Fwd: [N-ro 1288] Togolanda Ministro fariĝas la Alta Protektanto de la 9-a Afrika Kongreso de Esperanto

0 views
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
12:46 PM (7 hours ago) 12:46 PM
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen novaĵo pri la Afrika kongreso.

Hier eine Nachricht zum Afrika Kongreso.

Kore, Julia.

---------- Forwarded message ---------
Von: <juli...@esperanto.de>
Date: Mi., 4. März 2026, 21:13
Subject: Fwd: [N-ro 1288] Togolanda Ministro fariĝas la Alta Protektanto de la 9-a Afrika Kongreso de Esperanto
To: Juliaenoe <Juli...@gmail.com>




-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1288] Togolanda Ministro fariĝas la Alta Protektanto de
la 9-a Afrika Kongreso de Esperanto
Datum: 2026-03-04 18:51
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
An: juli...@esperanto.de

-------------------------

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1288
2026-03-04
-------------------------

TOGOLANDA MINISTRO FARIĜAS LA ALTA PROTEKTANTO DE LA 9-A AFRIKA
KONGRESO DE ESPERANTO

La Organiza Komitato de la 9-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) kun
granda entuziasmo kaj fiero anoncas gravan sukceson por la ĉi-jara
tutkontinenta renkontiĝo. Per oficiala letero datita la 18-an de
februaro 2026, la Ministro pri Turismo, Kulturo kaj Artoj de Togolando,
S-ro Isaac Tchiakpe, akceptis fariĝi la Alta Protektanto de la
kongreso. La oficiala patroneco de Ia Ministro Tchiakpe ne nur donas al
la kongreso altan diplomatian nivelon, sed ankaŭ konfirmas la
malfermitecon de la togolanda registaro al nuntempaj iloj por kultura
kaj turisma integriĝo.

La 9-a AKE [1] disvolviĝos de la 26-a ĝis la 31-a de decembro 2026 en
la pitoreska urbo Kpalime. Konata pro siaj verdaj montoj, vigla arta
sceno kaj gastama loĝantaro, la kongresurbo estas konvena loko por
gastigi la partoprenantojn el la tuta afrika kontinento kaj de aliaj
partoj de la mondo. Sub la temo "Esperanto, lingva ponto por senlima
Afriko", la 9-a AKE celas esplori kiel la internacia lingvo povas: a)
faciligi la komunikadon inter afrikanoj de diversaj lingvaj fonoj; b)
konigi kaj valorigi la togolandan kulturon kaj turismon al internacia
publiko kaj c) subteni la vizion de unuigita, senlima kaj kunlaboranta
Afriko.

En mondo, kie lingvaj baroj ofte malhelpas ekonomian kaj kulturan
interŝanĝon, la elekto de Togolando kiel gastiganto de la
tutkontinenta evento poziciigas la landon kiel unu el la avangardaj
centroj en Afriko por neŭtrala kaj egalececa komunikado, kaj celas
honori enlandajn aktivulojn, reliefigi la turisman potencialon de la
lando kaj la gastamon de la popolo.

La akiro de tiu ĉi subteno cetere kontribuas al la strategia plano de
UEA, AKIRI, aparte al la celo Konsciigo de la kampo Informado kaj al la
celo Politika Agnosko de la kampo Rilatoj. UEA kaj la Afrika Komisiono
danke salutas la Altan Protektanton de la 9-a AKE kaj afable invitas la
afrikajn esperantistojn, same kiel la alikontinentajn esperantistojn,
konsideri vojaĝon al Kpalime, la scenejo de "Senlima Afriko", por la
jarfino 2026.

Okazanta regule por plifortigi la ligojn inter la diversaj landaj
asocianoj, klubanoj, unuopuloj kaj prezenti la progreson de la lingvo en
Afriko, la Afrika Kongreso estas la plej grava renkontiĝo de la afrika
movado. Ĝi tradicie kunvenigas partoprenantojn el dudeko da landoj de
pli ol unu kontinento.

UEA dankante afable spronas ĉiujn plusendi tiun ĉi komunikon al siaj
lokaj komunik-listoj aŭ publikigi ĝin en diversaj revuoj. Bonvenaj
estas ankaŭ donacoj [2] (uea.org/alighoj/donacoj/afriko [2]) por ebligi
la partoprenon de junaj lernemaj afrikaj esperantistoj en la Afrika
Kongreso. Ĉiu eta subteno havas grandan valoron en la konstruo de pli
kaj pli forta afrika E-komunumo. Kaj same grave - se vi ankoraŭ ne
registriĝis por la 9-a AKE ne prokrastu tion - bonvolu aliĝi nun,
simple kaj rapide, per tiu ĉi reta aliĝformularo [3].

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [4]

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [5]

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1288
La Gazetaraj Komunikoj estas abonitaj en HTML-formato, kodigo UTF-8.

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [6] (necesas ensaluti)

Links:
------
[1] https://eventaservo.org/e/afrika-kongreso
[2] https://uea.org/alighoj/donacoj/afriko
[3] https://mallonge.net/9akeretalighilo
[4] https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[5] https://uea.org/aktuale/komunikoj
[6] https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages