pri Renato Corsetti plus ligilo al la reta elsendo de la funebra ceremonio je 3.3.
über Renato Corsetti plus Link zur Online-Sendung der Beerdigungszeremonie am 3.3.
Kore, Julia.
Al la urbo, al la mondo
”Renato estis romano sed, tra Esperanto, ankaŭ civitano de la mondo.” Tion skribas Federico Gobbo, kiu ekkonis Renato Corsetti en la 1990-aj jaroj, unue per retmesaĝoj. Corsetti membris en Akademio de Esperanto, afable korektis lingvajn erarojn de novuloj kaj dum sia tuta plenkreska vivo aktivis en preskaŭ ĉiuj sferoj de Esperantujo. En la reto li estis tiel aktiva, ke oni foje nomis lin ”Retano Corsetti”, kaj iuj kredis, ke li havas helpantojn kiuj skribas mesaĝojn lianome – laŭ ili ja ne eblus, ke li mem farus ĉion.
https://www.liberafolio.org/2025/02/07/al-la-urbo-al-la-mondo/Renato Corsetti: energia, lerta kaj kuraĝa, artikolo en facila Esperanto
https://uea.facila.org/artikoloj/homoj/renato-corsetti-energia-lerta-kaj-kura%C4%9Da-r465
Lundo la 3an de marto de la 11a ghis la 12a horo (Londona tempo) oni povas rete partopreni la entombighon de Renato Corsetti
Por homoj, kiuj ne povos ĉeesti la funebran ceremonion por Renato surloke, eblos spekti ĝin en reala tempo aŭ poste uzante la jenan ligilon:
https://watch2.obitus.comUsername/Uzantnomo: vero3909
Password/Pasvorto: 014355
Kore, Anna Lowenstein
LVS/LEK 21feb: Ahmad Mamduhi - Sekvi Renat(ism)on venonte!
Prelegos Ahmad Mamduhi pri Renato Corsetti:
'Antaŭ jardekoj mi skribis artikoleton pri L.L. Zamenhof kies titolo
estas “Sekvi la Majstron interrete”. Tie mi klarigis kiel ni povas sekvi
lin en la interreta epoko kaj ĝiaj faciligoj.
Nun mi deziras paroli pri alia Majstro kaj tio, ke kiel ni povas sekvi
lin – kiel modelajn homon kaj esperantiston - ekde nun posten!'
Registrita elsendo:
https://www.youtube.com/watch?v=KoHH39Kyx_8[EDU]-Instruilo: "Renato Corsetti: energia, lerta kaj k..." de Humphrey TONKIN (teksto) kaj aliaj
Titolo: Renato Corsetti: energia, lerta kaj kuraĝa
Kategorio(j): Gramatika; Komprena
Verkinto(j): Humphrey TONKIN (teksto); Katalin Kovats (ekzercoj); Maurizio Giacometto (sono)
Temo: Nekrologo, Komprenekzerco baze de artikolo ĉe uea.
Tipo: Ekzerco
Nivelo: B2
Legu pli ĉe la paĝo:
https://edukado.net/instrumaterialoj?iid=23775 -------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1218] Laborkomisiono Renato Corsetti: por konscio kaj
daŭrigo de esperantista kunlaboro – kun informoj pri funebra ceremonio
en Londono
Datum: 2025-02-23 22:41
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <
g...@co.uea.org>
An:
juli...@esperanto.de
-------------------------
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1218
2025-02-23
-------------------------
LABORKOMISIONO RENATO CORSETTI: POR KONSCIO KAJ DAŬRIGO DE ESPERANTISTA
KUNLABORO – KUN INFORMOJ PRI FUNEBRA CEREMONIO EN LONDONO
En la 1-a de februaro 2025 frapis la tutmondan esperantistan komunumon
la informo, ke forpasis Renato Corsetti (1941-2025). Aparte kortuŝe
estis vidi el la pluraj reagoj, kiuj aperis interrete kaj en internaj
interŝanĝoj, en kiom da kunlaboroj li estis enplektita. Renato ne
estis nur unu el la honoraj prezidantoj de UEA, sed ankaŭ amiko de
multaj, inter ili de pluraj simplaj membroj, kiuj al Renato estis la
bazo de esencaj agadoj kaj atingoj en la Esperanto-movado.
Responde kaj honore al tio kreiĝas en la sino de UEA laborkomisiono
Renato Corsetti, kies unua respondeco estas akcepti de homoj informojn
pri tio, kion oni faris/estis farantaj kune kun Renato. Tiun komisionon
gvidos Fernando Maia Jr., Vicprezidanto, kaj Michela Lipari, Komitatano
de UEA. Laŭ tiu unua respondeco la komisiono havas kiel nunan ĉefan
taskon organizi tiujn informojn por sekve studi la necesajn agojn kaj
rimedojn por subteni la daŭrigon de la agadoj en kiuj Renato
enplektiĝis.
Do por kontribui al la laboro de la komisiono, se vi havis kunlaboron
kun Renato, bv skribi al
komisiono-re...@groups.io kun
informoj pri via kunlaborado kun li. La gvidantoj de la komisiono zorgos
plej adekvate organizi la informojn, inkluzive observante la privatecajn
regulojn, pro kio neniu informo estos publikigebla sen zorgoplena
traktado kaj antaŭa interkonsento. Ĉiu mesaĝo sendita al la supra
adreso restas alirebla nur de la komisiono.
Kelkaj unuaj respondecoj de Renato Corsetti jam estas konsideritaj. Li
estis komitatano C, membro de la Elekta Komisiono, de la KER-Ekzamena
Centro kaj de la Komisiono por la Konto Espero [1] de UEA. La Estraro de
UEA jam traktas ilin per nomumo resp. elekto de novaj homoj al tiuj
postenoj.
Nome de UEA Fernando Maia Jr. kaj Michela Lipari reliefigas la subtenon
de la Asocio al la familio de Corsetti kaj dankas al ili pro la konsento
kaj apogo al la kreo de tiu laborkomisiono.
Funebra ceremonio
Anna Lowenstein, vidvino de Renato kaj honora membro de UEA, afable
invitas ĉiujn, al kiuj eblas, ĉeesti funebran ceremonio por Renato.
Ĝi okazos la 3-an de marto, lundon, inter 11h00-12h00, ĉe la tombejo
Islington & St Pancras en Londono. Detaloj kaj instrukcioj pri la
programo, kiel sin anonci, atingi la lokon, informi pri alirbezonoj kaj
kie loĝi oni trovas en mesaĝo de Anna al la diskutlisto UEA-membroj:
https://groups.io/g/uea-membroj/message/6289 [2].
Omaĝoj
La familio volonte ricevos florojn de instancoj, kun kiuj Renato
kunlaboris, kaj kiuj volas omaĝi lin por la funebra ceremonio. Bonvolu
sendigi bukedojn kaj florojn al: Levertons Funeral Directors, 1 Denmark
Terrace, Fortis Green, London N2 9HG. Ili devos alveni antaŭ 9h30 en la
3-a de marto. (Anna pretas rekomendi kelkajn floristojn, kiuj kutimas
kunlabori kun la funebra servo.)
Por unuopuloj la familio proponas, ke pli taŭga maniero omaĝi Renaton
estus per donaco al la Fondaĵo Afriko de UEA:
https://uea.org/alighoj/donacoj/afriko [3]. Bonvolu indiki "Memore al
Renato" por ke la celo estu klara.
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [4]
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [5]
La rekta ligilo por la komuniko:
https://uea.org/gk/1218
Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [6] (necesas ensaluti)
Links:
------
[1]
https://uea.org/asocio/komisionoj/konto_espero
[2]
https://groups.io/g/uea-membroj/message/6289
[3]
https://uea.org/alighoj/donacoj/afriko
[4]
https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[5]
https://uea.org/aktuale/komunikoj
[6]
https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu