Fwd: [N-ro 1301] La 113-a UK okazos en 2028 – en Kaŭno, Litovio!

0 views
Skip to first unread message

Julia Noe

unread,
Jul 7, 2026, 3:34:51 PM (2 days ago) Jul 7
to Bavelo aktuell
Karaj,

jen informo pri UK en 2028.

Hier eine Information zum UK in 2028.

Kore, Julia.

---------- Forwarded message ---------
Von: <juli...@esperanto.de>
Date: Do., 28. Mai 2026, 00:13
Subject: Fwd: [N-ro 1301] La 113-a UK okazos en 2028 – en Kaŭno, Litovio!
To: Juliaenoe <Juli...@gmail.com>




-------- Originalnachricht --------
Betreff: [N-ro 1301] La 113-a UK okazos en 2028 – en Kaŭno, Litovio!
Datum: 2026-05-25 22:28
Von: Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
An: juli...@esperanto.de

-------------------------

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1301
2026-05-25
-------------------------

LA 113-A UK OKAZOS EN 2028 – EN KAŬNO, LITOVIO!

La Estraro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kun ĝojo anoncas, ke la
113-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos en Kaŭno [1]
(Kaunas), Litovio, en la jaro 2028.

Post Melburno/Narrm en 2027 la UK revenos al Eŭropo - kaj same revenos
al Litovio kaj al Baltio [2] post la 90-a UK en Vilno en 2005. Okazonte
la unuan fojon en Kaŭno, la 113-a UK gastiĝos en la dua plej granda
urbo de Litovio kaj unu el la plej gravaj kulturaj centroj de Baltio:
situanta ĉe la kunfluejo de la riveroj Nemunas kaj Neris, Kaŭno havas
riĉan historian heredaĵon kaj viglan nuntempan urban vivon. Dum la
intermilita periodo Kaŭno funkciis kiel provizora ĉefurbo de Litovio
kaj evoluis al grava centro de kulturo, edukado kaj moderna arkitekturo.
Ĝia modernisma arkitekturo ricevis rekonon de Unesko kiel Monda
Heredaĵo.

La elekto pri Kaŭno aldone havas historian kaj simbolan signifon por la
movado: la urbo ankaŭ estas forte ligita al la historio de Esperanto.
En Kaŭno naskiĝis Klara Zilbernik, la edzino de L. L. Zamenhof kaj unu
el la plej gravaj subtenantoj de la frua Esperanto-movado, sen kies
malavara gesto kaj amo ne estus publikigita la Unua Libro. Tiu historia
ligo donas al la kongreso apartan simbolan dimension kaj eblon omaĝi
gravan virinon de la Esperanto-historio.

La litova Esperanto-movado havas longan kaj respektatan tradicion.
Litova Esperanto-Asocio (LEA) dum jardekoj aktive kontribuas al
internacia Esperanto-agado, organizado de eventoj kaj kultura kunlaboro.
Pro tio UEA kun entuziasmo akceptis la inviton de LEA kongresi en Kaŭno
en 2028.

Kaŭno ofertas taŭgan kaj modernan infrastrukturon por internacia
evento: universitatojn, kongresejojn, viglan kulturan vivon, piedireblan
urban centron kaj ampleksajn turismajn eblojn. Vizitantoj povos ĝui
historiajn kvartalojn, muzeojn, koncertojn, verdajn parkojn kaj la
apartan etoson de moderna baltia urbo.

Ĉu ankaŭ vi partoprenos? Pli detalaj informoj pri la datoj,
kongresejoj kaj aliĝado aperos poste pere de la komunikkanaloj de UEA
kaj la retejo de la UK. Specialan kaj ekskluzivan rabaton je la aliĝo
ricevos partoprenantoj, kiuj aliĝos dum la 112-a UK okazonta en
Melburno/Narrm en 2027. Tia sama rabato disponeblos por kongresanoj,
kiuj deziras aliĝi al 112-a UK dum la baldaŭ okazonta de la 1-a ĝis
la 8-a de aŭgusto 2026 111-a UK en Graco, kie ankaŭ la 113-a UK
reklamiĝos. Por aliĝi al la 111-a UK kaj profiti de la lasta kun
rabato aliĝperiodo (ĝis la 30-a de junio 2026) aliru
https://uk.esperanto.net.

UEA kore dankas al LEA kaj al ĉiuj lokaj organizantoj kaj partneroj,
kiuj jam vigle laboras por prepari sukcesan kaj memorindan UK-on en
Kaŭno.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC
BY 4.0. [3]

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj [4]

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1301
La Gazetaraj Komunikoj estas abonitaj en HTML-formato, kodigo UTF-8.

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu
https://uea.org/via/retlistoj [5] (necesas ensaluti)

Links:
------
[1] https://eo.wikipedia.org/wiki/Ka%C5%ADno
[2] https://eo.wikipedia.org/wiki/Baltio
[3] https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
[4] https://uea.org/aktuale/komunikoj
[5] https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages