Aligxilo por JES

0 views
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Apr 21, 2024, 4:59:27 PMApr 21
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen la aligxilo por JES en Belgio.

Hier das Anmeldeformular für das JES in Belgien.

Kore, Julia.

INFORMILO #1
Saluton!
Jam ekde la 1a de aprilo 2024 eblas aliĝi al JES 24-25. En ĉi tiu mesaĝo ni resumas la plej bazajn informojn pri la 15a Junulara E-Semajno:

KIAM?
—> oficiala programo: 27/12/2024 (16:00) - 02/01/2025 (10:00)
—> Pli frua alveno: 26/12/2024 (14:00 en Lieĝo, komuna ekskurso al la kongresejo)
—> Postkongreseto: 02/01/2025 - 05/01/2025 (en la junulargastejo de Lieĝo, malformale)

KIE?  
—> collège Saint-Roch
(pasinte: monasterio de Bernardfagne)
—> Allée de Bernardfagne 7
4190 Ferrières, Belgio

KIOM KOSTAS?
—> pro diversaj aliĝperiodoj  kaj dormebloj, kaj pro avantaĝigo de junuloj kaj foruloj, la eblaj kotizoj por plenpensiona restado
(de 26/12/24 - 02/01/25 kun ĉiuj manĝoj kaj 1 foja 3-hora helpado en la kuirejo), varias inter 174 kaj 500 eŭroj.
—> legu pri la diversaj kriterioj laŭ kiuj ni  adaptos vian kotizon, ĉi tie:
https://verdajskoltoj.net/es/jes-24-25/jes-kotizo/

Aliĝilo troveblas en nia retejo tie ĉi:
—> https://verdajskoltoj.net/es/jes-24-25/jes-aligilo/

KIUJ organizas?:
Vi rimarkos ke la retejo en kiu aperos la informoj apartenas al la Verdaj Skoltoj...
—> Korsako, Delfeno, Lampido, Bizono, Orcino
—> kaj Ben
organizas tiun ĉi 15an JES.

—> Tamen aliaj homoj, ĉefe el GEJ, jam helpis, kaj bonvenas ankaŭ vi!
Alskribu nin ĉe j...@esperanto.de se vi volas proponi vian helpon.

Pliaj informoj jam iom videblas en aliaj paĝoj de la retejo, sed ankoraŭ multe ĝisdatiĝos.
Kiam iu sekcio de la retpaĝo niaopinie pretos, ni sciigos vin pri tio tra tiu ĉi kanalo.
—> Rekomendu tiun ĉi centran informkanalon al aliaj interesitoj pri JES, por ne konfuziĝi inter la malpli ĝisdataj infomoj, kiujn oni eble foje riskos retrovi en la aliaj kanaloj, kiujn ekuzis nia fervora varbisto...

#informilo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages