Fwd: [N-ro 1240] Premio Maertens identigos elstaran agadon por Esperanto

0 views
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Jul 29, 2025, 5:16:11 PMJul 29
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen nova premiito.

Hier ein neuer Preisträger.

Kore, Julia.

-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1240] Premio Maertens identigos elstaran agadon por
Esperanto
Datum: 2025-07-13 23:43
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
An: juli...@esperanto.de

-------------------------

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1240
2025-07-13
-------------------------

PREMIO MAERTENS IDENTIGOS ELSTARAN AGADON POR ESPERANTO

La komisiono de la Premio Maertens [1] denove anoncas konkurson por
identigi organizaĵon aŭ esperantiston, kiu jam kontribuis sian tempon
kaj energion al la antaŭenigo de Esperanto kaj intencas tiel daŭrigi
en la estonteco.

Multaj esperantistoj faras pozitivan agadon por disvastigi Esperanton,
sed malmultaj tion faras jaron post jaro, agon post ago - ofte sen
rekono, kaj sen deziro atingi famon.

Grégoire Maertens, iama prezidanto de UEA, kiu pasintjare festis sian
centan datrevenon, estas unu el tiuj personoj, kiuj dediĉis tutan
aktivan karieron interalie al disvastigo de Esperanto.

La Premio Maertens celas honori tiujn niajn konstantajn kaj fidelajn
laborantojn por Esperanto - precipe tiujn kun novaj ideoj kaj novaj
organizaj kapabloj kaj tiujn, kies laboro povas instigi kaj inspiri
aliajn personojn.

Tian personon la komisiono trovis pasintan jaron, kiam ĝi honoris Stela
Besenyei-Merger [2]. Stela estas denaska esperantisto, filino de franca
patro kaj hungara patrino. Ŝi loĝas en Hungario sed laboras
internacie, per sia blogo _Stela ĉiam nur kritikas_ [3] kaj sia retejo
_La bona renkontiĝo_ [4]. Ŝia mallonga sed trafa video, farita en 2020
sub la aŭspicio de Wikitongues, kiu prezentas Esperanton al la publiko
per ŝiaj personaj spertoj, ricevis preskaŭ unu milionon da spektoj.

Stela ofte aperas en internaciaj Esperanto-renkontiĝoj. Ŝi rolos en
speciala kunsido pri la premio ĉi-jare en la Universala Kongreso de
Esperanto en Ĉeĥio, lundon la 28-an de julio, de 16:30 ĝis 18:00.
Planu ĉeesti, por renkonti vere atentokaptan pledanton por Esperanto
kaj ekscii pli pri tiu ĉi grava premio. En tiu kunsido Rakoen Maertens,
nepo de Grégoire, formale transdonos la premion.

Lanĉi ĉiujaran specialan premion ja ne estas senkoste, sed la investo
estos bona. Ne temas pri simpla donaco al la ricevanto, sed pri monsumo
por subteni Esperanto-agadon jam faritan kaj Esperanto-agadon farotan.
Bonvolu investi por la estonteco de Esperanto per financa kontribuo al
la Premio, kaj ĉiuokaze mem proponu kandidatojn, ĉu individuajn ĉu
kolektivajn.

Financajn kontribuojn por la premio akceptas Universala Esperanto-Asocio
ĉe: https://www.uea.org/alighoj/donacoj/maertens [5].

Kandidatigoj por la nuna jaro, kun taŭga subtena materialo, atingu la
komisionon ĝis la 30-a de septembro de la koncerna jaro ĉe
sekretario.pr...@gmail.com. Ne necesas finance kontribui al la
Premio por proponi kandidaton.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [6]

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [7]

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1240

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [8] (necesas ensaluti)

Links:
------
[1] https://uea.org/gk/1148
[2] https://uea.org/gk/1203
[3] https://stelachiamnurkritikas.wordpress.com
[4] https://www.laboren.org
[5] https://www.uea.org/alighoj/donacoj/maertens
[6] https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[7] https://uea.org/aktuale/komunikoj
[8] https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages