Fwd: [N-ro 1248] Nova Estraro de UEA (2025-2028): estraraj fakoj distribuitaj

2 views
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Aug 30, 2025, 3:59:58 PM (8 days ago) Aug 30
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen la nova estraro de UEA.

Hier der neue Vorstand von UEA.

Kore, Julia.


-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1248] Nova Estraro de UEA (2025-2028): estraraj fakoj
distribuitaj
Datum: 2025-08-11 19:16
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
An: juli...@esperanto.de

-------------------------

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1248
2025-08-11
-------------------------

NOVA ESTRARO DE UEA (2025-2028): ESTRARAJ FAKOJ DISTRIBUITAJ

La 26-an de julio 2025 la Komitato de UEA elektis novan estraron por la
Asocio. La nova Estraro de UEA enoficiĝis la 27-an de julio, post la
fino de la dua kunsido kadre de la ĝenerala kunveno de la Komitato,
kiam ĝi akceptis la raportojn de la tiame eliranta antaŭa estraro. La
novan Estraron de UEA konsistigas: Fernando Maia Jr (Prezidanto), Seán
Ó Riain (1-a Vicprezidanto), So Jinsu (2-a Vicprezidanto), Aleks Kadar
(Ĝenerala Sekretario), Gong Xiaofeng Arko, Zdravka Boytcheva, Miora
Raveloharison, Jérémie Sabiyumva kaj François Lo Jacomo. Kontaktoj de
la nova Estraro disponeblas ĉe https://uea.org/asocio/estraro [1] aŭ
en la kolofono de la revuo Esperanto.

La Estraro de UEA organizas sian laboron interalie per specifaj fakoj,
en kiuj estraranoj superrigardas agadojn, kunordigas komisiitojn kaj mem
engaĝiĝas. Laŭ propono de la prezidanto, ĉi-mandate ĉiu estrarano
kalkulos je la helpo de unu aŭ pliaj aliaj estraranoj en la diversaj
fakoj, tiel distribuitaj:

Fernando Maia Jr.

        * Kunordigo, Strategio kaj Statuta Reformo (kun helpo de Ó Riain kaj
Kadar)
        * Rilatoj kun TEJO (kun helpo de Kadar kaj Sabiyumva)
        * Aktivula Maturigo (kun helpo de So)
        * Ameriko (kun helpo de Ó Riain)

Seán Ó Riain

        * Eksteraj Rilatoj (kun helpo de Lo Jacomo)
        * Informado kaj Amikoj de Esperanto (kun helpo de Boytcheva, Lo Jacomo
kaj Sabiyumva)
        * Revuo Esperanto (kun helpo de Kadar kaj Arko)
        * Eŭropo (kun helpo de Boytcheva kaj Lo Jacomo)

So Jinsu

        * Kongresoj (kun helpo de Boytcheva kaj Maia)
        * Azio kaj Oceanio (kun helpo de Arko)

Aleks Kadar

        * Administrado, Financoj, Centra Oficejo kaj Delegita Reto (kun helpo
de Maia kaj Sabiyumva)
        * Faka Agado (kun helpo de Lo Jacomo kaj Raveloharison)
        * Reta Agado (kun helpo de Maia)

Gong Xiaofeng Arko

        * Instruado, Rilatoj kun ILEI (kun helpo de Raveloharison)
        * Ekzamenoj, Rilatoj kun Edukado.net (kun helpo de Maia)
        * Rilatoj kun la Akademio de Esperanto (kun helpo de Lo Jacomo)
        * Bibliotekoj, Esploro kaj Dokumentado, Rilatoj kun CED (kun helpo de
Boytcheva kaj Ó Riain)

Zdravka Boytcheva

        * Kulturo (kun helpo de Ó Riain kaj Sabiyumva)
        * Eldona Agado (kun helpo de Maia)

Miora Raveloharison

        * Universitata Agado (kun helpo de Arko)

        * Virina Agado (kun helpo de Boytcheva kaj Arko)
        * Afriko (kun helpo de Sabiyumva)

Jeremie Sabiyumva

        * Landa Agado (kun helpo de Kadar)
        * Meza Oriento kaj Norda Afriko (kun helpo de Maia)

François Lo Jacomo

        * Scienca Agado (kun helpo de Arko, Raveloharison kaj Maia)

        * Esperanto-centro kaj ZEO-j (kun helpo de Boytcheva kaj Kadar)
        * Ĝemelaj Urboj (kun helpo de Ó Riain kaj Raveloharison)
        * Terminologio (kun helpo de Ó Riain kaj Maia)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [2]

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [3]

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1248

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [4] (necesas ensaluti)

Links:
------
[1] https://uea.org/asocio/estraro
[2] https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[3] https://uea.org/aktuale/komunikoj
[4] https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages