Diverstemaj novajxoj

0 views
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Oct 12, 2025, 5:39:47 AM (yesterday) Oct 12
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen diversaj novajxoj.

Hier verschiedene Nachrichten.

Kore, Julia.

Brajla skribo jubileas kaj evoluas
En la jaro 2025 oni festas la 200-jariĝon de brajlo, skribsistemo inventita por blinduloj en 1825 de la tiam 16-jara franco Louis Braille. Versio de brajlo kun esperantaj literoj estis proponita de la sveda pioniro Harald Thilander ĉirkaŭ la jaro 1900, kaj ekde 1904 daŭre aperadas la brajla revuo Esperanta Ligilo. Otto Prytz en detala artikolo speciale verkita por Libera Folio rakontas pri la estiĝo kaj evoluo de la brajla skribo por diversaj lingvoj.


Deklaro de ELI pri la milito en Gazao
Esperanto-Ligo en Israelo (ELI) diskonigis novan deklaron pri la milito en Gazao. Unuafoje deklaro de ELI pri la temo aperis en novembro 2023. Libera Folio publikigas la tekston.


”Libera Folio volas ŝoki, skui, ataki”


“Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj” temo de la 6-a Virtuala Kongreso de Esperanto.
https://vk.esperanto.net

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages