia lingvo Esperanto sur la
lernantoj: efektive la internacia lingvo Esperanto igas la teorian
vorton "interkompreniĝo" ĉiutaga konkretaĵo, la idealon "frateco"
normala vivstilo, la sopiratan deziron "paco" la sola maniero kunvivi.
La {landaj} kaj eŭropaj esperantistoj invitas ĉiujn civitanojn aliĝi
al la plej internacia komunumo de la tuta mondo, kie ĉiuj lingvoj estas
plene kaj egalrajte respektataj k! aj ĉiuj koroj kaj mensoj estas vaste
malfermitaj! __Informoj pri Esperanto-kursoj troveblas ĉe {landa
retejo} kaj _edukado.net [5]_, _esperanto12.net [6]_ aŭ _lernu.net
[7]_. __Krome mallongaj kursoj de Esperanto povas plifaciligi kaj
plirapidigi la lernadon de fremdaj lingvoj: por informiĝi pri tio
vizitu_ _lernu.net/instruado_ [8]_, __kie vi trovos informojn pri la
Mult-! Lingva Ak celilo (MLA). Pli da informoj pri 28 lingvoj en Eŭropo
vi trovos en la multlingva retejo pri lingvoj_ lingvo.info [9]_._

Al tiu mesaĝo, se vi jam pretas aranĝi ion apartan, vi povas aldoni
viajn iniciatojn. Sugesto ĉiam valida: kantu la eŭropan himnon en
Esperanto! Substreku, ke ĝis nun la landoj de Eŭropo sukcesis
interkonsenti nek pri teksto nek pri lingvo per kiu kanti la eventualan
tekston (ekzistas nur la muzikaĵo de Ludwig van Beethoven) - do
Esperanto estas la plej taŭga elekto por tutkontinenta himno. Trovu ĉe
_is.gd/europahimno_ [10] tekston kaj muzikon.

Jen sugesto pri letero akompana al mesaĝo al (eŭropaj) parlamentanoj:
_Estimata {titolo nomo}, __la {Landa Asocio}, volonte kaj ĝoje kun
aliaj organizaĵoj en Eŭropo iniciatas la Semajnon de Lingvoj kaj Paco
(21-26 sep. 2025), kunigantan la Internacian Tagon de Paco (21 sep.) kaj
la Eŭropan Tagon de Lingvoj (26 sep.). Neniam pli bezonatis paco en la
mondo ol nun, kiam militoj kaj malamo tragike mortigas kaj vundas homojn
ĉiuhore. Kiel vi scias, la temo de la ĉi-jara Tago de Lingvoj estas
"__Lingvoj malfermas korojn kaj mensojn!__". Ĝi efike priskribas la
influon de la lernado de la internacia lingvo Esperanto sur la
lernantoj: la internacia lingvo igas la teorian vorton
"interkompreniĝo" ĉiutaga konkretaĵo, la idealon &ldq! uo;fratec o"
normala vivstilo, la sopiratan deziron "paco" la sola maniero kunvivi.
La komunumo de Esperanto-parolantoj estas la plej internacia komunumo de
la tuta mondo, kie ĉiuj lingvoj estas plene kaj egalrajte respektataj
kaj ĉiuj koroj kaj mensoj estas vaste malfermitaj!_

Tiu komuniko koncernas ĉefe la eŭropan aktivularon, sed ĉiuj estas
bonvenaj konsideri manieron kontribui aŭ en alia taŭga momento apliki
similan aliron por siaj regionoj. UEA anticipe bondeziras fruktodonan
Semajnon de Lingvoj kaj Paco!

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [11]

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [12]

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1250

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [13] (necesas ensaluti)

Links:
------
[1] https://europo.be/eo/
[2] https://e-d-e.org/
[3] https://edl.ecml.at/
[4] http://uk.esperanto.net
[5] https://edukado.net/
[6] https://esperanto12.net/
[7] https://lernu.net/
[8] https://lernu.net/instruado
[9] https://lingvo.info/
[10] https://is.gd/europahimno
[11] https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[12] https://uea.org/aktuale/komunikoj
[13] https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages