jen la rezolucio de la UK en Brno.
Hier die Resoution des UK in Brno.
Kore, Julia.
-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1247] Rezolucio de la 110-a Universala Kongreso de
Esperanto en Brno
Datum: 2025-08-05 18:32
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <
g...@co.uea.org>
An:
juli...@esperanto.de
-------------------------
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1247
2025-08-05
-------------------------
REZOLUCIO DE LA 110-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO EN BRNO
Inter la 26-a de julio kaj 2-a de aŭgusto 2025 kunvenis 1132 homoj el
63 landoj en Brno, Ĉeĥio, por partopreni en la 110-a Universala
Kongreso de Esperanto. Ni diskutis la temon _Esperanto kaj teknologioj
kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj_. Samtempe ni ilustris
per nia propra agado, kiel bone la internacia lingvo Esperanto servas
kiel ponto inter malsamlingvanoj el diversaj landoj kun diversaj spertoj
kaj opinioj. Limiginte la traktadon de novaj teknologioj al ties
komunikaj aspektoj, ni verkis raporton kaj surbaze de ĝi tiun ĉi
rezolucion:
Kun ĝojo ni konstatas, ke la novaj komunikaj teknologioj ebligis
signifan kreskon de la nombro de praktike atingeblaj
Esperanto-parolantoj, pro kio la kono de Esperanto en konektita mondo
fariĝas ĉiam pli valora por atingo de paco kaj konfido inter la
popoloj;
Ni notas, ke artefarita intelekto (AI) por maŝina tradukado kaj, helpe
de tio, multlingva komunikado fariĝis malmultekostaj kaj vaste uzeblaj;
Samtempe ni notas, ke la instigoj lerni fremdajn lingvojn malfortiĝas
i.a. pro la uzo de AI kaj reduktiĝas lingva egaleco, kondukante al
kultura provincismo;
Kun zorgo ni konstatas, ke estiĝas abundego da ciferecaj komunikiloj,
per kiuj multaj homoj emas aliĝi al fontoj de informado kun samopiniaj
grupoj, fortigante polusigon en la socio;
Ni atentigas, ke Esperanto plene taŭgas kiel internacia lingvo kaj jam
posedas tutmondan komunumon de parolantoj, kiu kiel movado subtenas
respekton kaj valorigon de fremdaj lingvoj kaj kultura diverseco;
Pro tio ni alvokas registarojn kaj la civilan socion en ĉiuj landoj:
* reveni al instruado ankaŭ de najbaraj lingvoj kaj enkonduki
Esperanton kiel lernejan fakon por fortigi la senperan kontakton al
najbaraj kulturoj kaj la neŭtralan alproksimiĝon al aliaj lingvoj; kaj
* labori por plifortigi la statuson de lokaj lingvoj kaj Esperanto
kompare kun tiu de hegemoniaj lingvoj;
Ni konkludas, ke:
* reciproka konfido povas kontribui al harmonia, respektoplena, sekura
kaj interkultura socia etoso kaj redukti la disdividajn fortojn en la
socio;
* respekto por lokaj kulturoj portataj de lokaj lingvoj tiel
plifirmiĝas, kaj samtempe socia kohero por paco fortiĝas;
* tiel la novaj komunikrimedoj helpos konstrui pontojn inter la
popoloj, kaj la tendenco al bariloj kaj polusiĝo malfortiĝos.
Brno, 2025-08-01
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [1]
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [2]
La rekta ligilo por la komuniko:
https://uea.org/gk/1247
Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [3] (necesas ensaluti)
Links:
------
[1]
https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[2]
https://uea.org/aktuale/komunikoj
[3]
https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu