EILIGE BITTE: Ein Dach für Rumonge, helfen Sie mit!

2 views
Skip to first unread message

unie...@posteo.de

unread,
Jun 24, 2021, 5:14:36 PM6/24/21
to Bavelo aktuell
urĝa peto: helpu por tegmento en Rumonge
EILIGE BITTE: Ein Dach für Rumonge, helfen Sie mit!

Rumonge: Do nun: tegmento por la tri novaj salonoj

Kiam en 2019 ANEB, do la Esperanto-centro en Rumonge, reatingis aliron al la strato per aĉeto de la mankanta grundo, la posedo estis registrita en la katastro.

 ~~~

La financaj rimedoj estis tre limigitaj. Kiam kaj kiomgrade mono permesis tion, la novakiriata tereno estis ĉirkaŭita per muro. Poste ANEB detaligis la planojn pri la uzado: oni konstruis tri novajn ĉambrojn. Kaj oni jam faris ĉiujn masonajn laborojn.

La dekstra bildo montras la novajn ĉambrojn, tamen - se vi inspektas detale, vi vidas, ke mankas la tegmento. Simple, ĉar ankoraŭ ne estas la mono por aĉeti la necesajn materialojn.

En septembro komenciĝas la nova lerneja jaro, kaj nova klaso da infanoj estu akceptitaj en la infanĝardeno. Tamen tio kompreneble eblas nur, se la salonoj estos pretaj. Kaj tio eblas nur, se ĝis tiam la salonoj havos tegmenton. Kaj tio eblas nur, se disponeblas 1000 $ (= 850 €).
(Pliajn informojn vi trovas ĉi tie)

Nun bona novaĵo: 300 € jam estas kolektitaj.
Do, BAVELO kuraĝas direkti  tre urĝan peton al vi ĉiuj, karaj legantoj:  Bonvolu kunhelpi kolekti la mankantan sumon ĝis komence de julio, ĉar nur tiam restas la tempo, fakte kaj vere konstrui la tegmenton.

Bonvolu ĝiri vian sumon al la BAVELO-Konto

Sparkasse Schwarzwald-Baar
IBAN: DE21 6945 0065 0010 4179 22
BIC: SOLADES1VSS
kun la indiko: „por Rumonge“

Elkoran dankon pro via kunhelpo
de la samideanoj el Rumonge

kaj de la tuta BAVELO-estraro
amike Ursula Niesert

-- 
Ursula Niesert
Ursula....@esperanto.de
nova poŝtkesto: unie...@posteo.de
tel (+49) 761 - 289 299
____________________________________

La plej pribatalata tereno de la mondo situas ekzakte inter viaj oreloj.
Das meistumkämpfte Gebiet liegt genau zwischen deinen Ohren.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages