Fwd: [N-ro 946] Por 300 000 artikoloj en Vikipedio ĝis julio 2021

2 views
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
May 4, 2021, 3:22:37 PM5/4/21
to Bavelo aktuell
Karaj,

eble vi volas kontribui al tiu projekto.

Kore, Julia

---------- Forwarded message ---------
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
Date: Sa., 24. Apr. 2021 um 00:20 Uhr
Subject: [N-ro 946] Por 300 000 artikoloj en Vikipedio ĝis julio 2021
To: <juli...@esperanto.de>



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 946
2021-04-24


POR 300 000 ARTIKOLOJ EN VIKIPEDIO ĜIS JULIO 2021

UEA partnere kun ELiSo (Esperanto kaj Libera Scio), ILEI kaj E@I alvokas vin al verkado en la Esperanta Vikipedio por komune atingi 300 000 artikolojn ĝis julio 2021. Vi povas samtempe ankaŭ partopreni Vikipediajn konkursojn kaj gajni valorajn premiojn. Vizitu la paĝon de la “Kampanjo 300 000” (esperanto.wiki/projektoj/vikipedio-300-000) por lerni kiel vi mem partoprenu. Alternative subtenu la Vikipedian agadon per donaco al la Fonduso Instigo-Liberapay (www.instigo.be), kunordigita de la komisiito de UEA pri reta agado, Yves Nevelsteen. La! fonduso bezonas atingi la celon de 100 EUR semajne favore al aliaj retaj agadoj. “Kampanjo 300 000” ankaŭ subtenas unu el la projektoj de UEA oficiale agnoskitaj de Unesko por disvastigi la idealojn kaj valorojn de Unesko per Esperanto, nome tradukado de Unesko-prezentaj Vikipediaj artikoloj al Esperanto.

ELiSo, referencata ankaŭ kiel VMEO (Vikimedio Esperanto), estas oficiala grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj agnoskita de Fondaĵo Vikimedio la 4-an de aprilo 2013. En 2019 ĝi fariĝis registrita organizo, kun sidejo en Slovakio. Kun UEA la grupo elektis la datojn de la 106-a Universala Kongreso (UK), planata por okazi en Belfasto, kiel celdaton por atingi la markon de 300 000 artikoloj. Ĉiuj estas alvokataj kunlabori. Registriĝu aŭ reaktiviĝu kiel redaktanto. Bonaj okazoj por verkado estas la Vikipedia konkurso pri centra kaj orienta Eŭropo, finiĝanta ĉi-aprilon, kaj la venonta konkurso, en majo, pri Afriko. Pri tiu lasta kunlaboras la Afrika Komisiono de UEA, kun aldona celo premii novajn redaktantojn el Afriko kaj akceligi la etoson por la UK planata por Afriko en 2024. Kontraŭ nur 3 EUR eblas akiri la manl ibron “Vikipedio por vi: kiel ĝi funkcias, kiel vi kontribuas” (katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8113).

“Kampanjo 300 000” festas la 20-jariĝon de Vikipedio, kiu inaŭguriĝis la 15-an de januaro 2001 kiel interreta plurlingva enciklopedio laŭ koncepto de libera verko kaj verkado surbaze de volontula amaskunlaboro, ĉiam konforma al enciklopedieco, neŭtraleco kaj respekto. Ĝi disponeblas jam en pli ol 320 lingvoj, kun pli ol 330 000 aktivaj uzantoj kaj pli ol 56 milionoj da artikoloj. Natura ligiteco inter la valoroj de Esperanto kaj Vikipedio rezultis, ke jam en la 6-a de novembro 2001 aperis la versio en Esperanto, fondita de la usona esperantisto Chuck Smith. La Esperanto-versio havas jam pli ol 295 000 artikolojn, pli ol 380 aktivajn redaktantojn kaj ĝuas pli ol 117 000 unikajn vizitantojn monate. Laŭ deveno de redaktantoj ĝi estas el ĉiuj lingvoversioj la plej internacia Vikipedio kaj ankaŭ la entute plej granda enciklopedio verkita en artefarita lingvo.

Efektive esperantistoj ludas pli gravan rolon en la Vikipedia projekto ol oni ĝenerale taksas. Unua dungita teknikisto de la tutmonda Vikipedio, Brion Vibber, estas mem esperantisto. Esperantistoj kontribuis ankaŭ al la fondiĝo de kelkaj pliaj lingvoversioj de Vikipedio: la ĉeĥan, kartvelan, slovakan kaj svahilan versiojn de Vikipedio kreis respektive la esperantistoj Miroslav Malovec, Avtandil Abuladze, Viliam Búr kaj Marcos Cramer. En pluraj Vikipedioj esperantistoj estas administrantoj, inter ili la prezidanto de ELiSo Michal Matúšov (KuboF Hromoslav). Fine la enkonduko de subteno por la Esperanta alfabeto en januaro 2002 malfermis la vojon por la alfabetoj de aliaj lingvoj kaj plifruigis la transiron de la tuta Vikipedio al la normo Unikodo.

UEA kaj ILEI agnoskas la laborojn de tiuj kaj ĉiuj esperantistoj kaj same agnoskas la signifon de Vikipedio por la konservo de la historio de Esperanto.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA: uea.org/aktuale/komunikoj

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/946

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu https://uea.org/via/retlistoj (necesas ensaluti)



--

-- 

Julia Noe
Wildtalstraße 20
79108 Freiburg
0049 (0) 761-47095377

---------------------------------------------------------------------------------------------------------


PS Bitte denken Sie an die Umwelt, bevor Sie diese E-Mail drucken / Pripensu medion antaux ol presi tiun retposxton. / Please think about our Environment before printing this e-mail.

  .---------.
 / _        |\______________________
| (_)       | _PGP_Key-ID:_3A4296C6_)
 \           |/                       |  | |_| |  |
  `---------'                         |_|      |_|                
CE7E 67D5 A898 6A24 0983 58B0 308B 39D0 3A42 96C6
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages