Fwd: [N-ro 1314] Konferenco pri la Tago de Esperanto, 26-a de julio 2026

1 view
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Jul 25, 2026, 2:45:46 AM (22 hours ago) Jul 25
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen informo pri la konferenco okaze de la Tago de Esperanto.

Hier Informationen zur Konferenz anlässlich des Tages des Esperanto.

Kore, Julia.

---------- Forwarded message ---------
Von: <juli...@esperanto.de>
Date: Fr., 17. Juli 2026, 11:27
Subject: Fwd: [N-ro 1314] Konferenco pri la Tago de Esperanto, 26-a de julio 2026
To: Juliaenoe <Juli...@gmail.com>




-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1314] Konferenco pri la Tago de Esperanto, 26-a de julio
2026
Datum: 2026-07-15 14:44
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
An: juli...@esperanto.de

-------------------------

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1314
2026-07-15
-------------------------

KONFERENCO PRI LA TAGO DE ESPERANTO, 26-A DE JULIO 2026

La 26-an de julio 1887 aperis la unua libro de Esperanto, pro kio nia
Esperanto-komunumo memoras tiun ĉi daton kiel la Tagon de Esperanto.
UEA strebas, ke Unesko proklamu tiun daton la Monda Tago de Esperanto.
UEA instigas lokajn grupojn festi la Tagon, markante ĝin per loka aŭ
reta agado, kaj kuraĝigas ĉiujn aldoni tion al Eventa Servo, kie
ankaŭ eblos poste raporti. Via festado subtenas la pledojn de UEA en
Unesko por la oficiala agnosko. Interalie UEA mem planas specialan
retkonferencon por prezenti al la ĝenerala publiko gravajn atingojn de
Esperanto prepare al pli grava festo: "Esperanto 140", pro la 140-a
datreveno de la unua libro en 2027.

Konferenco "Tago de Esperanto 2026"

La konferenco okazos en Esperanto kaj estos spektebla per Zoom:
_https://us06web.zoom.us/j/87403061723?pwd=BLU6XRAZEt9I6mrhoaQBcdCGOvtcb7.1_
[1]

_Identigilo de la kunveno: 874 0306 1723_

_Sekreta kodo : 597370_

_(normale sufiĉas alklaki la ligilon, necesas nek identigilo nek
sekreta kodo)_

Ĝi estos registrita kaj spektebla poste, laŭplane kun subtekstoj al
naciaj lingvoj, tiel ke neesperantistoj povu ĝin spekti kaj ke ĝi
helpu informi oficialulojn pri la lingvo kaj la graveco proklami la
26-an de julio Monda Tago de Esperanto.

Programo

Dimanĉon, la 26-an de julio 2026, 12-a ĝis 15-a UTC, kontribuoj po 20
min.

Enkonduko (5 min.) de Fernando Maia Jr.

So Jinsu Esperanto: Tutmonde Vivanta lingvo 140 jarojn, de la unua libro
ĝis nuntempo

Seán Ó Riain Esperanto kiel nemateria kultura heredaĵo de la homaro

Humphrey Tonkin Esperanto kontraŭ lingva diskriminacio

Zdravka Boycheva Esperanto-kulturo

Muzika paŭzo (10 min.)

Barbara Pietrzak Pollando kaj Esperanto

José Antonio del Barrio ZEO-j (Zamenhof/Esperanto-Objektoj)

Nathalie Kesler Esperanto kaj mondcivitaneco

François Lo Jacomo Esperanto kaj Unesko: 71 jaroj da partnereco

Ni kalkulas, ke vi multnombre spektos tiun ĉi eventon!

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [2]

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [3]

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1314
La Gazetaraj Komunikoj estas abonitaj en HTML-formato, kodigo UTF-8.

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [4] (necesas ensaluti)

Links:
------
[1]
https://us06web.zoom.us/j/87403061723?pwd=BLU6XRAZEt9I6mrhoaQBcdCGOvtcb7.1
[2] https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[3] https://uea.org/aktuale/komunikoj
[4] https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages