---------- Forwarded message ---------
Von:
<juli...@esperanto.de>Date: Mi., 6. Aug. 2025, 23:38
Subject: Fwd: [N-ro 1246] 7 diplomoj pri Elstara kaj Elstara Arta Agadoj aljuĝitaj en Brno
To: Juliaenoe <
Juli...@gmail.com>
-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1246] 7 diplomoj pri Elstara kaj Elstara Arta Agadoj
aljuĝitaj en Brno
Datum: 2025-08-03 23:19
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <
g...@co.uea.org>
An:
juli...@esperanto.de
-------------------------
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1246
2025-08-03
-------------------------
7 DIPLOMOJ PRI ELSTARA KAJ ELSTARA ARTA AGADOJ ALJUĜITAJ EN BRNO
En la Solena Fermo de la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en
Brno (Burno) estis anoncita la disdono de 6 diplomoj pri Elstara Agado
kaj 1 pri Elstara Arta Agado por la jaro 2025. La Diplomoj pri Elstara
kaj Elstara Arta Agadoj [1] estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde
la jaro 2007 (
https://eo.wikipedia.org/wiki/Diplomo_pri_Elstara_Agado
[1]).
Elstara Agado
Nisinaga Atusi "Acero" (Japanio) pro elstara agado kiel kunordiganto de
la Komisiono de UEA pri Azia- Oceania Movado (KAOEM), interalie pro
efika subteno al la okazigo de 10-a Azia-Oceania Kongreso (AOK), kaj pro
la longtempa agado por Esperanto en Japanio, interalie kiel
vicprezidanto de Japana E-Instituto.
Henriel Fidilalao (Madagaskaro) pro la aktiva laboro pri disvastigo de
Esperanto en Madagaskaro, interalie per prizorgado de la reta "Aminda
Radio Esperanto", kiu elsendiĝis jam 153-foje, kaj la monata revuo
"Panoramo de la Granda Insulo".
John (Xiaolong) Huang (Kanado) pro la elstara aktivado kadre de
Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio (IKEF), kiel prezidanto de
IKEF Nordameriko, ĉefredaktoro de la revuo "La Merkato", organizanto de
ĉiu-dimanĉa reta kunveno. Krome li estas oficiala fotisto de UK ekde
2022.
Françoise "Fransoazo" Noireau (Francio) pro la elstara agado pri
instruado de Esperanto en Afriko per la reto (Vacapo) kaj kunordigo de
16 instruistoj, plimulte afrikaj, kadre de kunlaboro kun la Universitato
Espero en Barako, D R. Kongo
Libuše Dvořáková (Ĉeĥio) pro longjara prizorgado de la
Esperanto-muzeo en Svitavy.
Věra Barandovská-Frank (Germanio/Ĉeĥio), ĉi-jara rektoro de
Internacia Kongresa Universitato (IKU), pro la multjara lingvistika
agado kunlabore kun la edzo Helmar Frankpri Akademio Internacia de la
Sciencoj (AIS), longtempa instruado en Poznano kaj verkado de ĉ. 130
sciencaj publikaĵoj.
Elstara Arta Agado
Bobelarto (Hungario/Kanado) pro la elstara kontribuo al la literatura
agado en Esperanto, interalie per organizado de Internacia
Novel-Konkurso (INK), literatura duonmaratono, verksesioj kaj
legosalonoj.
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [2]
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [3]
La rekta ligilo por la komuniko:
https://uea.org/gk/1246
Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [4] (necesas ensaluti)
Links:
------
[1]
https://eo.wikipedia.org/wiki/Diplomo_pri_Elstara_Agado
[2]
https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[3]
https://uea.org/aktuale/komunikoj
[4]
https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu