forpasis Alois Eder

25 views
Skip to first unread message

unie...@posteo.de

unread,
Aug 25, 2026, 3:36:33 PMAug 25
to Uniesert

Karaj amikoj en kaj ekster BAVELO,

 

mi havas la tristan devon, informi vin pri la forpaso de nia kara amiko kaj prezidanto Alois Eder.

Dum pluraj semajnoj li suferis pri doloroj ĉe la pelvo-rando. Fine de julio malboniĝis la afero kaj li devis iri al hospitalo, kie oni traktis la dolorojn kaj esploris pri la kaŭzo.

Kiam lastnovembre ni festis lian 85-an naskiĝtagon, ekestis la ideo, pri komuna festo ankaŭ en lia amata gepatra domo en Kohlschnait, en somero post la UK en Graz. Tiel realiĝis, kvankam Alois mem devis rezigni pri persona ĉeesto nek UKon nek en Kohlschnait. Sed tamen li kvazaŭ parto​prenis per plurfoja telefonado.

Intertempe la malsano montriĝis kiel agresema formo de leŭkemio, kaj la kuracistoj donis prognozon de nur malmulte da restanta tempo.

Dum mia revojaĝo de Kohlschnait al Freiburg mi (Ursula) havis la feliĉan ŝancon viziti Alois’on en la malsanulejo. Li estis tre malforta, sed ne havis dolorojn. Li estis en serena, paca ekvilibro, sed ankoraŭ tute interesiĝis pri ĉiuj temoj kaj demandis pri multaj esperantistoj kaj petis saluti ĉiujn. 

Alois forpasis la 21-an de aŭgusto.
La entombigo okazos la 11an de septembro je 13a horo en Gärtringen.

 

Ursula

--

Ursula Niesert · Ursula....@esperanto.de
nova poŝtkesto: unie...@posteo.de · tel (+49) 761 - 289 299

____________________________________________________

Ne diru, ke vi povas fari nenion. La plej grava batalkampo situas ekzakte inter viaj oreloj.
Sag nicht, Du kannst nichts tun. Das wichtigste Schlachtfeld liegt genau zwischen deinen Ohren.
Alivorte: Ĉiam kaj ĉie atentu pri propagando.
In anderen Worten: Achte immer und überall auf Propaganda.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages