Fwd: [N-ro 1262] 111-a UK, Graz: jam pli ol 290 aliĝintoj – unua (plej favorpreza) aliĝperiodo finiĝos la 30-an de novembro 2025

0 views
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Nov 15, 2025, 11:36:47 AM (10 days ago) Nov 15
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen invito partopreni UK en Graco.

Hier die Einladung am UK in Graz teilzunehmen.

Kore, Julia.

---------- Forwarded message ---------
Von: <juli...@esperanto.de>
Date: Di., 4. Nov. 2025, 20:12
Subject: Fwd: [N-ro 1262] 111-a UK, Graz: jam pli ol 290 aliĝintoj – unua (plej favorpreza) aliĝperiodo finiĝos la 30-an de novembro 2025
To: Juliaenoe <Juli...@gmail.com>




-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1262] 111-a UK, Graz: jam pli ol 290 aliĝintoj – unua
(plej favorpreza) aliĝperiodo finiĝos la 30-an de novembro 2025
Datum: 2025-10-30 22:27
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
An: juli...@esperanto.de

-------------------------

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1262
2025-10-30
-------------------------

111-A UK, GRAZ: JAM PLI OL 290 ALIĜINTOJ – UNUA (PLEJ FAVORPREZA)
ALIĜPERIODO FINIĜOS LA 30-AN DE NOVEMBRO 2025

Pli ol 290 homoj el 43 landoj jam aliĝis al la 111-a Universala
Kongreso de Esperanto (UK), okazonta de la 1-a ĝis 8-a de aŭgusto 2026
en Graz (Graco), Aŭstrio. Aliĝu ankaŭ vi ĉe uk.esperanto.net [1]!

Bonvolu atenti, ke ekde la 109-a UK okazis ŝanĝo pri la
UK-aliĝperiodoj. Nuntempe la unua (plej favorpreza) aliĝperiodo
finiĝas la 30-an de novembro de la antaŭa jaro de la UK. La tria
aliĝperiodo finiĝas la 30-an de junio. Plenan informon trovu ĉe
uk.esperanto.net/kotiztabelo [2].

La kongresa temo de la 111-a UK estas "Volontulado en la servo al
daŭripova evoluigo". Ĝi ligiĝas al la Internacia Jaro de Volontuloj
por Daŭripova Evoluigo, kiel deklaris UN [3] pri 2026. Aliĝu al la
dissendolisto groups.io/g/KongresaTemo [4] por kontribui al la
kongrestema programo de la UK. Proponi programerojn al la UK jam eblas
per mallonge.net/UK26proponuprogrameron [5].

La emblemo [6] de la 111-a UK reprezentas la "orientilon" de la urbo
Graz - la Horloĝturon, kiu troviĝas sur la Kasteleta Monteto [7], pro
tio videblan el pluraj punktoj de la urbo.

La Unua Bulteno konsulteblas ĉe uk.esperanto.net/2026/unuabulteno [8].
La Dua Bulteno aperos baldaŭ kaj enhavos utilajn informojn pri Graz kaj
Aŭstrio ĝenerale, krom provizoran programon de la UK kaj detalojn pri
la mendeblaj hoteloj kaj ekskursoj kaj aliaj kongresaĵoj.

Por partopreni en la 111-a UK bezonatas aliĝi ĉe uk.esperanto.net [1]
kaj ricevi konfirmon de la aliĝo kun la Kongresa Numero (KN).
Individuaj membroj de UEA ĝuas grandan rabaton por la UK-kotizo. Se vi
ankoraŭ ne remembriĝis en UEA, vi povas tion fari rekte per la
UK-aliĝilo. En la aliĝilo eblas donaci al pluraj fondaĵoj kaj kontoj,
kiuj subtenas la eventon kaj ebligas subvencii servojn, programerojn kaj
pluraspektan inkluzivadon - kion ni kore dankas.

Sekvu novaĵojn pri la Universala Kongreso en Telegram [9], Facebook
[10] kaj Instagram [11].

Ni ĝojas vin bonvenigi inter la aliĝintoj - kaj antaŭĝojas renkonti
vin en Graz!

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [12]

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [13]

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1262

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [14] (necesas ensaluti)

Links:
------
[1] https://uk.esperanto.net
[2] https://uk.esperanto.net/kotiztabelo
[3] https://digitallibrary.un.org/record/4030048?v=pdf
[4] https://groups.io/g/KongresaTemo
[5] https://mallonge.net/UK26proponuprogrameron
[6] https://uk.esperanto.net/2026/img/graz2026.png
[7] https://eo.wikipedia.org/wiki/Schlossberg_(Graz)
[8] https://uk.esperanto.net/2026/unuabulteno
[9] https://uk.telegramo.org/
[10] https://facebook.com/universala.kongreso
[11] https://instagram.com/universala.kongreso
[12] https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[13] https://uea.org/aktuale/komunikoj
[14] https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages