Kara Mireille Grosjean,
kun ĝojo mi informas vin, ke Registaro de la Urbo Lucca subtenas la organizadon de nia evento.
kaj ratifis ĝian enmeton en la oficiala listo "ViviLucca 2026".
Ni volas rememorigi vin, ke post nur kelkaj tagoj – la 15-an de aprilo – finiĝos la unua rabatita aliĝperiodo por la ZAT-aro, nome por la Metisemaniario (11-13 Novembro) kaj la tradicia ZAT (13-15 Novembro). Temas pri unika okazo partopreni en riĉa programo,
ne maltrafu ĝin. Aliĝu tuj ĉe nia ttt-paĝo https://zat.kongreso.org
Iom pri nia programo.
Ni komencos, de merkredo tagmeze ĝis vendredo tagmeze, per Meti-seminario en Esperanto, ĉijare pri fotado kaj filmfarado, gvidata de Ireneusz “Irek” Bobrzak, la konata ĵongla redaktoro de Varsovia Vento.
Se vi venos kun amikoj, kiuj ankoraŭ ne scipovas Esperanton, samtempe estos por ili fulma lingva kurso.
Vendredon posttagmeze kaj la tutan sabaton estos la vico por prelegoj kaj diskutoj: ni planas plurajn interesajn prezentojn, gvidataj de landaj kaj eksterlandaj spertuloj kaj amikoj.
Dimanĉon matene, kiel tradicio, estos la senaldonpaga ekskurso al malpli vizitataj kulturaj eroj de la urbo Lucca kaj ni finos per la jam tradiciiĝanta Festa Zamenhofa Bankedo.
La konsulejo Pola en Florenco kontribuos al la Aranĝo per festado de la Tago de Pola Sendependiĝo kaj verŝajne paralele al nia aranĝo funkcios ilia speciala lernejo por infanoj de polaj kaj duonpolaj toskanaj familioj.
Por la manĝoj la plano estas ĝin aranĝi en mezepoka salono de la Historiaj Remparoj de Lucca.
En la vesperoj estas planataj publikaj koncertoj en grava urba placo, senpage malfermata al la loka publiko.
La samideanoj, kiuj prezentos prelegon, kaj la artistoj, kiuj lanĉos sian koncerton, estos iompostiome malkovreblaj en eventaservo https://eventaservo.org/e/zat26 kaj en nia retejo https://zat.kongreso.org.
La tuta semajno estas rigardata kiel grava reklama momento de Esperanto-vivo.
Se vi jam pensis partopreni, nun estas la ĝusta momento por aliĝi kaj profiti la rabaton.
Ni esperas baldaŭ bonvenigi vin inter ni!
Kore,
--- ZAT interkompreniĝi por interkomprenigi z...@kongreso.org html://zat.kongreso.org tel. +39 329 7463600 Se vi ne plu volas ricevi niajn mesaĝojn, bonvolu respondi al ĉi tiu retmesaĝo indikante tion. Se vi ricevis ĉi tiun mesaĝon plurfoje, eble vi ial aperas plurfoje en nia arĥivo. Bonvolu informi nin pri via preferata retadreso por niaj komunikoj.
You receive all messages sent to this group.
View/Reply Online (#955) |
Reply to Group
| Reply to Sender
|
Mute This Topic
| New Topic
Your Subscription |
Contact Group Owner |
Unsubscribe
[Juli...@gmail.com]