---------- Forwarded message ---------
Von:
<juli...@esperanto.de>Date: Di., 1. Juli 2025, 20:27
Subject: Fwd: [N-ro 1237] En la 110-a UK, Brno, reokazos la Faka Forumo kaj Premio Pirlot, kaj aperos nova Premio Power por sciencaj prelegoj
To: Juliaenoe <
Juli...@gmail.com>
-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1237] En la 110-a UK, Brno, reokazos la Faka Forumo kaj
Premio Pirlot, kaj aperos nova Premio Power por sciencaj prelegoj
Datum: 2025-06-30 17:50
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <
g...@co.uea.org>
An:
juli...@esperanto.de
-------------------------
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1237
2025-06-30
-------------------------
EN LA 110-A UK, BRNO, REOKAZOS LA FAKA FORUMO KAJ PREMIO PIRLOT, KAJ
APEROS NOVA PREMIO POWER POR SCIENCAJ PRELEGOJ
Same kiel en pasintaj UK-oj okazos en Brno (Burno) la Faka Forumo, dum
kiu Fakaj Asocioj povos prezenti siajn aktivecon kaj perspektivojn por
estonta agado kaj kunlaboro. Aparta temo por la ĉi-jara Faka Forumo
estos la sinprezentado de Fakaj Asocioj en la Almanako, kiun UEA
iniciatas anstataŭ la Jarlibro, lastfoje aperinta en 2018. Por ebligi
bonan planadon de la evento, reprezentantoj de Fakaj Asocioj kiuj
intencas partopreni, bv. informi la estraranon pri Scienca kaj Faka
Agado, Amri Wandel, ĉe
am...@huji.ac.il.
Dum la UK en Brno okazos ankaŭ disdono de Premio Pirlot, por la plej
bonaj sciencaj libroj eldonitaj en la lastaj jaroj, kiu estas organizita
ĉiun duan jaron de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Lastfoje
ĝi estis disdonita en 2023 en Torino.
La limdato por proponoj estis plilongigita ĝis la 15-a de julio.
Krom la limdato, ankaŭ la sumoj de Premio Pirlot estis modifitaj: la
unua premio estos 500 eŭroj, la dua - 300 kaj la tria - 200 eŭroj. La
ĉi-jara konkurso estas dediĉita al la memoro de Renato Corsetti, kiu
servis kiel sekretario de la Premio ekde 2017.
Ĉi-jare revenos la branĉo por sciencaj prelegoj, kiu portos la nomon
de Charles Power (Karlo Pov), iama KKS (1977-1982), verkisto, tradukisto
kaj ŝatanto de scienco kaj sciencfikcio, kiu forpasis en aprilo 2025.
La gajnintoj de la Premioj Pirlot kaj Charles Power estos publike
anoncitaj en la Scienca Forumo, okazonta dum la UK en Brno (Burno),
vendrede posttagmeze. Ambaŭ premioj estas aŭspiciitaj de UEA.
La nova premio Power estos aljuĝita en du kategorioj: longa prelego,
kiel la prelegoj de Internacia Kongresa Universitato (IKU), kaj mallonga
prelego kiel tiuj de Scienca Kafejo (SK). Povas partopreni ĉiu scienca
prelego okazinta lastjare (aŭ okazonta ĝis la fino de la burna UK) en
internacia E-kunveno. Por kvalifikiĝi estas bezonata anticipa prijuĝo
(kiel ekzemple okazas por IKU- kaj SK-prelegoj), aŭ skriba raporto de
almenaŭ du aŭskultantoj. La unua premio en ĉiu el la du kategorioj
estos 300 eŭroj, la dua - 200 kaj la tria - 100 eŭroj. Proponojn por
la premioj Pirlot kaj Power bv. sendi al
am...@huji.ac.il ĝis la 15-a de
julio.
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [1]
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [2]
La rekta ligilo por la komuniko:
https://uea.org/gk/1237
Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [3] (necesas ensaluti)
Links:
------
[1]
https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[2]
https://uea.org/aktuale/komunikoj
[3]
https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu