Saluton karaj klubanoj, kursanoj kaj amikoj de la Ratkaptista Bando!
Jen kelkaj malgrandaj informoj:
Ĉu vi kelkfoje ne certas pri la akuzativo, ĉu kun -n aŭ sen -n? Ĉu vi kelkfoje ne certas, ĉu viaj vortoj aŭ frazoj estas ĝuste skribitaj!
Jen estas solvo, mi malkovris bonegan helpilon: Lingvohelpilo Jen la ligilo al la retpaĝo, sed ankaŭ estas elŝutebla kiel apo: https://lingvohelpilo.visl.dk/ Provu ĝin kaj esploru, kiel ĝi funkcias! Certe komencantoj kaj komencintoj aprezos tiun helpilon, ĉu ne?
Lingvo de la sufaco estas elektebla inter Esperanto, la dana, la germana kaj la angla.
La Germana Esperanto-Kongreso 2025 ja okazos tre baldaŭ, de la 2-a ĝis 5-a de oktobro 2025 en Schleiden, kune kun la belgoj, nederlandanoj kaj luksemburganoj.
Ankaŭ okazos ekskurso al la iama Neŭtrala Moresnet, kie tiam troviĝis la sola kvarlanda punkto en Eŭropo, kaj kiu preskaŭ iĝis la malgranda Esperanto-ŝtateto Amikejo. Sed restis nur revo. Tamen tre interesa historio de tiu eta mondoparteto.
Se vi ankoraŭ ne aliĝis kaj ŝatas partopreni, do rapidu kaj aliĝu! Ĝis baldaŭ en la Ejfel-montaro!
Kaj jam ekzistas dato kaj loko de la Germana Esperanto-Kongreso en 2026!
La GEK 2026 okazos kunlabore kun Ĉeĥio, Slovakio kaj Aŭstrio en Břeclav, Ĉeĥio dum pentekosto 2026, do verŝajne de la 22-a ĝis 25-a de majo 2026.
... kaj ne forgesu: ĝis aŭ dum la Zoom-kunveno morgaŭ vespere (merkredon) eblas voĉdoni por la kantoj de la 54-a Kantoparado. Bonvenon!
https://eventaservo.org/e/RB-10sep25-54a_Kantoparado
Korajn salutojn kaj ĝis eble morgaŭ,
Heinz