---------- Forwarded message ---------
Von:
<juli...@esperanto.de>Date: So., 19. Okt. 2025, 20:23
Subject: Fwd: [N-ro 1257] La 6-a Virtuala Kongreso (VK) de Esperanto (4-7.12.2025): aliĝu nun kaj kontribuu al la programo!
To: Juliaenoe <
Juli...@gmail.com>
-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1257] La 6-a Virtuala Kongreso (VK) de Esperanto
(4-7.12.2025): aliĝu nun kaj kontribuu al la programo!
Datum: 2025-10-16 18:11
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <
g...@co.uea.org>
An:
juli...@esperanto.de
-------------------------
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1257
2025-10-16
-------------------------
LA 6-A VIRTUALA KONGRESO (VK) DE ESPERANTO (4-7.12.2025): ALIĜU NUN KAJ
KONTRIBUU AL LA PROGRAMO!
Marku la kalendaron, ĉar la plej granda reta evento por esperantistoj
revenas!
La 6-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) okazos de la 4-a ĝis la 7-a
de decembro 2025 (de ĵaŭdo ĝis dimanĉo) kaj ĉiuj jam povas aliĝi
[1] al ĝi. Ĉu vi sciis, ke ĉiuj individuaj membroj de UEA en 2025
rajtas senpage aliĝi? Jes, sed nur se vi aliĝos ĝis la 23-a de
novembro! Se vi ankoraŭ ne estas individua membro de UEA, vi povas per
la sama paĝo rapide (re)membriĝi en UEA kaj samtempe aliĝi (senpage)
al VK. Kaj por tio estas speciala oferto! Vi pagos jam la membrecon por
2026 kaj tuj ricevos samtempe kaj tute senpage membrecon ankaŭ en 2025
kaj aliĝon al la 6-a VK!
Kun la ĉi-jara temo "Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj
konfido inter la popoloj", diiversaj programeroj - prelegoj, trejnadoj,
babilejoj, virtualaj ekskursoj kaj kulturaj prezentoj i.a. - donos al
partoprenantoj la okazon ne nur ĝui interagojn en Esperanto ekde la
komforto de siaj hejmoj, sed ankaŭ akiri valorajn sciojn kaj lertojn
pri vasta gamo de temoj kaj sendube konatiĝi kaj amikiĝi kun
samideanoj el diversaj landoj. Dum 24 horoj de la tago okazos ankaŭ
malfermitaj laŭtemaj babilejoj, en kiuj partoprenantoj povas
renkontiĝi kaj babili pri difinitaj temoj sen moderigado. Kompreneble,
ankaŭ vi povas kontribui al la kerna programo! Post via aliĝo, plenigu
ĉi tiun formularon [2] ĝis la 9-a de novembro (dimanĉo) por proponi
vian programeron!
Krom la kerna programo, Esperantaj organizaĵoj, eventoj kaj aliaj
iniciatoj ankaŭ disponos pri aparta spaco por prezenti sin per la
Virtuala Movada Foiro (ViMF) 2025. Novaĵo estas, ke la ViMF 2025 okazos
dum la 4-a de decembro (ĵaŭdo), do en la unua tago de VK. Prezentantaj
grupoj havos po 20 minutojn por sciigi la tutan mondon pri sia agado kaj
tiel varbi membrojn, partoprenantojn aŭ kunlaborantojn. Kandidatiĝu
per ĉi tiu formularo [3] ĝis la 9-a de novembro. Estas limigitaj
lokoj, do kandidatiĝu kiel eble plej baldaŭ!
Pro administraj optimumigoj okazos grava ŝanĝo ankaŭ en la ilo uzota
por gastigi programerojn: okaze de la 6-a VK estas planate utiligi la
platformon Discord [4] per kiu ĉiuj programeroj kaj laŭtemaj babilejoj
troviĝos en unusola kanalo. Platformo facile uzebla, tre alloga por
junuloj kaj jam uzata de pluraj Esperanto-organizaĵoj kaj aliaj retaj
eventoj, Discord ebligos, ke la etoso de la 6-a VK restu moderna kaj
alirebla por ĉiuj. Eblas aliri al Discord per aplikaĵo aŭ rekte per
retumilo, tiel ke vi povas partopreni en la 6-a VK, kie ajn vi estos.
Krome estos uzitaj ankaŭ Zoom kaj aliaj rimedoj.
La VK estas unu el la ĉefaj iniciatoj de Universala Esperanto-Asocio
(UEA), en oficialaj rilatoj kun UN kaj Unesko, por teni Esperanton kaj
siajn servojn pli alireblaj al membroj kaj esperantistoj de la tuta
mondo. Gvidas la organizan teamon la Prezidanto de UEA, Fernando Maia
Jr., kiu plenumis tiun saman rolon ankaŭ en la pasintaj VK-j.
Kunordigas la programon de la 6-a VK Albert Stalin Garrido, Kongresa
Oficisto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) [5] kaj
Administra Subtenanto de UEA. La VK-retejon plu funkciigas la teamo de
la neprofitocela esperantista organizo Edukado@Interreto [6]. La
kulturan programon kunrealigas la teamo de Eurokka [7] / Vinilkosmo [8].
Se vi deziras subteni la VK-n kaj fari ĝin daŭripova iniciato, bonvolu
konsideri donaci al la 6-a VK! Donacoj helpas kovri la kostojn de la
evento kaj ebligi la membriĝon en UEA (kaj poste la partoprenon en VK)
de nepagipovaj samideanoj, kun atento al junuloj, virinoj kaj pensiuloj.
Vi povas donaci samtempe dum via aliĝo al VK aŭ poste per la
VK-fonduso [9] (
uea.org/alighoj/donacoj/vk [9]). Se vi konsentas, vi
aperos kiel Subtenanto (se vi donacas ekde 50 EUR; aŭ kiel Donacinto,
se malpli) en la listo de aliĝintoj [10] de la 6-a VK.
En 2024 aliĝis al la 5-a VK entute 1256 personoj el 89 landoj. Ĉu ni
superos tiun kvanton? Aliĝu nun al la 6-a VK! Por pliaj informoj vizitu
vk.esperanto.net [11] aŭ skribu al
in...@vk.esperanto.net.
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [12]
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [13]
La rekta ligilo por la komuniko:
https://uea.org/gk/1257
Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [14] (necesas ensaluti)
Links:
------
[1]
http://vk.esperanto.net/2025/aliĝilo
[2]
https://form.jotform.com/tejooficejo/vk2025-programo
[3]
https://form.jotform.com/tejooficejo/vimf2025
[4]
http://discord.gg
[5]
http://tejo.org
[6]
https://ikso.net/
[7]
http://eurokka
[8]
https://www.vinilkosmo-mp3.com/
[9]
https://uea.org/alighoj/donacoj/vk
[10]
https://vk.esperanto.net/2025/aliĝintoj/
[11]
https://vk.esperanto.net/2025
[12]
https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[13]
https://uea.org/aktuale/komunikoj
[14]
https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu