Karaj,
eble vi jam vidis ĉe Eventa Servo la anoncon ĉe 20-a junio por la Bern-a ekskurso al Ballenberg: https://eventaservo.org/e/a3c049
Estas jam bela nombro da aliĝintoj, kiuj skribis al Jun kaj/aŭ al Ueli. Laŭ interkonsento ankaŭ kun Sonja, kaj post ĵus la sukcese gvidata de Tjero aranĝo je junio 6-a en Friburgo, ni liveras la novaĵojn aldone per la svisa retlisto, kaj individue al kelkaj bernaj adresoj kaŝitaj, kiuj eĉ ne ĉiuj bezonus kaŝon. Ueli pardonpetas pro eventualaj duoblaĵoj.
Vizito al subĉiela muzeo Ballenberg, Svisio, kun esperantistoj
2026 sabato junio 20
10:00 - 16:00 (MEST) mezeŭropa somera horzono
IKEF svisa filio /Esperanto Kantono de Bern
Kunveno/Evento Karaj samideanoj,
En junio ni kun grupo promenados en muzeo de Ballenberg! Ĉiu, kiu volas aliĝi al ni, estas kore bonvena.
Ballenberg estas subĉiela muzeo en Svislando, kiu montras tradiciajn konstruaĵojn kaj arkitekturon el la tuta lando. Situanta proksime de Brienz. Ballenberg havas pli ol 100 antikvajn domojn alportitajn el tuta la lando, kiuj estis malkonstruitaj en siaj originalaj lokoj. Ĝi estas svisa heredaĵejo de nacia signifo. Ankaŭ estas pli ol 250 specioj de hejmaj bestoj zorge bredataj. La subĉiela muzeo de Ballenberg kovras areon de 66 hektaroj kaj estas kiel popola vilaĝo, montrante la svisan kamparan vivon de pli frua tempo.
Dato: sabato, la 20-an de junio 2026
Planitaj horoj : 10:00 - 16:00
Je la 10:00 ni renkontiĝos antaŭ la okcidenta enirejo de muzeo.
Adreso: Museumsstrasse 100, 3858 Hofstetten Brienz. Ripetu "enirejo okcidenta". (Kvankam
ankaŭ ekzistas enirejo orienta, laŭlonge de sama buslinio 151).
Bileto por eniri la muzeon kostas: 32.- CHF
Bonvolu kunporti piknikaĵon.
Ni petas anonciĝi por sabato ĝis lundo, la 15-an de junio al
LIU Jun <liujun...@gmail.com> aŭ al
HAENNI Ueli <ueli....@swissonline.ch>
Pliaj informoj haveblas ĉe:
liujunsf2022(ĉe)gmail.com, Administranto.
--------------------------------------------------------------
s-ro Ueli HAENNI, Fellenbergstr. 8, Postfach 53, CH-3052 Zollikofen. Telefono hejma +41 31 911 64 72 (parolu al respondilo). Retpoŝte: neniam sendu al mia Edreso ueli.haenni @ swissonline.ch pli ol 500 kilobajtojn. Nomon prononcu kiel en "m(-UELI-)lo": grajno->faruno.
--------------------------------------------------------------
You receive all messages sent to this group.
View/Reply Online (#970) |
Reply to Group
| Reply to Sender
|
Mute This Topic
| New Topic
Your Subscription |
Contact Group Owner |
Unsubscribe
[Juli...@gmail.com]